La Moskva Kanalo (ruse en cirila alfabeto Канал имени Москвы), nomita la Moskva-Volga Kanalo ĝis 1947, estas kanalo kiu konektas la riveron Moskva kun la rivero Volga. Ĝi situas en la urbo Moskvo mem kaj en la Moskva provinco. La kanalo konektiĝas al la Moskva rivero en Tuŝino (areo en la nordokcidento de Moskvo), de kiu ĝi kondukiĝas proksimume norden por renkonti la riveron Volga en la urbo Dubna, ĵus kontraŭflue de la digo de la Ivankovo-rezervujo. La kanalo estas 128 kilometroj-n longa, laŭ kiu staras ok kluzoj.

Ĝi konstruiĝis inter la jaroj 1932 kaj 1937 de gulagaj malliberuloj sub la direkto de Matvej Berman. Dum la konstruado, ĉirkaŭ 22 000 malliberuloj mortis.

Danke al la Moskva Kanalo, la urbo Moskvo havas aliron al kvin maroj: la Blanka Maro, Balta Maro, Kaspia Maro, Azova maro kaj la Nigra Maro. Tial Moskvo estas iam nomata la "haveno de la kvin maroj" (ruse порт пяти морей, port pjati morej). Krom transporto, la kanalo ankaŭ provizas proksimume duonon de la moskva akvokonsumado kaj la bordoj de ĝiaj multnombraj rezervujoj estas uzataj kiel libertempejoj.