Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tuŝino (stacio).

Tuŝino (ruse Тушино) estas parto de la ĉefurbo de Rusio Moskvo. Ĝi estis mondkonata pro la ĉiujaraj paradoj de sovetiaj aviadiloj, speciale militistaj aviadiloj. Nuntempe la distrikto estas dividita en Tuŝino Norda kaj Tuŝino Suda.

Tuŝino
neighborhood or historical district of Moscow
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 50′ N, 37° 26′ O (mapo)55.8313888937.44Koordinatoj: 55° 50′ N, 37° 26′ O (mapo) [+]
Tuŝino (Moskva provinco)
Tuŝino (Moskva provinco)
DEC
Tuŝino
Tuŝino
Situo de Tuŝino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tushino [+]
vdr
Milita evento en 1609 ĉe Tuŝino.

Unue la vilaĝo nomiĝis Korobkovo. La unuaj mencioj devenas de 1380. Poste ĝi eknomiĝis Tuŝino laŭ ŝercnomo de unu el proprietuloj. En la jaroj 1608-1610 restis tie Falsa Demetrio la 2-a, konata kiel Fripono de Tuŝino. En 1939 ĝi urbiĝis, en 1960 iĝis kvartalo de Moskvo.

Post la Dua mondmilito laboris tie (1946 ĝis 1956) multaj tiel nomataj germanaj specialistoj (teknikistoj kaj sciencistoj) en la militista industrio. Ili loĝis en Tuŝino kun siaj familianoj kaj havis proprajn dometojn en gardata setlejo. La laborloko estis interalie en la kvartalo Sokol.