Ferenc Bán
Ferenc Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bán Ferenc estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011).
Ferenc Bán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1940 (84-jaraĝa) en Tokaj |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1964) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Ferenc Bán[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1940 en Tokaj.
Biografio
redaktiFerenc Bán akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1964. Post la diplomo li gvidis konstruadojn, poste inter 1966 kaj 1990 li laboris en arkitekta oficejo en Nyíregyháza. Intertempe en 1975 li finis majstran kurson. Depost fino de la socialismo pro ĉeso de la ŝtata oficejo li establis arkitektan atelieron kun kelkaj kolegoj. Li ankaŭ instruis en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn inter 1984-2016, el kio elstaras la premio Kossuth (1994).
Elektitaj solaj ekspozicioj
redaktiElektitaj grupaj ekspozicioj
redaktiElektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- sidejo en Nyíregyháza (1974-1978)
- urbodomo de Mátészalka (1980-1985)
- sunenergia domo en Nyíregyháza (1990)
- loĝdomo de Ferenc Bán en Tokaj (ikoma domo, 2000)
- aĉeta kaj serva domego en Nyíregyháza (2008)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto