Sinagogo de Tokaj

sinagogo en Tokaj, Hungario
(Alidirektita el Sinagogo (Tokaj))

La sinagogo en urbo Tokaj estas historia monumento, iama sinagogo de judoj, nun konferencejo kaj koncertejo. La konstruaĵo estas impona ornamaĵo de la urbo.

Sinagogo de Tokaj
sinagogo
Lando Hungario vd
Situo Tokaj
Situo
Geografia situo 48° 7′ 40″ N, 21° 24′ 34″ O (mapo)48.127719921.409457Koordinatoj: 48° 7′ 40″ N, 21° 24′ 34″ O (mapo)
Sinagogo de Tokaj (Hungario)
Sinagogo de Tokaj (Hungario)
DEC
Sinagogo de Tokaj
Sinagogo de Tokaj
Situo de Sinagogo de Tokaj
Map
Sinagogo de Tokaj
vdr

Historio redakti

La unuaj judoj venis tien en la 17-a jarcento por okupiĝi pri komercado de vinoj. Ili konstruis la unuan sinagogon en la 1830-aj jaroj. La nun videbla sinagogo estis konstruita en 1890. La judoj estis deportitaj en 1944 al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito la judeco grandparte pereis, la sinagogo iĝis kaduka. En la 1990-aj jaroj helpe de financa subteno de la usona aktoro Tony Curtis, kiu je la nomo Bernard Schwartz naskiĝis kiel filo de hungariaj judoj, oni renovigis la konstruaĵon. Baldaŭe oni renovigis ĝin por kulturaj celoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ strato. En la sama parcelo malgranda sinagogo kaj en alia konstruaĵo teatro funkcias.

La sinagogo estas brikoforma, unuetaĝa konstruaĵo ne havanta turon. Por diversaj aranĝaĵoj ĝi povas akcepti 500 homojn. Meze de la fasado la ĉefenirejo situas, en la 2 flankoj estas po 1 enirejoj (iam por virinoj) kun ŝtuparejoj al la etaĝo, al la galerio. Ankaŭ en la mansardo diversaj ĉambroj servas al la vizitantoj, liftoj helpas la vizitojn. En la centra kunvenejo altkvalita piano helpas la koncertojn.

Fontoj redakti