Briko estas ortangula paralelepipedo el bakita argilo, uzata por konstruado. Oni povas paroli pri hardebakita, glazura, kava, sunbakita briko.

Forno el refraktaj brikoj.

Laŭ Francisko Azorín Briko estas Argila prismo bakita, uzata por fasonado.[1] Li indikas etimologion el saksa bric (eltranĉita peco) kaj el tio la latina imbricare, imbricibus tegere. Li aldonas terminojn briki, konstrui per brikoj, briketo, duonbriko, kvaronbriko, brikverko. Li indikas brikotipojn, nome poroza briko, truita briko, profilita briko, premita briko, vitrita briko, emajlita briko, armita briko; kaj sistemojn nome belga sistemo, angla sistemo, holanda sistemo, pola sistemo, hispana sistemo, traborita sistemo kiel manieroj briki klarigitaj per bildoj.[2]

Adobo kaj briko el kompremita tero estas nebakitaj brikoj. Kotobriko aŭ kota briko estas aer-sekigita briko, farita el mikso de lomo, koto, sablo kaj akvo miksita kun ligiga materialo kiel riztigoj aŭ pajlo.

Tipoj/formojRedakti

Ekzistas pluraj tipoj de brikoj :

  • la kutimaj kavaj brikoj
  • la plenaj brikoj
  • la briketoj (brikoj kun malgrandaj dimensioj uzataj antaù la modernaj brikoj)
  • la duonbrikoj
  • la angulaj brikoj (por vertikalaj ligadoj)
  • la randaj brikoj aù izolaj randbrikoj ( ofte en la rando de tekto por ke estu brikaĵo en fasado, do stuko tenas pli bone, kaj nuntempe ankaù pro izolado kun izolaj randbrikoj)
  • la U-formaj brikoj aù lintelaj brikoj (por horizontalaj ligadoj kaj por linteloj)
  • la lastgeneraciaj etjuntaj brikoj : tiuj ne plu necesigas trulon kaj betonmiksilon sed nur glumorteron.
  • la fajrabrikoj (estas specialaj brikoj por konstrui brikajn kamentubojn (ili rezistas pli al alta temperaturo)


BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 40.
  2. Azorín, samloke.