Pál Dienes

hungara Idisto, matematikisto, profesoro

Pál Dienes (18821952) estis hungara idisto, matematikisto, profesoro. Lia filo estis Zoltán Pál Dienes. Li lernis Idon en 1912 de Zsigmond Szentkereszty.

Pál Dienes
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1882 (1882-11-24)
en Tokaj
Morto 23-an de marto 1952 (1952-03-23) (69-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hungaraanglaIdo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o László Dienes
Edz(in)o Valéria Dienes
Infanoj Gedeon Dienes • Zoltán Pál Dienes
Okupo
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • idisto
vdr

Biografio redakti

Pál Dienes naskiĝis en Tokaj, komence li lernis en kolegio de Debrecen, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1904. Li edziĝis en 1905 al Valéria Geiger, kiu poste naskis 2 filojn. Li plulernis en Sorbonne, kie li doktoriĝis en 1909. Hejmenveninta li estis nomumita privata profesoro en Universitato de Budapeŝto. La 13-an de decembro 1913 li faris grandsukcesan prelegon "Pri la problemo de la artefarita lingvo" en la altprestiĝa Sociscienca Societo, kaj tiu prelego aperis en la pionira sociologia revuo Huszadik Század, redaktita de Oszkár Jászi. Membro de la Direktanta Komitato di Uniono di la Linguo Internaciona Ido (Estrara Komitato de Unio de La Lingvo Internacia Ido) (ULII) en 1914. En 1917 vekiĝis en la mondo intereso al la problemo de internacia lingvo. Ekpropagandis la plej fervoraj esperantistoj. Zsigmond Szentkereszty kaj Pál Dienes en aŭgusto 1917 provis rekomenci disvastigon de Ido en Hungario. En la vintro de 1919 denove komenciĝis Ido-kurso en la Reĝa Teknika Universitato József sub la gvido de Pál Dienes. Li planis establon de Katedro kaj Lektorato de Ido en la Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li ĝuis la konsenton de József Schmidt, profesoro pri hind-eŭropaj lingvoj, membro de la universitata direktorio, kiu la 21-an de majo 1919 proponis establi tiun instituton sub gvido de Zsigmond Szentkereszty.

Post la kontraŭrevolucio en 1919 li elmigris kaj iĝis profesoro pri matematiko en Anglio. Li ne plu okupiĝis pri Ido.