Zsigmond Szentkereszty

Zsigmond SZENTKERESZTY, barono, hungara idisto, mortis en 1924 (?), li estis kunlaboranto de la Ministerio pri Komercaferoj. Li lernis Idon de almenaŭ 1911. Samjare li verkis en unu volumo gramatikon kaj vortarojn de Ido. Li gvidis la unuan Ido-kurson en Hungario en 1912. En 1917 vekiĝis en la mondo intereso al la problemo de internacia lingvo, Zsigmond Szentkereszty kaj Pál Dienes en aŭgusto 1917 provis rekomenci disvastigon de Ido en Hungario.

Zsigmond Szentkereszty
Persona informo
Naskonomo Szentkereszty Zsigmond György
Naskiĝo 28-an de februaro 1888 (1888-02-28)
en Târgu Mureș
Morto 29-an de aŭgusto 1925 (1925-08-29) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Idohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oficisto • lingva instruisto
vdr

Pál Dienes planis establon de Katedro kaj Lektorato de Ido en la Sciencuniversitato. Li ĝuis la konsenton de József Schmidt, profesoro pri hind-eŭropaj lingvoj, membro de la universitata direktorio, kiu la 21-an de majo 1919 proponis establi tiun instituton sub gvido de Zsigmond Szentkereszty.

La 1-an de aŭgusto 1919 en Hungario venkis la kontraŭrevolucio. Oni nuligis ĉiujn leĝojn kaj dekretojn akceptitajn ekde la 31-a de oktobro 1918, inkluzive tiujn en la universitato. Profesoron József Schmidt oni sendis en pension. Inter la multaj profesoroj forigitaj el la universitato estis Mihály Babits, kontraŭ kiuj komenciĝis persekutoj, same kiel kontraŭ la maljuna Zsigmond Simonyi, kiu mortis pro tio.