Barono

Eŭropa nobela rango

Barono estas persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter vicgrafo kaj kavaliro.
La vorto estas frankdevena vorto, kiu signifas (liberan) viron.

Historio

redakti

Tiu titolo ne uziĝis antaŭ la 6a jarcento. Tiam nomiĝis "Alt-baronoj" (hauts barons) ĉiuj nobeluloj kiuj efektive uzis siajn feŭdajn rajtojn, kiun ajn titolon ili efektive havas, jen dukoj, jen grafoj, jen episkopo. La titolo multe pli imponis en la 11a, 12a kaj 13a jarcentoj. La princoj ofte preferis tiun titolon al tiu de grafo aŭ de duko. Mezepoke, la titolo uziĝas por ĉiuj nobeluloj kiuj ricevis siajn feŭdojn de la reĝo mem.

Ekde la 16a jarcento, la titolo ariĝas al la nobela hierakio je la plej malalta ŝtupo, kaj estis ligita al specifa feŭdo (baronejo). Ekde Napoleono, ĝi iĝis heredebla, sen konsidero de feŭdo.

En la angla sistemo oni ne konfuzu kun baroneto: Barono estas la plej malalta grado por pajro. Tamen en Skotlando la titolo – kiu estas vendebla – dependas de feŭdo, kaj do ne estas pajra titolo.

Ekzistis baronoj laŭ baronaj feŭdoj, kiuj malaperis en la 19a jarcento, kaj baronoj sen feŭdoj, titolitaj de la reĝoj mem, ekde la 16a jarcento.

La titolon "barono" (Freiherr) donis la imperiestro, sen feŭdo. Notindas ke la infanoj, eĉ inaj, havis la titolon.

Same, heredeblan titolon donis la caro.

Antaŭ sendependo, la titulado sekvis portugalajn leĝojn, post sendependo, barono iĝis nehereda titolo donita, ĝenerale, al homoj kiuj monhelpis la elspezojn de imperiestro, sekve en brazila ĉiutaga lingvaĵo "barono" signifas "riĉulo".

Kelkaj konataj titolportantoj

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri barono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Amaso da mono kaj titolo de barono. 
  •  
     Peto de barono estas ordono. 
  •  
     Por mia mono mi ankaŭ estas barono. 

Referencoj

redakti
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28 .