Scienca Universitato Loránd Eötvös

(Alidirektita el Universitato de Budapeŝto)

La budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös [otvoŝ] (hungare Eötvös Loránd Tudományegyetem, latine Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata - vaste konata ankaŭ la mallongigo ELTE) estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario, kiu funkcias kontinue. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös). La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Scienca Universitato Loránd Eötvös
Eötvös Loránd Tudományegyetem
publika esplorada universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Komunumo de scioj
Informoj
fondodato 1635
fondinto(j) Péter Pázmány vd
Situo
Geografia situo 47° 29′ 26″ N, 19° 3′ 31″ O (mapo)47.490619.0585Koordinatoj: 47° 29′ 26″ N, 19° 3′ 31″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Nagyszombat, Hungara reĝlando, Habsburga Imperio (1635);

Buda (1777); Pest (urbo) (1784); Budapeŝto (1873)

Nombroj
nombro de studentoj 28 000
nombro de kunlaborantoj 1600
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Koimbra Grupo
• Utrecht Reto
• LIGO Scientific Collaboration
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Eŭropa Alianco por Sociaj kaj Homaraj Sciencoj
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• ELTE Faculty of Science
• ELTE Faculty of Law
• ELTE Faculty of Social Sciences
• ELTE Bárczi Gusztáv Special Education Faculty
• Eötvös Loránd University, Teacher Training College Faculty
• ELTE Faculty of Humanities
• Eötvös Loránd University Faculty of Primary and Pre-School Education
• ELTE Faculty of Informatics
• ELTE Faculty of Education and Psychology vd
Scienca Universitato Loránd Eötvös Eötvös Loránd Tudományegyetem (Budapeŝto)
Scienca Universitato Loránd Eötvös
Eötvös Loránd Tudományegyetem (Budapeŝto)
DEC
Scienca Universitato Loránd Eötvös Eötvös Loránd Tudományegyetem
Scienca Universitato Loránd Eötvös
Eötvös Loránd Tudományegyetem
Map
Scienca Universitato Loránd Eötvös
Eötvös Loránd Tudományegyetem
vdr
Episkopo Péter Pázmány, fondinto de la universitato
Desegnaĵo pri la universitato en Nagyszombat
Unu el la universitataj domegoj

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jezuita Universitato de Nagyszombat.
 
Parto de la kampuso

La universitato fondiĝis en 1635 kiel Jezuita Universitato de Nagyszombat en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Li volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj mankis. Komence la universitato havis nur 2 fakultatojn (filozofian kaj teologian) kaj la gvidanta stabo konsistis el jezuitoj. La jura fakultato ekfunkciis en 1667, la medicina en 1769. La universitato estis deklarita Reĝa Universitato en 1769. Inter 1770-1784 instrua respondeculo estis György Fekete (reĝa juĝisto). La jezuita ordeno estis malpermesita en 1773, la universitato transformiĝis al sekulara instituto. La universitato translokiĝis al Buda en 1777, kie povis studi ankaŭ inĝenieroj kaj bestkuracistoj. Ekde 1784 la universitato funkcias en la najbara Pest (urbo), ekde 1873 pro unuiĝo de Pest kaj Buda la universitato funkcias en Budapeŝto. Ĝi estis nomita Reĝa Universitato de Pest ĝis 1873. Intertempe en 1787 Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis veterinaran katedron en la medicina fakultato, post 3 jaroj la katedro jam estis aparta instituto (vidu plu: Veterinara Universitato de Budapeŝto). En 1921 ĝi prenis la nomon Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1950 la universitato prenis la novan nomon de Loránd Eötvös.

Dum la Hungara revolucio de 1848 la revolucia stabo unue iris al la universitato por varbi junulojn.

Ĝis 1844 la de universitato la uzata lingvo estis Latino, poste la hungara lingvo. En 1895 laŭ ministra permeso la inaj studentoj rajtis viziti la universitaton.

Post la 1-a mondmilito laŭ nova leĝo judoj rajtis lerni nur en proporcio 20 %. Post la 2-a mondmilito la studentoj povis esti laboristojkamparanoj.

Dum Hungara revolucio de 1956 la studentoj plejparte apogis la revolucion.

Disigoj en la universitato redakti

Interesaĵoj redakti

Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.

Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Scienca Universitato de Szeged.

La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTE kaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko.

Ĝi kontrolas la instituton pri fremdaj lingvoj Idegennyelvi Továbbképző Központ (ELTE-ITK).

Fakultatoj redakti

  • Fakultato pri ŝtataj kaj juraj sciencoj de 1667
  • Fakultato difektologia (handikapita) Gusztáv Bárczi de 1900 (ene de ELTE de 2000)
  • Fakultato pri filozofio de 1635
  • Fakultato pri informatiko de 2003
  • Fakultato pri pedagogio kaj psikologio de 2003
  • Fakultato pri instruo kaj infanĝardenistoj de 1869, (ene de ELTE de 2000)
  • Fakultato pri sociologio de 2003
  • Fakultato pri natursciencoj de 1949 [1]

En 1950 la teologia fakultato sendependiĝis kiel akademio, en la sekva jaro la medicina fakultato sendependiĝis kiel Universitato Semmelweis.

Rektoroj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Budapeŝto.
 
Rektoro József Jakab Winterl

Studentoj (poste gajnintoj de la Premio Nobel) redakti

 
Lajos Kossuth

Aliaj plej famaj studentoj redakti

Pliaj studentoj en ELTE (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato de Budapeŝto.

Studentoj, poste instruistoj en ELTE (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto.

Pliaj instruistoj en la universitato (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Profesoroj de Universitato de Budapeŝto.
 
La universitata biblioteko

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti