Sarolta Steinberger
Sarolta Steinberger [ŝarolta stejnberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinberger Sarolta estis hungara kuracisto, akuŝistino-ginekologo.
Sarolta Steinberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1875 en Vilok |
Morto | 25-an de novembro 1966 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-7-10 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1900) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ginekologo |
Sarolta Steinberger [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1875 Hungario, en Tiszaújlak (nuntempa Vilok en Ukrainio). Ŝi mortis la 24-an de novembro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSarolta Steinberger devenis el riĉa juda familio. Ŝi abiturientis en Kolozsvár, poste ŝi akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1900. Ŝi estis la unua ina kuracisto en la universitato. Post siaj studoj ŝi studvojaĝis en Eŭropo. Ŝi eklaboris en akuŝkliniko en Budapeŝto en 1902. Inter 1926 kaj 1944 ŝi estis ĉefkuracisto en la tutlanda asekura organizaĵo, poste ŝi vivis plene retirita en Pesthidegkút ĝis sia morto.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Az orvosnők története (Historio de la kuracistinoj), (1902)