25-a de novembro
dato
Enhavo
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 25-a de novembro estas la 329-a tago de la jaro (la 330-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 36 tagoj restas.
Je la 25-a de novembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -571: Roma monarkio: reĝo Servio Tulio, celebris romian triumfon pro sia venko super etruskoj
- 1034: Post morto de Malkolmo la 2-a, Dunkano la 1-a, filo de lia dua filino, anstataŭ Macbeth, filo de lia plej aĝa filino, heredis tronon de skotaj reĝoj
- 1120: Sur la Manika markolo sinkis normanda ŝipo kun angla heredanto de la trono - sekvis interna milito
- 1177: Baldueno la 4-a kun krucistoj venkis Saladinon en la Batalo de Montgisard
- 1431: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Lombardujo
- 1491: Reconquista: komenciĝis sieĝo de Granada, la lasta araba fortikaĵo en Hispanio
- 1500: Kristoforo Kolumbo revenis el la tria ekspedicio al la Nova Mondo
- 1510: Afonso de Albuquerque, guberniestro de portugala Barato, gvidis ŝiparon por konkeri Goaon
- 1596: En Finnlando eksplodis ribelo de kamparanoj kontraŭ enkondukita persona servuteco - dum 3 monatoj ambaŭflanke pereis 3 mil homoj
- 1667: Kaŭkazio: tertremo en Azerbajĝano mortigis 80 000 homojn
- 1735: Moskvo: en Moskva Kremlo estis gisita Caro-sonorilo, la plej granda sonorilo en la mondo
- 1741: Rezulte de regimenta ribelo surtroniĝis carino Elizabeto
- 1764: Stanislao Aŭgusto Poniatowski kroniĝis en Varsovio
- 1783: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo forlasis Novjorkon, sian lastan restadejon en Usono
- 1795: Dispartigoj de Pollando: lasta reĝo de Pollando Stanislao Aŭgusto Poniatowski abdikis favore al Rusio - Rusio iĝis senrajte sukcedanto de la pola krono, depost 1833 ĝi posedis 88% da teritorio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1863: Usona Enlanda Milito: venko de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko en batalo de Chattanooga
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Opatów
- 1867: Alfred Nobel patentigis dinamiton
- 1872: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nemezo
- 1885: Kanado: Nacia Parko Banff fondiĝis
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Hermentario
- 1915: Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio: Albert Einstein lekciis pri Ĝenerala teorio de relativeco, publikigita unu jaron poste
- Unua mondmilito:
- 1914: Per taktika venko de aŭstria-hungara armeo super la rusa finiĝis batalo apud Krakovo (16-25 de novembro); Pola Nacia Komitato fondiĝis en Varsovio
- 1916: Batalo de Bukareŝto komenciĝis - Aŭstria-hungara armeo kune kun la germana kaj bulgara invadis Rumanion
- 1917: En Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko okazis ununura libera parlamenta baloto, Socialista Revolucia Partio gajnis 410, bolŝevikoj 175 lokojn el la tuto de 707; germanaj trupoj invadis portugalan Orientan Afrikon provante eskapi de superaj britaj fortoj norde kaj provizi per rabitaj portugalaj materialoj
- 1918: Dua Pola Respubliko: en Lvovo, post ĉeso de polaj-ukrainaj bataloj, estiĝis Provizora Reganta Komitato, kiu transprenas regopovon en Orienta Galicio
- 1918: Vojvodino estis alligita al Reĝlando Serbio
- 1936: Antikominterna pakto inter Japanio kaj Germana Regno subskribita - por kontraŭstariĝi al Tria Internacio
- 1937: Oni hisis ŝipflagon sur la pola destrojero ORP Błyskawica
- 1938: Gvidanto de la soveta sekretservo Lavrentij Berija iĝis popolkomisaro pri internaj aferoj
- 1938: Pola memstara operaca grupo "Silezio" venkis ĉeĥoslovakajn unuojn en batalo de Čadca - ambaŭflanke pereis po du soldatoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Gestapo pafmortigis 11 polojn de malliberejo en Szamotuły kaj 11 loĝantojn de Strzelno kaj germanaj ĝendarmoj pafmortigis 30 personojn de Częstochowa; Varsovio: Ludwik Landau notis, ke ekfunkciis poŝto kun Nazia Germanio kaj teritorioj sub la germana okupado, sed oni ne povas skribi al neŭtralaj landoj, kiel Rumanio kaj Hungario, kaj respondi al leteroj de internigitaj poloj; en malsanulejo de Tworki, apud Pruszków, mortis pro vundoj diplomita kolonelo Teodor Furgalski, komandanto de la 8-a Divizio de Infanterio, estinta soldato de Polaj Legioj
- Asocio de Poloj en Kalgario organizis en la kanada urbo publikan monkolekton favore al bezonantaj poloj en diversaj ŝtatoj; Rasa-Politika Oficejo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio finis memorialon en kiu oni interalie antaŭvidis malgrandigon de naskiĝokvanto de poloj kaj de ilia mensa nivelo;
- Soveta invado en Pollandon: operaca grupo de soveta NKVD sciigis Lavrentij Berija pri malkovro en Starobilsk-internigejo de "subtera kontraŭsoveta organizaĵo
- 1940: Holokaŭsto: Hans Frank deklaris al germanaj oficistoj de distrikto Lubelski, ke Ĝenerala Gubernio estos baldaŭ libera de judoj; gestapo en Lodzo konstatis en sia raporto, ke dum la lastaj semajnoj estis hejme nur 40% de poloj troviĝantaj en deportaj listoj al ĜG; Lvovo: dum solenaĵoj en Teatrejo de Opero kaj Baleto inaŭguran referaĵon pri celebrado de la 85-a mortodatreveno de Adam Mickiewicz faris Tadeusz Boy-Żeleński - represata de "Nowe Widnokręgi" (Moskvo) kaj "Nowa Polska" (Londono), kio estas senprecedenca evento
- En Estonio, Latvio kaj Litovio ekvalidis la sovetia rublo; testoflugo de la brita sukcesa militaviadilo De Havilland Mosquito; novaĵagentejo Reuters informis, ke polaj pilotoj pafalterigis jam pli ol 300 germanajn aviadilojn - dum la tuta batalo de Anglio ili pafalterigis 203
- 1941: En distrikto Lublin aperis afiŝo kun anonco pri mortkondamno de 9 bienposedantoj pro nelivero de devigaj kontingentoj kun agrikulturaĵoj kaj bredaĵoj; aganta sur okupataj de Sovetunio polaj teritorioj germana Einsatzgruppe A murdis ĝis tiu ĉi tago interalie 44 polojn; germanoj pafekzekutis 63 judojn de Vilno
- Finnlando aliĝis al Antikominterna pakto
- 1942: De Krakovo foriris transporto de 54 malliberuloj al koncentrejo en Aŭŝvico
- Operaco Marso de Ruĝa Armeo kontraŭ defendata de germanoj Rĵev komenciĝis
- 1943: Gestapo malkovris en Varsovio bunkron en kiu kaŝis sin 13 judoj, prizorgataj de komponisto Ludomir Marczak; germana polico pafmortigis en Tomaszów Mazowiecki 9 polojn kaj kozakon, revenĝe pro mortigo, flanke de rezista movado, de policano kaj vundigo de 2 germanoj kaj en Głowno 14 personojn
- 1944: En kelkdeko de lokoj en Varto-Lando germana polico arestis personojn, kiuj komercis eksterleĝe
- En Oksforda Universitato ĉe Pola Juroscienca Fakultato okazis enmanigo de unuaj diplomoj
- 1945: En Varsovia kvartalo Wola estis fondita Tombejo de Varsoviaj Ribelantoj - sur ĝi ripozas postrestaĵoj de pli ol 100 mil personoj, ribelantoj kaj civila loĝantaro de la ĉefurbo (interalie de la Masakro de Wola kaj Ochota)
- 1953: Hungara futbala "Orteamo" konkeris, en amika matĉo sur nacia stadiono Wembley, Anglion 6:3
- 1960: En Domingo laŭ rekomendo de diktatoro Rafael Trujillo oni murdis tri fratinojn Mirabal, starantajn fronte de opozicio
- 1963: Arlingtona nacia tombejo: solena entombigo de murdita usona prezidento John Fitzgerald Kennedy
- 1965: En Belgia Kongo, generalo Joseph Mobutu detronigas prezidenton Joseph Kasa-Vubu.
- 1969: John Lennon redonis Ordenon de Brita imperio al la reĝino proteste de apogo de Usono en ties interveno kontraŭ Vjetnamio kaj enmiksiĝo de brita registaro kontraŭ ribelanta Biafro
- 1973: Grupo de oficiroj en sensanga puĉo en Grekio faligis prezidenton Jeorjos Papadopulos - komenco de la fino de diktaturo de la koloneloj
- 1975: Surinamo sendependiĝis de Nederlando - Johan Ferrier iĝis la unua prezidento
- 1975: En Portugalio ne sukcesis komunista puĉo
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis Jozefon Racinger prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo
- 1985: Pro kunlaboro kun Solidareco Vojevodia Juĝejo en Słupsk kondamnis du oficirojn de sekureca servo el Gdańsk al 3 jaroj kaj 1,5 de mallibero - Supera Kortumo altigis la verdikton ĝis 6 kaj 4 jaroj
- 1986: Barejno estis ligita kun Sauda Arabio pere de la Digvojo de reĝo Fahd
- 1992: Parlamento de Ĉeĥoslovakio decidis pri disdivido de Ĉeĥio kaj Slovakio ekde la 1-a de januaro 1993
- 2005: Senkomunismigo: pola ministro pri nacia defendo anoncis malkaŝon de arkivoj post la Varsovia Traktato
- 2005: Slovaka blova muzikinstrumento fujaro enskribiĝis en la liston de Majstroverkoj de Buŝa kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro
- 2008: En Gronlando okazis referendumo pri larĝigo de aŭtonomeco de la insulo
- 2008: En Tajlando la flavaj ĉemizoj okupis Internacian Flughavenon Bankoko
- 2008: Laŭ propono de Instituto pri Nacia Memoro en kripto de Vavela katedralo oni elterigis postrestaĵojn de la pola generalo Władysław Sikorski
- 2009: Yves Leterme iĝis ĉefministro de Belgio
- 2009: Dum konstitucia referendumo loĝantaro de la Sankta Vincento kaj la Grenadinoj kontraŭstaris ŝanĝi monarkion al respubliko
- 2009: José Mujica gajnis prezidentan balotadon en Urugvajo
- 2009: Yves Leterme iĝis ĉefministro de Belgio
- 2009: En konstitucia referendumo loĝantoj de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj kontraŭstaris ŝanĝon de monarkio al respubliko
- 2010: Anonco de la unua ekstertera oksigena atmosfero sur la luno de Saturno - Reo
- 2014: Abĥazio kaj Rusio paktis pri alianco kaj strategia partnereco
- 2014: Papo Francisko dum unutaga vizito en Strasburgo alparolis en Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento
- 2018: Minsko: en Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso unuafoje venkis pola knabino Roksana Węgiel kun la kanto Anyone I Want to Be, prezentita duone en la pola kaj angla lingvoj (mentoro Edyta Górniak)
- 2018: Incidento en Kerĉa markolo okazis
NaskiĝojRedakti
- 1454: Katerina Kornaro, la lasta reĝino de Kipra reĝlando (m. 1560)
- 1562: Lope de Vega, hispana verkisto, la plej fama dramaturgo de la Hispana ora epoko (m. 1635)
- 1577: Piet Hein, nederlanda admiralo, komandanto de Nederlanda Okcident-hinda Kompanio, venkinto de Arĝentfloto (m. 1629)
- 1595: Johann Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto de Nordgermana Orgenskolo (m. 1660)
- 1609: Henrietta Maria de Francio, franca princino, reĝino de Anglio (m. 1669)
- 1752: Johann Friedrich Reichardt, germana komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1814)
- 1783: Keresztély András Zipser, aŭstra pedagogo hungar-germandevena, okupiĝanta pri geologio, mineralogio kaj entomologio (m. 1864)
- 1810: Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, rusa kuracisto, pioniro de moderna kirurgio (m. 1881)
- 1835: Andrew Carnegie, industria magnato kaj filantropo, fondinto de Carnegie Hall kaj multaj bibliotekoj (m. 1919)
- 1838: Ivan Neĉuj-Levickij, ukraina verkisto, lingvisto kaj kuntradukisto de Biblio en ukrainan lingvon, loĝanta en polaj urboj Siedlce kaj Kalisz, esperantigata (m. 1918)
- 1844: Carl Benz, germana mekanikisto kaj entreprenisto, inventinto de sparkilo kaj konstruisto de aŭtomobilo (m. 1929)
- 1845: José Maria Eça de Queiroz, portugala romanisto, diplomato, tradukisto, kies verkoj estis esperantigataj (m. 1900)
- 1846: Carry Nation, usona aktivulo kontraŭ alkoholo (m. 1911)
- 1856: Sergej Tanejev, rusa komponisto, aŭtoro de lernolibro pri kontrapunkto, pioniro de Esperanto (m. 1915)
- 1860: Győző Kara, hungara literatur- kaj arthistoriisto, tradukisto (m. 1942)
- 1881: Johano la 23-a (Angelo Giuseppe Roncalli), papo, membro de Sekulara franciskana ordeno, pligrandiginta Karinalan Kolegion, reformanto de la Kodo de Kanona Juro, breviero kaj Roma Meslibro, kunvokinto de la Dua Vatikana koncilio, ekumenisto, sanktulo (m. 1963)
- 1885: Mirĵakip Dulatuli, kazaĥa poeto, viktimo de sovetaj reprezalioj sur Solovecaj insuloj (m. 1935)
- 1886: Béni Szabó, rumania hungara politikisto, parlamentano flanke de Tutlanda Hungara Partio (m. 1971)
- 1887: Nikolaj Vavilov, rusia geobotanikisto kaj genetikisto, frato de Sergej Vavilov, kontraŭulo de Trofim Lisenko, malkovrinto de kamuflimito de trudherboj al plantoj, viktimo de sovetaj reprezalioj (m. 1943)
- 1888: Josef Noldin, sudtirola advokato kaj rezistadmovadano (m. 1929)
- 1890: Włodzimierz Pfeiffer, pola librovendisto, bibliofilo, fotisto kaj poligloto, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, kronikisto de Esperanto-movado en Lodzo (m. 1941)
- 1893: József Tellmann, rumania hungara redaktoro, publicisto (m. 1957)
- 1894: Izidor Herskovits, hungara kuracisto, viktimo de la koncentrejo Aŭŝvico (m. 1944)
- 1895: Ludvík Svoboda, ĉeĥoslovaka prezidento, vickomandanto de pola-ĉeĥa legio, heroo de Sovetunio (m. 1979)
- 1895: Wilhelm Kempff, germana pianisto kaj komponisto (m. 1991)
- 1897: Piroska Szenes, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (m. 1972)
- 1900: Rudolf Höß, komandanto de koncentrejo Aŭŝvico, ekzekutita (m. 1947)
- 1904: Ba Jin, ĉina verkisto, anarkiisto, tradukisto kaj eseisto, ankaŭ pri esperanto, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, aŭtoro de esperantigitaj romanoj Frosta Nokto kaj Aŭtuno en la Printempo, partoprenanto de UK 1980 kaj UK 1986, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 2005)
- 1914: Joe Dimaggio, usona basbala sportisto (m. 1999)
- 1915: Augusto Pinochet, generalo kaj diktatoro de Ĉilio, gvidanto de postpuĉa militreĝimo (m. 2006)
- 1921: Sándor Rákos, hungara poeto, tradukisto (m. 1999)
- 1923: Mauno Koivisto, prezidento de Finnlando, posteulo de Urho Kekkonen
- 1926: Poul Anderson, usona verkisto de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2001)
- 1928: Stanisław Szczuka, pola advokato, kunlaboranto de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR (m. 2011)
- 1929: Ákos Egyed, rumania hungara historiisto, patro de Péter Egyed kaj Emese Egyed
- 1929: József Kricsfalussy, rumania hungara pentristo
- 1929; Arnold Gross, hungara grafikisto, pentristo (m. 2015)
- 1933: Kathryn Grant, usona aktorino kaj kantistino, edzino de Bing Crosby
- 1949: Sándor Szép, rumania hungara kemiisto, universitata profesoro
- 1954: Władysław Frasyniuk, pola politikisto kaj entreprenisto
- 1968: Boldizsár Csíky, rumania hungara pianisto, universitata docento
- 1968: Jill Hennessy, kanada aktorino, poliglotino
- 1970: John Godson, pola parlamentano niĝerdevena, universitata instruisto kaj pastoro favoranta esperanton
- 1971: Christina Applegate, usona aktorino kaj kantistino
- 1984: Gaspard Ulliel, franca aktoro, rolinta en filmo Longa dimanĉo de fianciĝo
- 1988: Nodar Kumaritaŝvili, kartvela sportisto (m. 2010)
MortojRedakti
- 1034: Malkolmo la 2-a, reĝo de Skotlando, filo de Kenneth la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 954)
- 1120: Vilhelmo Adelin, angla nobelo, frato de Matilda (Anglio) (n. 1103)
- 1185: Lucio la 3-a, papo, proksime ligita kun Bernardo de Clairvaux (naskiĝis ĉirkaŭ 1100)
- 1314: Johano de Balliol, reĝo de Skotlando, prapranepo de Davido la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1249)
- 1560: Andrea Doria, itala nobelo, admiralo de la Respubliko Ĝenovo kaj princo de Melfi (n. 1466)
- 1629: Hieronimo (la 3-a) Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto apartena al Nordgermana Orgenskolo (n. 1614)
- 1686: Nikolao Stenono, dana episkopo kaj anatomo, patro de geologio kaj stratigrafio (n. 1638)
- 1755: Johann Georg Pisendel, germana violonisto kaj komponisto (n. 1687)
- 1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto, aŭtoro de la romano Manon Lescaut (n. 1697)
- 1810: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (n. 1735)
- 1815: Johann Peter Salomon, germana violonisto, komonisto, orgenisto kaj impresario (n. 1745)
- 1829: Therese von Artner, aŭstra verkistino, amikino de Friedrich Jacobi (n. 1772)
- 1865: Heinrich Barth, germana geografo, vojaĝisto kaj poligloto (n. 1821)
- 1884: Hermann Kolbe, germana profesoro pri organika kemio, difinis valenton de multaj kemiaj elementoj (n. 1818)
- 1885: Alfonso la 12-a, reĝo de Hispanio, filo de Isabel la 2-a (n. 1857)
- 1901: Josef Gabriel Rheinberger, liĥtenŝtejna komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo (n. 1839)
- 1903: Sabino Arana, hispana politikisto, verkisto kaj patro de eŭska naciismo (n. 1865)
- 1909: Cyprian Godebski, pola skulptisto, filo de poeto Cyprian Godebski (n. 1835)
- 1922: Vitold Konstantinoviĉ Tenisov, rusia oficiro kaj esperantisto, konata de la agado en Barnaul (n. 1872)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto kaj politikisto, prezidanto de Ukraina Centra Konsilio (n. 1866)
- 1944: Kenesaw Mountain Landis, usona juĝisto, unua komisiito de la Grandaj Ligoj de Basbalo (n. 1866)
- 1950: Gustaf John Ramstedt, finna lingvisto, diplomato, orientalisto kaj pioniro de Esperanto, kontribuinta al Esperanto-movado ĉe oficialaj rondoj (n. 1873)
- 1950: Johannes V. Jensen, dana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de esperantigita romano Gudrun (n. 1873)
- 1950: Mao Anying, plejaĝa filo de Mao Zedong, tradukisto de volontuloj en korea milito (n. 1922)
- 1951: István Friedrich, hungara politikisto, framasono, ĉefministro (n. 1883)
- 1956: Oleksandr Dovĵenko, ukraina verkisto, reĝisoro, scenaristo (n. 1894)
- 1959: Gérard Philipe, franca aktoro, rolinta en la filmo Fanfan la Tulipe (n. 1922)
- 1968: Zsuzsi Hermann-Herceg, hungara poetino kaj privatinstruistino pri franca kaj germana lingvoj (n. 1924)
- 1968: Upton Sinclair, usona socialista verkisto, vegetarano, kies romanoj kiel Jimmie Higgins estis esperantigataj kaj rete legeblaj en esperanto (n. 1878)
- 1970: Mishima Yukio, japana verkisto, sinmortiginto per seppuku (n. 1925)
- 1972: Henri Coandă, rumana inĝenireo, pioniro de aviado (n. 1886)
- 1974: U Thant, birma politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (n. 1909)
- 1983: Vladimir Gelfand, soveta oficiro kaj memoraĵisto (n. 1923)
- 1985: Elsa Morante, itala verkistino, edzino de Alberto Moravia (n. 1918)
- 1989: György Bözödi, hungara sociografo, historiisto, verkisto (n. 1913)
- 1997: Hastings Kamuzu Banda, unua prezidento de Molavio (naskiĝis ĉirkaŭ 1902)
- 2005: George Best, nord-irlanda futbalisto, ludinta en brita Manchester United (n. 1946)
- 2005: Elek Jakab, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1973)
- 2008: Ádám Kónya, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1935)
- 2008: Robert Muth, aŭstra klasika filologo kaj arkeologo, konata de la verko Enkonduko al greka kaj romia religioj (n. 1916)
- 2010: Peter Christopherson, angla muzikisto, reĝisoro de muzikvideo, kunfondinto de industria muziko (n. 1955)
- 2013: Chico Hamilton, usona ĵaza drumisto (n. 1921)
- 2016: Fidel Castro, kuba revoluciulo, komunista ŝtatestro (n. 1926)
- 2018: Randolph L. Braham, hungara-usona historiisto juddevena, kies esplorkampo estis historio de holokaŭsto en Hungario (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago (ĝis nun) en Bosnio kaj Hercegovino, estiĝo de la popola respubliko (1945); pliaj tagoj estas la 1-a de marto kaj la 21-a de novembro.
- Nacia tago en Surinamo, tago de la sendependiĝo (1975)
- Ukrainio: Memor-Tago pri Viktimoj de Malsatego kaj Politikaj Reprezalioj - ekde 2000 (ekde 1989 pri Holodomoro) - celebrata la lastan sabaton de novembro
- UN: internacia tago por forigo de la perforto kontraŭ virinoj memorigante murdon de Mirabal-fratinoj (ekde 1999)
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Katarina de Aleksandrio, virgulino kaj martirino
- Nikolao Stenono, dana sciencisto kaj beatigita episkopo
- Monda Tago de Pluŝa Urso ekde 2002
- Pollando: Tago sen pelto - ekde 1996
Tagoj de semajnoRedakti
La 25-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.