Afonso de Albuquerque
Afonso de Albuquerque (naskiĝis en 1453 - mortis la 16-an de decembro 1515) estis portugala ŝipisto kaj esploristo. Li estis interalie la unua guberniestro de portugala Hindio, ekde 1509 ĝis 1515.
Afonso de Albuquerque | |
---|---|
![]() Portugala admiralo Afonso de Albuquerque ricevas senditojn de la Reĝo de Ormuz sur sia ŝipo - 1507. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1453 en Alhandra, ![]() |
Morto | 16-an de decembro 1515 en Old Goa, Portugala Barato, ![]() |
Tombo | Lisbono ![]() |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Gonçalo de Albuquerque, Lord of Vilaverde dos Francos (en) ![]() ![]() |
Patrino | Dona Leonor de Menezes (en) ![]() ![]() |
Parencoj | António de Ataíde (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) ![]() ŝtatreprezentanto soldato politikisto ![]() |
En 1503, li faris unuan ekspedicion al Hindio, kaj sekve al Madagaskaro en 1505. En la nomo de Portugalio, li akiris en 1506 la insuleton Sokotron (je la enfluejo de la ruĝa maro) kaj la Hormuzan Markolon en 1507 : Portugalio tiel ekkontrolis la tradiciajn marvojojn de la araboj laŭlonge de Afriko.
Afonso de Albuquerque sinsekvis Francisco de Almeida kiel vicreĝon de Hindo en 1508, kaj aktive kontribuis al la kolonia plivastigo de Portugalio en tiu regiono. Li konkeris Goaon kaj igis ĝin la ĉefurbon de la portugala kolonio.
Li konkeris Malakon en 1511, kaj tiel ebligis komercon inter la portugaloj kaj Siamo, Ĉinio kaj la Molukoj. Tio kreis duan, marvojan silkan vojon, kaj alportis al Lisbono multajn orientajn riĉaĵojn.