Hormuza Markolo

La Hormuza Markolo (perse تنگه هرمز) estas la markolo kiu dividas la Persan Golfon okcidente kaj la Golfon de Omano kaj Araban Maron oriente. Ĝin limigas Irano ĉe la norda bordo kaj la Musandema duoninsulo de Omano ĉe la suda. La markolo longas ĉirkaŭ 280 kilometroj, kaj la minimuma larĝo 50 kilometroj. En ĝi situas la insulo Hormuz.

Hormuza Markolo
Straße von Hormuz.jpg

AkvejoPersa golfo, Araba maro
Koordinatoj26° 34′ 0″ N, 56° 15′ 0″ O (mapo)26.56666666666756.25Koordinatoj: 26° 34′ 0″ N, 56° 15′ 0″ O (mapo)

Minimuma larĝo55 km (34 mi)

Hormuza Markolo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Strait of Hormuz [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Hormuza markolo havas grandan strategian signifon, ĉar ĝi estas la sola vojo, de kiu Kuvajto, Irako, Irano, Sauda Arabio, Barejno, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj transportas sian nafton. Kelkaj insuloj de la Hormuza markolo estas disputataj inter Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Eksteraj ligilojRedakti