Kuvajto

lando en okcidenta Azio bordanta Persan Golfon, apud Irako kaj Saud-Arabio

Kuvajto (arabe الكويت al-Kuwayt, [al-Kuŭajt]) estas malgranda nafto-riĉa monarkia ŝtato ĉe la bordo de la Persa golfo. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Kuvajto. La landon najbaras Sauda Arabio en la sudo kaj Irako en la nordo. Kuvajto situas en sudokcidenta Azio.

Kuvajto
دولة الكويت
Dawlat al-Kuwayt [Daŭlat al-Kuŭajt]

La flago de Irako

La ŝata blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani
Lokigo
suverena ŝtatolandosuverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kuvajto
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Araba
Areo 17 820 km²
Loĝantaro 2 335 648 (2019)
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno kw
Landokodo KWT
Telefona kodo +965
Plej alta punkto Mutla Ridge
Plej malalta punkto Persa Golfo
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Emiro Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Ĉefministro Nasser Al-Mohammed Al-Ahmed Al-Sabah
Ekonomio
Valuto Kuvajta dinaro
vdr

Oni kelkfoje nomas la landon Kuvajtio, por distingi ĝin de la urbo, sed pli ofte oni nomas la landon Kuvajto.

Ekde la sendependiĝo de Kuvajto de Britio la 17-an de junio 1961, Kuvajto konservis fortajn eksterlandajn rilatojn kun la plej multaj landoj, precipe kun landoj de la araba mondo. Ĝiaj grandaj naftorezervoj donas al ĝi elstaran voĉon en tutmondaj ekonomiaj forumoj kaj organizoj kiel OPEL.

En 1990, Saddam Hussein, la reganto de Irako, konkeris Kuvajton, kio estis la kialo de la malfermo de la Golfa Milito.

Bazaj informoj redakti

Politiko redakti

Ĉefo de ŝtato estas la Emiro, duon-hereda titolo. La emiro nomumas la ĉefministron, kiu ĝis antaŭ nelonge estis ankaŭ la kronprinco. Konsilo de ministroj helpas la ĉefministron en lia tasko kiel kapo de la registaro. La parlamento aŭ "Majlis al-Umma", konsistas el kvindek membroj, kiuj elektiĝas ĉiun kvaran jaron. Ĉar la aliro al la kuvajtia ŝtataneco estas tre limigata, nur 10% de la loĝantaro rajtas voĉdoni.

En tempo de la Osmanida imperio Kuvajtio estis provinco de Irako, sed Britio disigis ĝin el Irako, sub propra reĝanto (sub protektorato), ĉar estis malkovrita tie grandan riĉfontojn da nafto.

Dum Saddam Hussein, Irako ne agnoskis Kuvajton kaj konsideris ĝin plu sia provinco. En 1990 ĝi konkeris Kuvajton, opiniante, ke Usono tion ne kontraŭos. Usono tamen militis kontraŭ Irako kaj, sub la egido de la UN kun forta multnacia koalicio de 500.000 soldatoj, restarigis la sendependecon de Kuvajto.

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Kuvajto, 2019

Kuvajto estas malgranda sed riĉa lando - inter la plej riĉaj arabaj landoj en la mondo. Kuvajto baziĝas sur libermerkata ekonomio kaj havas grandegajn naftorezervojn de 96 miliardoj da bareloj de petrolo - 10% de la mondaj naftorezervoj. Ne estas dubo, ke la lando baziĝas sur nafta ekonomio, pli ol duono de la malneta enlanda produkto venas de la naftoindustrio kaj ĉirkaŭ 80% de la enspezo de la lando venas de petrolo. La lando daŭre diskutas kun eksterlandaj kompanioj pri investado en la disvolviĝo de naftoputoj en la nordo de la lando, ekde la 1990-aj jaroj la lando enspezis pli el eksterlandaj investoj ol el petrolaj eksportoj. La prospero de ĝia ekonomio dependas de importado de laboristoj kaj klera laborantaro.

Petrolo estis malkovrita en Kuvajto per borado en la areo Burgan en 1938, sed nur post la Dua Mondmilito ĝi komencis esti produktita, kaj Kuvajto estis grava petrol-eksportanto kaj unu el la plej riĉaj landoj en la mondo. Ĉar la naftoindustrio estas en la manoj de la registaro, la ŝtato strikte regas sian ekonomion (ĉirkaŭ 75% de la MEP sub registara kontrolo). Tamen, la naftoprezoj estas submetitaj al la decidoj de OPEL (Organizo de la Nafto-Eksportaj Landoj) de kiu ankaŭ Kuvajto estas membro. Dum naftoprezoj altiĝas - la lando enspezas pli, sed la organizaĵo OPEL faras decidojn ne en la intereso de la produktantoj kiuj preferas altigi prezojn, kaj ne ĉiuj ĝiaj decidoj ĉiam povas esti plenumitaj - en pluraj kazoj Kuvajto (kune kun aliaj landoj) estis akuzita je malobservo de decidoj de OPEL.

Post Dua Mondmilito, la Emiro de Kuvajto decidis ke la lando devus eniri la financan sektoron kaj en 1952 anoncis la establon de la Nacia Banko de Kuvajto. Dum la tempopaso, ĝi evoluis en unu el la plej grandaj bankoj en la araba mondo kaj la mondo ĝenerale.

Kuvajto provis prepari por la tago kiam la petrolo en siaj naftoputoj elĉerpiĝos, per establado de investfonduso por diversigi la branĉojn de la ekonomio (ekde 1961). En la fruaj 1990-aj jaroj, la fonduso akumulis proksimume 50 miliardojn da dolaroj, sed misadministrado kaj la uzo de la mono por rekonstrui la landon post la Dua Golfa Milito ne plenumis la deklaritan mision de la fonduso.

La klimato en la lando limigas la evoluon de la agrikultura sektoro pro esti dezerta lando, tial, krom fiŝkaptado, la lando estas tute dependa de la importo de konsumvaroj. Krome, proksimume 75% de akvo kiu estas taŭga por trinkado devas sperti distiladon aŭ esti importita de eksterlande.

La kuvajta industrio konsistas el kelkaj grandegaj korporacioj, kiuj eksportas siajn produktojn eksterlanden ĉefe en la naftoindustrio, kaj estas ankaŭ kelkaj malgrandaj produktantoj el diversaj industrioj. Ĝi ankaŭ inkluzivas akvo-desalinilojn, amoniako, plastojn, teksaĵojn, sterkojn, brikojn kaj cementejoj. Dum la iraka invado, la irakanoj prirabis preskaŭ ĉion, kio povus esti prenita, precipe ĉion rilate al elektroniko kaj malpeza industrio. Sekve la plej multaj el la maŝinoj estis anstataŭigitaj per modernaj kaj pli progresintaj ekipaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti