En ekonomiko, libera merkato estas sistemo en kiu la prezoj por varoj kaj servoj estas mem-regulataj pere de la malferma merkato kaj de la konsumantoj. En libera merkato, la leĝoj kaj fortoj de mendado kaj ofertado estas liberaj el ajna interveno fare de registaro aŭ de alia aŭtoritato kaj el ĉiuj formoj de ekonomia privilegio, monopoloj kaj artefaritaj trudoj.[1] Proponantoj de la koncepto de libera merkato kontrastigas ĝin kun la koncepto de regulita merkato en kiu registaro intervenas por la mendado kaj ofertado pere de variaj metodoj kiel doganoj uzataj por limigi la komercon kaj por protekti la lokan ekonomion. En ideala liber-merkata ekonomio, prezoj por varoj kaj servoj estas determinataj libere fare de la fortoj de mendado kaj ofertado kaj estas rajtigitaj atingi sian punkton de ekvilibro sen interveno de la registara politiko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti