Internacia Hidrografia Organizo
La Internacia Hidrografia Organizo (IHO; hispane: Organización Hidrográfica Internacional, angle: International Hydrographic Organization, france: Organisation hydrographique internationale) estas interregistara organizo konsulta kaj teknika pri hidrografio, establita pere de interkonsento subskribita en Monako la 3an de majo de 1967, kiu ekvalidis en 1970.
Internacia Hidrografia Organizo | ||
---|---|---|
International Hydrographic Organization | ||
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 1921 vd | |
Geografia situo | 43° 43′ 57″ N, 7° 25′ 26″ O (mapo)43.73257.42397Koordinatoj: 43° 43′ 57″ N, 7° 25′ 26″ O (mapo) | |
Lando(j) | Monako vd | |
Sidejo | Monako | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La IHO precizigas kunlaboradon komencita komence de la 20a jarcento inter la ŝtatoj kiuj disponis el kapablo realigi hidrografiajn movojn kaj publikigi siajn proprajn marmapojn. En 2006, la Internacia Hidrografia Organizo, kun centra sidejo en Monako, komponiĝis el 77 membroj.
La IHO estas ankaŭ respondeca pri publikigo de variaj normoj kiaj la S-57 de transferencoj por hidrografia cifereca informaro, nome standardo de kodigo uzita por mapoj de navigado elektronikaj.
Celoj
redaktiEstas organismo kunordiga de Hidrografiaj Servoj oficiale agnoskitaj de siaj respektivaj registaroj kaj ties deloj estas la jenaj:
- Kunordigi la agadon de la naciaj Hidrografiaj Agentejoj.
- Normigi la publikigon de maraj mapoj kaj gazetoj ĝenerale.
- Adopti fidindajn kaj efikajn metodojn por la disvolvigo de hidrografiaj agadoj.
- Helpi la disvolvigon de la sciencoj en la fako de la hidrografio kaj de la teknikoj uzitaj en la fizika oceanografio.
Membroj
redaktiLa jenaj landoj estas membroj de la IHO:
- Alĝerio
- Argentino
- Aŭstralio
- Barato
- Barejno
- Bangladeŝo
- Belgio
- Birmo (Mjanmao)
- Brazilo
- Ĉilio
- Ĉinio
- Danio
- Demokrata Respubliko Kongo (suspendita)
- Domingo (suspendita)
- Egiptio
- Ekvadoro
- Estonio
- Fiĝio
- Filipinoj
- Finnlando
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Gvatemalo
- Hispanio
- Islando
- Indonezio
- Irano
- Irlando
- Italio
- Jamajko
- Japanio
- Kameruno
- Kanado
- Kipro
- Kolombio
- Nord-Koreio
- Sud-Koreio
- Kroatio
- Kubo
- Kuvajto
- Latvio
- Malajzio
- Maŭricio
- Meksiko
- Monako
- Montenegro
- Maroko
- Mozambiko
- Nederlando
- Novzelando
- Niĝerio
- Norvegio
- Omano
- Pakistano
- Papuo-Nov-Gvineo
- Peruo
- Pollando
- Portugalio
- Kataro
- Rumanio
- Rusio
- Sauda Arabio
- Serbio (suspendita)
- Singapuro
- Slovenio
- Sudafriko
- Srilanko
- Surinamo
- Svedio
- Sirio
- Tajlando
- Tongo
- Trinidado kaj Tobago
- Tunizio
- Turkio
- Ukrainio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Unuiĝinta Reĝlando
- Urugvajo
- Unuiĝintaj Ŝtatoj
- Venezuelo
Eksteraj ligiloj
redakti- International Hydrographic Organization (angla aŭ franca). Konsultita la 4an de februaro de 2012.
- Limoj de maroj kaj oceanoj, 1953 Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- International Hydrographic Organization
- Hidrografia Blogo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine