Dominika Respubliko

lando, konsistanta el karibaj insuloj
(Alidirektita el Domingo)
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando Dominika Respubliko, ankaŭ nomata Domingo. Por aliaj signifoj, vidu Domingo (apartigilo)

Dominika RespublikoDomingo (hispane República Dominicana) estas insula lando en la Kariba Maro, en la orienta parto de insulo Hispaniolo.

Dominika Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Quisqueyanos valientes
Nacia devizo: Dios, patria, libertad
(Esperante: Dio, patrolando, libereco)
suverena ŝtatoinsula landolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sankta Domingo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, dominga signolingvo
Loĝantaro 10 403 761 (2013)
Loĝdenso auto loĝ./km²
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .do
Landokodo DOM
Telefona kodo +1 809 kaj +1 829
Plej alta punkto Pico Duarte
Plej malalta punkto Enriquillo
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Luis Abinader
Ĉefministro Luis Abinader
Sendependiĝo disde Hispana Imperio 1821
Ekonomio
Valuto dominga peso
MEP laŭ
– suma
– pokapa 1.460 $

AkvejoKaribio, Atlantiko

- koordinatoj18° 48′ N, 70° 12′ U (mapo)18.8-70.2
Plej alta punktoPico Duarte [+]
Plej malalta punktoEnriquillo [+]
Areo48 670,82 km² (4 867 082 ha) [+]

Loĝantaro10 403 761 [+] (2013)
Denseco213,76 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC-04:00, America/Santo_Domingo [+]

Dominika Respubliko (Domingo)
Dominika Respubliko (Domingo)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Dominican Republic [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
República Dominicana
Flago de Domingo Blazono de Domingo
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia devizo: Dios, patria, libertad
(Esperante: Dio, patrolando, libereco)
Ĉefurbo Sankta Domingo
Oficiala lingvo Hispana
Areo 48.730 km²
Loĝantaro
 - Sume (2010)
 - Loĝantara denso
9 445 281
194/km²
Prezidento Luis Abinader
Politika sistemo Respubliko
Sendependiĝo
 - Deklarita
 - Rekonita
(De Hispanio kaj Haitio)
1821
1844
Pokapa MEP 1.460 $
Valuto Dominga peso
Eksporto sukero, kafo, kakao, fero-nikela degelaĵo
Tempozono UTC -4
Nacia himno Quisqueyanos valientes
Interretkodo.DO
Telefonkodo+1 809 kaj +1 829
Membro de: OAŜ, UNO

Landnoma terminologio redakti

La oficiala hispana nomo de la lando estas República Dominicana. En Esperanto ekzistas la formoj Dominika Respubliko kaj Domingo. En siaj rekomendoj pri landonomoj, la Akademio de Esperanto rekomendis en 1989 uzi la formon Domingo, ĉar Dominika Respubliko povas kaŭzi konfuzon kun la nomo de la lando Dominiko (alia insula lando en la Kariba Maro).[1] Ankaŭ la nova PIV kaj la listo Landoj kaj lingvoj de la mondo de Bertilo Wennergren antaŭe rekomendis la nomon Domingo,[2] sed ne plu.[3] Tiujn rekomendojn sekvas la informlibreto La Jaro de Monato, dum ĉe UEA la nomo Dominika Respubliko estas pli kutima. La vortaro de Erich-Dieter Krause, Germana-Esperanto ankaŭ uzas la nomon Dominika Respubliko.

En la Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009 la Akademio nomas la landon Dominika Respubliko.

Historio redakti

Kristoforo Kolumbo kaj liaj viroj alvenis al la insulo Hispaniolo en la unua vojaĝo al la Nova Mondo en la jaro 1492. En la antaŭtago de Kristnasko, la ŝipo "Santa Maria" detruiĝis ĉe la norda marbordo de Haitio, kaj Kolumbo konstruis lignan fuorton tie. La loko nomiĝis La Villa de Navidad ("La Vilaĝo de Kristnasko"). Kiam Kolumbo revenis al la loko en 1493, la 39 hispanaj viroj lasitaj antaŭjare estis mortaj. Tiam Kolumbo konstruis la unan daŭran setlejon de eŭropanoj en la Nova Mondo, La Isabela, 1493, en la norda marbordo de la nuna Dominga Respubliko.

La diktatoro Rafael Leónidas Trujillo estigis kulton al si. Li ŝangis la nomon de la ĉefurbo Santo Domingo al Ciudad Trujillo kaj nomis la ĉefan monton Pico Trujillo, krom plenigi la insulojn per statuoj pri li. Li varbis hispanajn enmigrantojn por rasblankigi la loĝantaron.

Salvador Jorge Blanco estis juristo, politikisto kaj prezidento de Dominika Respubliko inter 1982 kaj 1986. Li estis la unua prezidanto de Dominika Respubliko kiu estis akuzata pro korupto. La nuna prezidanto estas Luis Abinader ekde la 16-an de aŭgusto 2020.[4]

Paradokse, dum dominganoj elmigras amase al Usono kaj Hispanio, haitianoj penas enmigri en Domingon, kie ili estas diskriminaciataj.


Geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Domingo.

La ĉefurbo estas Sankta Domingo. La due plej granda urbo estas Santiago de los Caballeros, ofte konata nur kiel "Santiago".

En la lando ekzistas tri ĉefaj montaroj:

  • La Centra Montoĉeno, kiu devenas de Haitio kaj etendiĝas suden tra la centra parto de la insulo. En tiu ĉiu montaro estas la plej alta monto en Antiloj, la monto Duarte (3175 m).
  • La Norda Montoĉeno, paralela al la Centra Montoĉeno, deseparas la valon Valle del Cibao de la nordaj ebenaĵoj ĉe la Atlantika Oceano. La plej alta loko estas la monto Diego de Ocampo.
  • La Orienta Montaro, malpli alta ol la aliaj montaroj.

Sudokcidente ankaŭ estas du pli mallarĝaj montoĉenoj: Bahoruco kaj Neiba. Tra la lando fluas kelkaj riveroj, eĉ tranavigeblaj: Soco, Higuamo, Romana, Yaque del Norte, Yaque del Sur, Yuna, Yuma kaj Bajabonico.

La Kabo Engaño (trompo) estas kabo ĉe la plej orienta pinto de la insulo Hispaniolo kaj sekve de ties orienta duono nome ŝtato Domingo. La nomo aludas al la danĝeroj de proksimaj rifoj kaj de la Mona Markolo, kiu separas tiun insulon el la najbara Puerto-Riko.

Biogeografie la lando apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la hispaniolajn humididajn arbarojn kiuj estas ekoregiono el la biomo "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj". Ĉeestas ankaŭ la hispaniolaj pinaroj kiuj apartenas al "tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj".

Administra divido redakti

En Domingo estas 31 provincoj (inter ili Montecristi) plus la Distrito Nacional, kiu inkludas la ĉefurbon Sankta Domingo.

Loĝantaro redakti

Aparta artikolo: Demografio de Domingo La plej parto el la dominganoj estas miksaĵo el idoj de afrikanoj kaj eŭropanoj. Proksimume 11% de la loĝantaro estas afrikdevena, kune de enmigrintoj el Haitio kaj ties idoj. Hispan- kaj eŭropdevenaj estas 16% de la loĝantoj. La resto estas azianoj, plejparte ĉinoj, kaj araboj. La dominga kulturo estas ĉefe hispaneca, sed ankaŭ ekzistaj multaj influoj el Afriko, Antiloj kaj Usono.

Ekde la 1960-oj la ekonomiaj problemoj instigis multajn forlasi sian landon kaj vojaĝi al Usono, ĉefe al la urbegoj ĉe la orienta marbordo. La kvartalo Washington Heights en Novjorko estas tiel dense loĝata de dominganoj, ke foje oni nomas ĝin Quisqueya Heights. Oni pensas, ke la praloĝantoj de la insulo nomis ĝin Quisqueya, tamen ankoraŭ multaj historiistoj dubas tion. Plie, la dominganoj estas unu el la plej vastaj hispandevenaj grupoj en Usono.

En la lastaj jaroj la enmigrado el Haitio en Domingon multiĝis pro la kresko de la loĝantaro en tiu unua lando kaj la pliboniĝo de la ekonomio de tiu lasta.

Ekstera politiko redakti

Domingo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Ekonomio redakti

Aparta artikolo: Ekonomio de Domingo

La dominga ekonomio dependas ĉefe de la agrikulturo kaj la turismo, speciale de ĉi tiu lasta ekde la mezo de la 1990-oj. La turismo donas al Domingo pli ol unu miliardon da dolaroj (2000). Tamen la mono sendata de la migrintoj en aliaj landoj, ĉefe Usono kaj la Eŭropa Unio, estas pli ol 1,5 miliardoj da dolaroj, kaj kune de la turismo ĝi estas la plej grava branĉo de la dominga ekonomio.

Domingo travivis ekonomian prosperon dum la 1990-oj, tamen en 2002 okazis ekonomia malkresko pro bankaj fraŭdoj. La inflacio altiĝis je 42% kaj en 2003 eĉ la MEP malkreskiĝis je 1%. Tamen, danke al la daŭra perado kun la IMF kaj la Amerika Banko por Evoluo (angla siglo IDB), de 2004 la dominga ekonomio estas pli stabila kaj la dominga valuto (dominga peso) iĝis pli forta, kio malaltigis la inflacion.

Arto redakti

En Domingo aperis la muzikostiloj kaj dancoj merengo (merengue) kaj baĉato (bachata).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti