Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
La tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, estas tersupraĵa biomo.
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
Aliaj tropikaj kaj subtropikaj arbaraj regionoj, kun pli malalta precipitaĵo, gastigas la tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn kaj la tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn. Ankaŭ ekzistas mezvarmaj pluvarbaroj, en certaj humidaj mezvarmaj marbordaj regionoj.
Klasifiko kaj disvastiĝo
redaktiLa biomo inkluzivas plurajn tipojn de arbaroj :
- Malaltaĵaraj ekvatoraj ĉiamverdaj pluvarbaroj, komunlingve konataj kiel tropikaj pluvarbaroj, estas arbaroj kiuj ricevas altan precipitaĵon ( pli ol 2000 mm, aŭ 80 coloj, jare) dum la tuta jaro. Tiuj arbaroj troviĝas en zono ĉirkaŭ la ekvatoro, kun la plej grandaj areoj en Amazonio de Sudameriko, la konga baseno de Centra Afriko, en Indonezio, kaj en Novgvineo.
- Humidaj deciduaj kaj kvazauĉiamverdaj sezonaj arbaroj, ricevas altan tutjaran precipitaĵon kun varma somera humida sezono kaj pli malvarma vintra seka sezono. Iuj arboj en tiuj arbaroj faligas iujn aŭ ĉiujn de siaj folioj dum la vintra seka sezono. Tiuj arbaroj troviĝas en partoj de Sudameriko, en Centrameriko kaj ĉirkaŭ Karibujo, en marborda Okcidentafriko, partoj de Hindujo, kaj tra multe da Hindoĉinujo.
- Montaraj pluvarbaroj, iuj de ili estas konataj kiel nubarbaroj, kreskas en montaraj areoj kun malvarmeta klimato.
- Inunditaj arbaroj, inkluzive dolĉakvaj marĉarbaroj kaj torfejaj marĉarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj estas komunaj en pluraj tersupraĵaj ekozonoj, inkluzive de partoj de la afrotropiso (Ekvatora Afriko), orientaliso (partoj de Hindujo kaj Sudorienta Azio), la neotropiso (norda Sudameriko kaj Centrameriko), aŭstralazia ekozono (orienta Indonezio, Novgvineo, norda kaj orienta Aŭstralio), kaj la pacifika ekozono (la tropikaj insuloj de la Pacifiko). Ĉirkaŭ duono de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo troviĝas en la sudamerikaj landoj Brazilo kaj Peruo. Pluvarbaroj nun kovras malpli ol 6% de la monda tersupraĵa areo. Sciencistoj taksas ke pli ol duono de la specioj de plantoj kaj bestoj vivas en tropikaj pluvarbaroj.
Ekoregionoj
redaktiAŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0104 Buruaj pluvarbaroj | Indonezio |
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj | Nov-Kaledonio |
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | Aŭstralio |
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj | Salomonoj |
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj | Vanuatuo |
Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Ĉinio |
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo | Ĉinio |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : listo de ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2015-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : listo de tutmondaj 200-unuoj (WWF) Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Faktoj pri la tropikaj pluvarbaroj de la mondo laŭ The Nature Conservancy
- angle Tipoj de pluvarbaroj
- angle Pluvarbaroj - Lernejaj aktivecoj Arkivigite je 2012-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Bildo pri la arbareco de la tero laŭ la NASA, en la jaro 2002 Arkivigite je 2012-07-23 per la retarkivo Wayback Machine