Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj
La okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono inkluzivas la malaltebenaĵajn arbarojn etendiĝante ekde la Atlantika Oceano kelkajn centojn da kilometroj laninternen, kaj ekde okcidenta Ebur-Bordo tra Liberio, sudorienta Gvineo, plejparto de Sieraleono, kaj enen de sudokcidenta Gvineo. La Sasandro de Ebur-Bordo disigas la okcident-gvineajn malaltaĵajn arbarojn de la orient-gvineaj arbaroj kiuj troviĝas oriente. Landinternen kaj okcidenten, la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko, kaj al gvineaj montarbaroj je pli altaj altitudoj.
Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 7° 48′ 16″ N, 11° 39′ 3″ U (mapo)7.8044666666667-11.650761111111Koordinatoj: 7° 48′ 16″ N, 11° 39′ 3″ U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 206 681 km² (20 668 100 ha) [+] | |||
Areo | 206 681 km² (20 668 100 ha) [+] | |||
|
||||
Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Western Guinean Lowland Forests Ecoregion [+] | ||||
La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-riĉaĵejo : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200.
Flaŭro
redaktiLa ekoregiono ampleksas ĉiamverdajn arbarojn, kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, marĉarbarojn kaj riverbordajn arbarojn. La kanopeo atingas altecon de 30 metroj, kun arboj superantaj ĝis 50 aŭ 60 metrojn. La plej kutimaj arboj estas Dacroydes klaineana, Strombosia glaucescens (Olacaceae), Allanblackia floribunda (Clusiaceae), Coula edulis (Olacaceae) kaj Diospyros sanzaminika (Ebenaceae).
La superreganta vegetaĵaro de la ekoregiono estas la sekundara arbaro kiu rezultas el la brulmastrumada migra kampkultivado, kun rapide kreskantaj plantoj kiaj Funtumia africana, Holarrhena floribunda kaj Pycnanthus angolensis.
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Ebur-Bordo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT0130: Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Wildworld) – Nacia Geografia Societo
- angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono AT0114 : tajpu Western Guinean lowland forests
- angle Tutmondaj 200; numero 1 : Gvineaj humidaj arbaroj ( WWF ) Arkivigite je 2016-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko (Naturprotekto Internacie)