Ĉerivera arbaroĈeriver-arbaro estas arbara ĉerivera areo. Temas pri terenoj apud akvokorpoj kiel rivero, riveretoj, lageto, lago, marĉo, kanalo, estuaro, depresio aŭ rezervujo.

Inundita ĉeriver-arbaro.

La termino ĉerivera (riparia) teknike nur referencas al areoj apud fluantaj akvokorpoj kiel riveroj, riveretoj, riveromarĉoj kaj estuaroj. Tamen la nocioj ĉeriver-arbaro kaj ĉerivera areo ankaŭ povas esti uzataj por indiki areojn apud nefluantaj akvokorpoj kiel lagetoj, lagoj, depresioj kaj rezervujoj.

Ricevas la nomojn de Galeria arbaro, Laŭrivera arbaro aŭ Ĉerivera arbaro la vegetaĵaro borda, tio estas, kiu supervivas ĉefe pro la humideco de la grundo, kaj kiu kreskas ĉe la bordoj de rivero, ĝenerale kun densa kanopeo.

Gravo redakti

La tuŝado aŭ ŝanĝo de la arbaroj galeriaj, aŭ bordarbaroj, por diversaj profitoj homaj estas tre intensa, kaj restas malmultaj nerompitaj en Hispanio kaj aliaj similaj landoj moderklimataj al varmaj kun danĝero de dezertigo. En Sudameriko, fundamente en la regiono ĝangala kiu inkludas Brazilon, Paragvajon kaj aliajn landojn, ĉi tiuj valoraj ekosistemoj estas protektataj kaj la homa ekspluatado kontrolita.

Ili ŝirmas grandan kaj gravan kvantojn de bestoj, kaj aparte de birdoj, kaj ili montras kapablon de rekupero post la incendioj multe pli alta ol tiu de la proksimaj montoj. La nomo "galerio" venas de la fakto ke ties vegetaĵaro kovras la riveron formante speco de tunelo, kiel en galerio de mino. Ili identiĝas klare en la pejzaĝo ĉar zonas al la kurso de la rivero, formante koridoron tute malsaman (pli verda kaj pli humida) de la resto de la vegetaĵaro, en koloro kaj alteco, krom karakteri por povi subteni speciojn falfoliajn en klimatoj kun sekeco somere, kiel la mediteranea klimato, kaj dependi esence de la humido de la grundo kaj de la karakterizaĵoj kemiaj de ĉi tiu.

Rekoniloj redakti

 
Ĉeriver-arbaro de Salix alba en Bingen am Rhein, Rejnlando-Palatinato, Germanujo.

Ĉeriver-arbaroj ofte estas inunditaj.

Ĉeriver-arbaroj helpas kontrolon de sedimentoj, limigas la damaĝantajn efikojn de inundoj kaj stabiligas sablobenkojn.

Ĉeriveraj areoj estas transiraj zonoj inter tersupraĵaj medioj kaj akvaj medioj. Organismoj kiuj troviĝas en tiu zono estas adaptitaj al periodaj inundoj. Multaj ne nur toleras, sed eĉ bezonas ilin por resti sanaj kaj por postvivi[1].

Referencoj redakti

  1. Molles, M.C. Jr.. (2008) Ecology: Concepts and Applications, 4‑a eldono, Nov-Jorko: McGraw-Hill, p. 291. ISBN 0073309761.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti