Malfermi la ĉefan menuon

Rivereto

Kutime naturan akvofluon oni nomas riveretorojo, se ĝi ne estas pli larĝa ol 5 metroj. Pli larĝajn akvofluojn oni nomas rivero.

Karakterizaĵoj de rivereto estas la variado de la flurapido de la akvo, ĝiaj temperaturaj kondiĉoj, la organismoj troveblaj en ĝi kaj la grado de la influeblo per kemiaĵoj. Riveretoj malpli ol riveroj kapablas adapti la terenon por sia fluo, male: ili devas multe pli adapti sian fluon al la tereno.

Lingva notoRedakti

Apud la laŭ-Fundamenta esprimo "rivereto" kelkaj Esperantistoj, precipe literaturistoj, uzas ankaŭ la ne-oficialan novradikon "rojo" kun la sama signifo.

Specoj de riveretojRedakti

Laŭregione eblas dividi la riveretojn je tri ĉeftipoj:

 
Ebenaĵa rivereto: Zenn ĉe Atzenhof (Fürth), Germanio

En altmontaraj riveretoj pro la granda niveldiferenco la akvo havas pli grandajn rapidecon kaj forton. Tio sekvigas pli bonan provizon per oksigeno, sed ankaŭ pli da erozio. La akvofundo estas tre ŝtonriĉa. La bestoj, kiuj vivas en tia rivereto estas tre sentemaj pri manko de oksigeno. Apenaŭ troveblas akvoplantoj.

En mezmontaraj riveretoj la dekliveco estas malpli granda kaj sekve ankaŭ la flurapido. Apud erozio ankaŭ okazas sedimentiĝo. insuletoj kaj sablodunoj ĉiam ree formiĝas en diversaj lokoj.

En ebenaĵaj riveretoj la dekliveco estas plej malgranda. La akvo fluas malrapide laŭ larĝaj meandroj. Sedimentiĝo kaj nutraĵabundo estas sufiĉe grandaj, tiel ke la akvofundo estas sabloza kaj enhavas multe da organika materialo. Ju malpli rapide fluas la rivereto, des pli da akvoplantoj vivas en ĝi.

La priskribita situo povas esti tre diversa pro intervenoj de homo. Rektigoj kaj enkonduko de danĝeraj materialoj en riveretojn kondukas al grandaj perturboj de la natura kuro kaj limigo de mempurigebleco de kurantaj akvoj en proksimeco de industrio kaj agrikulturo. Fosfatoj kaj nitratoj kaŭzas vastan kreskon de algoj, la kloakakvo kaŭzas amasan reproduktiĝon de bakterioj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti