La nocio algo uzatas diversmaniere en la scienca branĉo algologio.

  1. Ĝi signifas ĝenerale plantosimilan organismon vivantan en la akvo kaj uzanta fotosintezon.
  2. Blualgo nomiĝas la cianobakterioj, kiuj apartenas al prokariotoj.
  3. Algoj estas en strikta senco la multnombraj protistaj, ekz. ruĝa algo, bruna algo, verda algo. Ĉi-tien apartenas ankaŭ la unuĉeluloj kaj ankaŭ multĉelulaj organismoj.
Variado de multĉelaj, inter ili verdaj, ruĝaj kaj brunaj algoj.
Laurencia-algo.
Algo en Hazards Bay, Nacia Parko Freycinet, Tasmanio, Aŭstralio.

La algoj ĝenerale vivas en maro kaj dolĉakvo, sed multaj unuĉelaj algoj vivas en aero sur malsekaj surfacoj: cemento, arboŝeloj, subĉielaj plankoj, ktp. Tie ili produktas la fitoplanktonon, la plantan parton de planktonoj.

Je tio aldonendas ankaŭ la algoj partoprenantaj en likenoj.

La glaŭkofitoj, konataj ankaŭ kiel glaŭkocistofitojglaŭkocistidoj, estas malgranda grupo de raraj nesalakvaj mikroskopaj algoj.[1]

Manĝebla algo estas algoj kiuj povas esti manĝataj kaj uzataj por la preparado de manĝaĵoj. Ĝi tipe enhavas grandajn kvantojn da fibro kaj ili enhavas kompletajn proteinojn.[2] Ili povas aparteni al unu el kelkaj grupoj de multĉelaj algoj: nome ruĝaj algoj, verdaj algoj, kaj brunaj algoj.

Mikroalgoj estas algoj de mikroskopa grando. Ili estas unuĉelaj aŭ homogene plurĉelaj fotosintezaj mikroorganismoj, ĉu eŭkariotojprokariotoj (organismoj respektive havantaj aŭ ne havantaj ĉelkernojn kaj organetojn).

Etimologio kaj studo redakti

La singularo alga estas la latina vorto por 'algo' kaj retenas tiun signifon en diversaj lingvoj.[3] La kompleta etimologio estas malhela. Kvankam estas spekulativo ke ĝi estas rilata al la latina algēre, 'malvarmi',[4] oni ne konas tialon por asocii algojn kun temperaturo. Pli verŝajna fonto estas alliga, 'bindi, ĝemeligi'.[5]

La antikvgreka vorto por 'algo' estis φῦκος (phŷkos), kiu povus signifi ĉu la veran algon (probable ruĝajn algojn) aŭ ruĝan kolorigilon derivitan el tio. La latinigo, fūcus, signifis ĉefe la kosmetikan ruĝon. La etimologio estas necerta, sed grava kandidato estis delonge kelkaj vortoj rilataj al la Biblia פוך (pūk), 'farbo' (se ne al tiu vorto mem), kohlo uzita jam de antikvaj egiptanoj kaj aliaj loĝantoj de orienta Mediteraneo. Ĝi povus esti de ajna koloro: ĉefe nigra, sed ankaŭ ruĝa, verda aŭ blua.[6]

La studo de algoj estas en kelkaj lingvoj ofte nomita "fikologio" (el la greka fykos, algo); dum la termino algologio estas falanta kiel neuzata.[7] Tamen en Esperanto pli ĝusta kunmetaĵo estas algoscienco, foje nomita ankaŭ "algologio".[8]

Simbiozaj algoj redakti

Kelkaj specioj de algoj formas simbiozajn rilatojn kun aliaj organismoj. En tiuj simbiozoj, algoj havigas fotosintezaĵojn (organikaj substancoj) al la gastiganta organismo protektaote la algajn ĉelojn. La gastiganta organismo derivas kelkajn aŭ ĉiujn el siaj energiaj postuloj el la algoj. Ekzemploj estas jenaj:

Likenoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Likeno.
 
Likenoj povas havi viglajn kolorojn

Likeno estas simbioza kunvivaĵo konsistanta el fibreca fungo (askofungo, malofte klabfungoj) kaj fotosintezanta partnero, mikroskopa algo - plej ofte verda algo, sed foje cianobakterio, ankaŭ konata kiel blua algo. La formo de likeno estas determinita de la ekstera parto de la funga partnero, do ĉiu likeno nomiĝas laŭ la fungo. Kutime, la fungo estas la plej granda parto de la likena volumo, kvankam ĉi tio iam povas ne okazi kun fibreca aŭ gelatina likeno. La likena fungo estas kutime de la askofunga sistemo, kaj malofte de la bazidiofunga sistemo. Iuj taksonomistoj, traktantaj likenojn, lokas ilin en lian propran sistemon, la Mycophycophyta - sed ĉi tiu metodo ignoras la fakton, ke ĝiaj komponantoj apartenas al malsamaj sistemoj.

Algaj ĉeloj enhavas klorofilon, kio permesas al ili vivi en puraj mineralaj medioj per memproduktado de organikaj kombinaĵoj (vidu fotosintezon). La fungo protektas la algo kontraŭ dehidratiĝo kaj provizas ĝin per mineraloj derivitaj de la malsupra tavolo sub la likeno. Se cianobakterioj ĉeestas, tiam ĝi povas derivi nitrogenon de la aero kaj tiel kompletigi la agojn de la verdaj algoj.

Koraloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Koralo kaj Korala rifo.
 
Korala elstaraĵo, Flynn Reef

Koralo estas kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj en la klaso koraluloj (Anthozoa). Ĝi ordinare fiksitas al submaraj lokoj. Koralaj rifoj estas diversaj subakvaj ekosistemoj kunigitaj de strukturoj de kalcia karbonato sekreciitaj de koraloj. Koralrifoj estas konstruitaj de kolonioj de etaj animaloj troviĝantaj en maraj akvoj kiu enhavas kelkajn nutraĵojn. Plej koralrifoj estas konstruitaj el ŝtonkoralo kiuj siavice konsistas el polipoj kiuj grupiĝas. La polipoj apartenas al grupo de animaloj konataj kiel kniduloj, kiuj inkludas ankaŭ marajn anemonojn kaj meduzojn. Malkiel maraj anemonoj, koraloj sekrecias malmolajn karbonatajn ekzoskeletojn kiuj eltenas kaj protektas la koralajn polipojn. Plej rifoj kreskas plej bone en varmaj, neprofundaj, klaraj, sunecaj kaj agitatajn akvojn.

Spongoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spongulo.

Endosimbiozaj verdaj algoj vivas ĉe la surfaco de kelkaj spongoj, por ekzemplo de la paneraj spongoj (Halichondria panicea). La algo estas tiel protektita disde predantoj; la spongo ricevas oksigenon kaj sukerojn kio povas atingi 50 ĝis 80% de la sponga kresko ĉe kelkaj specioj.[9]

Algokulturo redakti

 
Algokulturo ĉe la kibuco Ketura en la dezerto de Negevo (Israelo)

Algokulturo estas la kultivado kaj kulturo de algoj. Ĝi okazas grandskale, ekzemple en Japanio. Algoj estas kulturitaj ne nur por produkti nutraĵojn kaj kosmetikojn, sed ankaŭ por biodizeloleo.

Hans Gaffron kreis jam en 1939 procedon por produkti hidrogenon el verdaj algoj de la genro Chlamydomonas reinhardtii. Algoj utilas ankaŭ por purigi akvon kaj kiel sterko.

Referencoj redakti

  1. Patrick J. Keeling (2004). “Diversity and evolutionary history of plastids and their hosts”, American Journal of Botany 91 (10), p. 1481–1493. doi:10.3732/ajb.91.10.1481.  Arkivigite je 2008-02-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-27. Alirita 2015-09-01.
  2. K.H. Wong, Peter C.K. Cheung (2000). “Nutritional evaluation of some subtropical red and green seaweeds: Part I — proximate composition, amino acid profiles and some physico-chemical properties”, Food Chemistry 71 (4), p. 475–482. doi:10.1016/S0308-8146(00)00175-8. 
  3. (1986) “alga, algae”, Webster's Third New International Dictionary of the English Language Unabridged with Seven Language Dictionary 1. Encyclopædia Britannica, Inc.
  4. Partridge, Eric. (1983) “algae”, Origins. Greenwich House. ISBN 9780517414255.
  5. Lewis, Charlton T.. (1879) “Alga”, A Latin Dictionary. Oxford: Clarendon Press.
  6. Cheyne, Thomas Kelly. (1902) Encyclopædia biblica: A critical dictionary of the literary, political and religious history, the archæology, geography, and natural history of the Bible. Macmillan Company.
  7. Lee, Robert Edward, ed. (2008), "Basic characteristics of the algae", Phycology (Cambridge: Cambridge University Press): pp. 3–30, doi:10.1017/CBO9780511812897.002, (ISBN 978-1-107-79688-1), https://www.cambridge.org/core/books/phycology/basic-characteristics-of-the-algae/64674E3DEFD655BDAB55324B95265EEC, retrieved 2023-09-13 
  8. PIV NPIV Alirita la 8an de Aprilo 2024.
  9. (Fall 2001) “Are There Sponges in Your Lake?”, Lake Tides 26 (4), p. 4–5. Alirita 4a de Aŭgusto 2007.. 

Literaturo redakti

Aliaj lingvoj redakti

  • Fritsch, F. E.. [1935] (1945) The Structure and Reproduction of the Algae I & II. Cambridge University Press.
  • van den Hoek, C.. (1995) Algae: An Introduction to Phycology. Cambridge University Press.
  • Kassinger, Ruth. (2020) Slime: How Algae Created Us, Plague Us, and Just Might Save Us. Mariner.
  • Mumford, T. F.. (1988) “Porphyra as food: cultivation and economic”, Algae and Human Affairs. Cambridge University Press, p. 87–117. ISBN 978-0-521-32115-0.
  • Ask, E.I. (1990) Cottonii and Spinosum Cultivation Handbook. FMC BioPolymer Corporation.Philippines.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti