Laksigilo estas manĝaĵo, kemiaĵo aŭ preparaĵo uzata por okazigi fekadon, nome la eligo de fekaĵo. La laksigiloj estas konsumataj čefe por trakti la konstipon. Kelkaj laksigiloj stimulantaj, lubrikantaj kaj salhavaj estas uzataj por purigi la kojlon por rektuma kaj intestaj ekzamenado. Ili estas foje komplementataj per enemoj.

Supozitorioj glicerin-enhavaj uzataj kiel laksigiloj.

La troa uzado de laksigiloj povs okazigi gravajn problemojn okaze de tro alta dozo; tio povas okazigi diareon, intestan paralizon, agac-intestan sindromon (AIS aŭ SII), kojlan melanozon, pankreatiton, hemoroidon, inter aliaj malordoj. Pro tio oni devas uzi ilin nur ĉe tre konkretaj okazoj, klopodante trakti la konstipon per aliaj pli naturaj rimedoj (kiel por ekzemplo konsumate pli grandan kvanton de fibro).

Estas multaj tipoj de laksigiloj, krom kombiniaj laksigiloj, tio estas simple ke la laksigilo enhasa pli ol unu ingredienco, kio povas okazigi ankaŭ kombinon de rezultoj. La laksigiloj povas esti uzataj pre englutado aŭ per supozitorioj.