Diareolakso estas ĉefe likva, akveca (kelkfoje muka) fekaĵo kiu estas akompanata de la bezono por urĝe iri al la necesejo. Diareo ofte estas akompanata de neplaĉa, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj aŭ doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ĉar pro tro granda perdo de likvo kaj nutraĵo la korpa stato mapliboniĝas. Ankaŭ emocie oni sentas sin malpli bone.

Diareoj estas tre gravaj en tropikaj regionoj. En multaj landoj, ĝi estas grava kaŭzo de mortoj, ĉefe ĉe infanoj kaj maljunuloj (Vidu artikolon Infana mortindico).