Bazidiomicetoj

divizio de fungoj
(Alidirektita el Bazidiofungoj)

La bazidiomicetoj[1] (latine Basidiomycetes) estas klaso de la bazidomikotoj[1]klabfungoj[2] (latine Basidiomycota), filumo de la fungoj. Ilia funga histo, la subtere kreskeganta micelio, formas surtere en preskaŭ nedifinebla tempo la fruktokorpojn, kiuj konsistas ĉe la plej konataj fungoj el trunketo kaj ĉapelo. Sur la suba flanko de la ĉapelo, en la produkta tavolo, produktiĝas la sporoj. La plimulto de la manĝeblaj, kolektitaj fungoj apartenas al bazidiofungoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bazidiomicetoj

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Basidiomycota
R.T. Moore, 1980

Subfilumo: Pucciniomycotina
Subfilumo: Ustilaginomycotina
Subfilumo: Agaricomycotina

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Bazidiomicetoj de Kunstformen der Natur
(Ernst Haeckel), 1904

Priskribo redakti

La bazidiofungojn karakterizas la bazidioj – formiĝantaj ĉe la suba parto de la fungoĉapelo – en kies fino produktiĝas la sporoj (ĉe la aliaj fungoj, la sporoj estiĝas en sporangioj aŭ askoj). La bazidioj troviĝas en aparta tavolo, en himenio kiu donas la karakterizan anatomian strukturon de la ĉapela subo (lameloj, tuboj, dornoj ktp.). En la bazidiaj faldaĵoj, en la sterigmoj, troviĝas la rezulto de mejozo je 4 bazidiosporoj, kiuj finfine servas la disvatsiĝon. La bazidio estas cilindra aŭ klabforma funga ĉelo, stranta ofte kvarope.

La el unu sporo elĝermanta funga fadeno, la hifo, estas haplojdo aŭ unuĉelkerna, tio estas la ĉelaj kernoj de la septitaj hifoj enhavas nur simplan kromosomaron. Tiu unuĉelkerna hifo kunkreskas baldaŭ kun alia dua unuĉelkerna hifo, tiel la micelo iĝas duĉelkerna (la askomicetoj restas haplojdoj, unuĉelkernaj). Post la kunfandiĝo de la du hifoj, la micelo kreskegas subtere kaj ankoraŭ ne kreskigas fruktokorpon. La fruktokorpo ofte kreskas nur post jaroj kaj en difinita sezono, ĝi estas tre varia: disetendiĝanta, krutosimila, ĉapela kaj trunketa, tuberforma aŭ mankas.

Sistematiko (laŭ hungaraj biologiaj faklibroj) kun la gravaj ordoj redakti

  • bazidiofungoj
    • subklaso: segmentumitaj bazidiofungoj (HeterobasidiomycetidaePhragmobasidiomycetidae): la bazidioj dividiĝas je 4 ĉeloj per vertikalaj aŭ horizontalaj muroj. Ili estas parazitaj fungoj.
      • ordo: Rustofungoj aŭ Smutofungoj aŭ Uredinaloj (Uredinales)
      • ordo: Ustilagofungoj aŭ Ustilaginaloj (Ustilaginales)
      • ordo: ĵeleaj fungoj (Tremellales)
      • ordo: orelfungoj (Auriculariales)
    • subklaso: nesegmentumitaj bazidiofungoj (HomobasidiomycetidaeHolobasidiomycetidae): la bazidoj estas unuĉelaj, la miceloj plurjaraj. La fruktokorpo kreskas komence de somero, aŭtune, ĉe kelkaj tindrofumgoj la fruktokorpo estas plurjara. Ili estas malofte parazitaj fungoj, ofte vivas sur putriĝanta ligno aŭ formas mikorizon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti