Kanopeo estas supra parto de la krono de arbo aŭ de la kronaro de arboj, kiu senpere ricevas la sunlumon (laŭ PIV). Ju pli ampleksa estas la kanopeo de arbo aŭ arbaro, des pli densa estas la ombro kiun povas profiti ĉu bestoj (homo) ĉu plantoj. Tamen en plej tropikaj arbaroj la fakto ke tro densa kanopeo malpermesas la eniron de la sunlumo ĝis la grundo okazigas malkreskon de plantoj kaj tro humida klimateto. La kanopeo de arboj estas plej taŭga loĝejo por multaj specioj de insektoj, birdoj, simioj kaj aliaj bestoj kiuj klopodas eviti surgrundajn predantojn. En biologio kaj en botaniko Kanopeo estas la vegetala komunumo formata de plantoj je alteco de la branĉoj de arboj.

Kanopeo de arbaro

Vidu ankaŭ redakti