Ekvatora Gvineo

lando en centra Afriko, konsistanta el insulo apud la Atlantika marbordo de Afriko kaj malgranda kontinenta parto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gvineo (apartigilo).
Ne konfuzenda kun Gvineo kaj Gvineo Bisaŭa.

Ekvatora Gvineo (hispane Guinea Ecuatorial, france Guinée Équatorial kaj portugale Guiné Equatorial) estas lando en la okcidenta parto de Afriko, ĉe la Golfo de Gvineo. Krom la kontinentan parton (Rio-Munio), ĝi inkluzivas la insulojn Bioko, Anobono, kaj la insularon Elobey. Ekvatora Gvineo havas limojn kun Kameruno en la nordo kaj Gabono en la sudo kaj oriento. Spite al la nomo ĝi ne situas sur la ekvatoro, sed iom norde de ĝi (krom unu insulo). Ekvatora Gvineo unu de la du ŝtatoj kies ĉefurbo situas sur insulo, kvankam plej granda parto de la tereno estas sur la kontinenta parto.

Ekvatora Gvineo
República de Guinea Ecuatorial
République de Guinée Équatoriale
República da Guiné Equatorial
Ekvatorgvinea Respubliko
Flago de Ekvatora Gvineo

Blazono de Ekvatora Gvineo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Caminemos pisando la senda
Piediri paŝadon la vojon
Nacia devizo: Unidad, Paz, Justicia
Unité, Paix, Justice
Unidade, Paz, Justiça
Unueco, Paco, Justeco
Situo
suverena ŝtato (1968–)
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Malabo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
franca
portugala
Uzata(j) lingvo(j) fanga
Plej ofta(j) religio(j) romkatolikismo
Areo 28,051 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 504.000 (2005) (2017)
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Horzono +1
Interreta domajno gq
Landokodo GQ
Telefona kodo 240
Plej alta punkto Pico Basilé
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo prezidanta respubliko
Ŝtatestro Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Ĉefministro Francisco Pascual Obama Asue
Nacia tago 12-a de oktobro
Sendependiĝo disde Hispanio 12-a de oktobro 1968
Ekonomio
Valuto Centrafrika franko (XAF)
MEP laŭ 2005
– suma $23.796 mlrd
– pokapa $ 12.900
vdr

Ĝeneralaj informoj

redakti
  • Landkodo: GQ.
  • E-nomo: Ekvatorgvinea Respubliko.
  • Naciaj nomoj: República de Guinea Ecuatorial, Guinée Équatoriale kaj Guiné Equatorial.
  • Areo: 28 051 kv.km.
  • Politika sistemo: diktatoreca respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Teodoro Obiang Nguema Mbasogo (1982).
  • Ĉefurbo: Malabo (38 mil) en Bioko.
  • Loĝantaro: 400 mil (1995).
  • Ŝtatlingvoj: hispana, franca kaj portugala. Oni parolas ankaŭ fang kaj ibo
  • Kredantoj: katolikoj.
  • Pokapa GNP: 20322 $ kalkulitaj laŭ gvineaj prezoj, tamen kun ega malegaleco .

Geografio

redakti

Evatora Gvineo estas unu el la plej malgrandaj ŝtatoj de Afriko kaj ĝi havas surfacon de 28.051 km², el kiuj ĉirkaŭ 26.000 km² apartenas al la kontinenta landoparto Mbinio. Krome diversaj insuloj apartenas al la ŝtata teritorio. La plej granda inter ili estas Bioko kun ĉirkaŭ 2.017 km². Tiun insulon oni konis ĝis 1973 sub la nomo Santa Isabel kaj Fernando Póo. Poste ĝi nomiĝis iom da tempo Macías Nguema Byogo (laŭ la tiama prezidanto Francisco Macías Nguema). Sur Bioko ankaŭ situas Malabo, la ĉefurbo de la ŝtato.

Sur la insulo vivas ĉirkaŭ 20 % de la loĝantaro de la lando. Ĉ. 300 km sudokcidente de Mbinio (iom sude de la ekvatoro) situas la pli malgranda insulo Anobono. Sur ĝi vivas nur ĉirkaŭ 1 % de la loĝantaro.

Loĝantaro

redakti
  • Religioj: Katolikoj (80%), anoj de naturreligoj, protestantoj k. a.
  • Etnoj: fangoj (80%), bubioj (20%, ĉefe ĉe Bioko)
  • Lingvoj: oficiala lingvo estas la hispana (la ununura hispanparolanta ŝtato de Afriko), krome oni parolas la portugalan, la francan kaj diversajn bantuo-lingvojn kiel ekz. fanga kaj bubia.

La loĝantaro nuntempe kreskas je 2.6 % jare.

Historio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ekvatora Gvineo.

Ĉ. la jaro 1500 Portugalio koloniigis la insulon Bioko kaj en 1778 estis cedita al Hispanio. En 1900 estas aneksita la kontinenta teritorio. Post la sendependiĝo, okazinta en 1968, estis du diktaturoj: Macías Nguema kaj Teodoro Obiang Nguema, kiu daŭras nuntempe.

Politiko

redakti

Interna politiko

redakti

Laŭnome Ekvatora Gvineo estas parlamenta demokratio, tamen la prezidanto havas la povon sur ĉiuj kampoj. La etna grupo fangoj dominas la politikon de la lando. La ŝtatprezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo havas la oficon post la puĉo je la 3a de aŭgusto 1979. En 1987 Obiang fondis la ŝtatpartion Partido Democrático de Guinea Ecuatorial (PDGE), kiu gajnis la balotojn de 1988 kun 99,2% de la voĉoj. Obiang ricevis en balotoj de la jaro 1996 99 % de la voĉoj. La parlamento de la lando havas la nomon Cámara de Representantes del Pueblo. Ekzistas unu parlamento kun 80 seĝoj.(

Ĝis 1991 la ŝtatpartio estis la unika politika partio de la lando. Intertempe ekzistas ĉirkaŭ 20 opoziciaj partioj.

En la leĝdonaj balotoj de 2017 la venko de la PDGE denove estis kompleta, kun ĉiuj senatanoj kaj 99 el 100 deputitoj. La alia apartenis al la partio Ciudadanos por la Innovación (CI), sed mallonge poste la partion oni akuzis organizi puĉon, kaj 146 el la partianoj estis malliberigitaj en 2018.

La armeo konsistas el ĉirkaŭ 2500 soldatoj.

Ekstera politiko

redakti

Ekvatora Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Ĝenerale la ŝtato havas bonajn rilatojn al la najbaraj ŝtatoj. La rilatoj al la eksa kolonia povo Hispanio ne estas bonaj. En Hispanio vivas ĉirkaŭ 40.000 personoj el Ekvatora Gvineo. La plej grava partnero en Eŭropo estas Francio. Nur tiuj du landoj havas ambasadejojn en Ekvatora Gvineo. Ĉar oni trovis nafton sur la teritorio de Ekvatora Gvineo Usono intensivigis la rilatojn kaj malfermis ambasadejon en Malabo. La iamaj bonaj kontaktoj al la eksaj socialistaj landoj ne plu estas tiom bonaj. Nun nur Ĉinio kaj Norda Koreio havas ambasadejon en la lando.

Homaj rajtoj

redakti

Ofte oni kritikas la situacion rilate al la homaj rajtoj en la lando. En 2002 post proceso kontraŭ onidiraj puĉistoj okazis torturoj. Sindikatoj ne ekzistas. Radio kaj la televido estas sub la gvido de la registaro. La gazetoj „La Gaceta“, „La Opinión“ kaj „La Verdad“ aperas malregule.

Eduka politiko

redakti

Granda procentaĵo de la loĝantaro estas analfabetoj. Fakte preskaŭ ne ekzistas ŝtata lerneja sistemo. Ekleziaj misiejoj respondecas pri la plimulto de la lernejoj. De kelkaj jaroj estas Nacia Universitato de Ekvatora Gvineo en Malabo. En Malabo kaj Bata ekzistas ankaŭ franca kaj hispana kulturcentroj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Ekvatora Gvineo.
 
Mapo de Ekvatora Gvineo
 
Provincoj de Ekvatora Gvineo

Ekvatora Gvineo havas sep enloĝatajn provincojn, el kiuj estas kvar sur la kontinenta parto Mbinio kaj du sur la insulo Bioko:

Nr. Nomo Ĉefurbo Surfaco Loĝantoj
1 Anobono Palé 17 km² 5.008
2 Bioko Norda Malabo 776 km² 231.428
3 Bioko Suda Lubao 1.241 km² 29.034
4 Centro Sur Evinayong 9.931 km² 125.856
5 Kié-Ntem Ebebiyín 3.943 km² 167.279
6 Marbordo Batao 6.665 km² 298.414
7 Wele-Nzas Mongomo 5.478 km² 157.980

En junio 2017, la registaro kreis oficiale la provincon Djibloho kie oni konstruas la novan ĉefurbon, Ojalao (Oyalá-Ciudad de la Paz)

Ekonomio

redakti

En 1991 oni trovis ĉe la bordo de Bioko kaj antaŭ la kontinenta parto nafton. Pro tio la ekonomio kreskis grandkvante. Tamen malmulto de la enspezoj atingas la popolon. La unua komerca partnero estas Hispanio.

Kulturo

redakti

La nacia festotago estas la 12-a de oktobro.

Aliaj leĝaj festotagoj:

Sporto

redakti

Eric Moussambani estas naĝisto kiu konkuris en la olimpikaj someraj ludoj en 2000, kaj famiĝis pro la longa tempo kiun li uzis en la naĝado.

Eksteraj ligiloj

redakti