Nacia Universitato de Ekvatora Gvineo
publika universitato en Ekvatora Gvineo
La Nacia Universitato de Ekvatora Gvinea (hispane Universidad Nacional de Gvineo Ecuatorial, akronime UNGE) estas publika institucio de pli alta edukado, estanta unu el la ĉefaj universitatoj de Ekvatora Gvineo en Centra Afriko.
Nacia Universitato de Ekvatora Gvineo | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Uniuscuiusque et omnibus universitas Universitato de ĉiu kaj por ĉiuj | |
Informoj | ||
fondodato | 6-a de januaro 1995 | |
Situo | ||
Geografia situo | 3° 44′ 48″ N, 8° 46′ 31″ O (mapo)3.74688.7752Koordinatoj: 3° 44′ 48″ N, 8° 46′ 31″ O (mapo) | |
lando | Ekvatora Gvineo | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
| ||
Ĝi havas ĉefan kampuson en Malabo kaj alian en Bata. Ties nuna Rektoro estas Filiberto Ntutumu Nguema Nchama.
Historio redakti
La Nacia Universitato de Ekvatora Gvinea (UNGE) estis kreita tra Leĝo Ne. 12/1995 la 6an de januaro 1995 [1], kunveniganta:
- Escuela Universitaria de Formación del Profesorado de Malabo;
- Escuela Universitaria de Estudios Agropecuarios, Pesca y Forestal;
- Escuela Universitaria de Formación del Profesorado de Bata
- Escuela Universitaria de Sanidad e Medio Ambiente.
En 1998, la fakultato de Leteroj kaj Sociaj Sciencoj kaj la Universitata lernejo de Administrado estis integrigitaj en la UNGE-strukturo. En 2001 estis kreitaj la Fakultato de Medicinaj Sciencoj kaj la Lernejo de Teknika Inĝenierio.