Malfermi la ĉefan menuon
Landlimo inter San Diego, Usono (maldekstre) kaj Tijuana, Meksiko (dekstre)

Limo estas kutime markita ia pensita linio (en la praktiko ĝi kutime kondukas rekte sur tersurfaco) limiganta iun naturan aŭ socian enton aŭ apartiganta du reciproke diversajn entojn, ekz. du ŝtatojn (ŝtatlimo) aŭ du aliajn teritorie administrajn unuojn (ekz. regionojn, distriktojn, senjorujojn, katastrajn teritoriojn, du kontinentojn, du marojnoceanojn, du montarojn, du ekologiajn sociojn, du lingvajn regionojn, du klimatojn ktp. ks., eventuale apartiganta teritoriojn, kiuj estas difinitaj per la limo de teritorio, kiu al donita ento ne apartenas.

Estiĝo de landlimojRedakti

 
Limŝtono ĉe la 1768-a limo inter Respubliko (Kantono Bern) kaj Monarkio (Aŭstrio) ĉe Salhöhe, Svisio
 
Germana limŝtono ĉe Frankfurt (Oder)

Pli malnovaj politikaj limoj inter du landoj korespondas ofte al naturaj, ofte malfacile transireblaj, bariloj: montaro, rivero, maro, dezerto, praarbaro, ... Ili reprezentis kutime ankaŭ lingvolimon kaj kulturlimon.

Multaj postaj limoj, kiel tiuj inter federaciaj ŝtatoj en Usono estis kontrakte fiksitaj je longitudojlatitudoj. Tiaj rektaj limoj, kiaj troveblas ankaŭ en Afriko, ne estiĝis pro jarcentlongdaŭraj evoluado, sed pro volo de iuj, kutime foraj registarestroj (koloniismo).

Kuriozaĵo estas la limo difinita en 1815 ĉe la viena kongreso inter la nordo de la nederlanda provinco Limburg kaj Prusio. Ĝi estis difinita kiel linio, oriente de la rivero Maas, de kiu tiamaj kanonoj ne plu povis atingi ŝipojn navigaciantaj,n sur la Maas.

Ankoraŭ nuntempe ekzistas multaj teritoridisputoj inter ŝtataj. Tiaj disputoj historie ofte kreis krizojn kaj militojn.

FotogalerioRedakti

Vidu ankaŭRedakti