Liberio

lando en Okcidenta Afriko

LiberioLiberia estas lando en Okcidentafriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.

Republic of Liberia
Liberio (signifas "libera lando"); Liberia Respubliko

Flago-de-Liberio.svg

Coat of arms of Liberia.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: All Hail, Liberia, Hail!
LocationLiberia.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Monrovio (426 mil). Ĝi estis fondita en 1822, kiam usonanoj komencis konstrui urbojn por liberigitaj sklavoj.
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Liberia Kpelle, Southern Kissi, mendea lingvo, Dan, liberia angla lingvo, Western Krahn, Mano, Klao, Dewoin, Gbii, Tajuasohn, Konobo, Glaro-Twabo, Glio-Ubi, Sapo, Liberia kreola lingvo, Kuwaa, Gola, kpelea lingvo, Grebo, Loma, Vai, Southern Grebo, Northern Grebo, Grebo-Gboloo, Manya, Grebo-Barclayville, Central Grebo, Bassa, bandia lingvo
Areo
 % de akvo
111 369 km²
?
Loĝantaro 2733 mil (1995), inter ili kpeloj 21 %, bakvoj 13%.
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .lr
Landokodo LR
Telefona kodo +231
Plej alta punkto Mount Wuteve
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prezidento Ellen Johnson-Sirleaf (ekde la 8-a de novembro 2005).
Ĉefministro
Ekonomio
Valuto Liberia dolaro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post Etiopio.

Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la cent-dua plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas senlaborecon de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.

  • Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.
  • Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Landa kodo: LR, LBR
  • Nombro de loĝantoj: 3.786.764 loĝantoj (2011)
  • Registaro: Respubliko
  • Plej alta punkto: 1.440 m (Wuteve)
  • Fluga tempo el Eŭropo al Manrovio: ĉirkaŭ 7 horoj

HistorioRedakti

La lando estas lando fondita de ekssklavoj el Usono

Puĉo de Samuel Doe kaj interna militoRedakti

Post milita puĉo la 12-an de aprilo 1980 Samuel K. Doe ekregis inter 1980 kaj 1989. Ĉi tio markis la komencon de 20-jara fazo de politika malstabileco. Doe estis senpovigita, torturita kaj mortigita en 1990. Sekvis ekstreme kruela interna milito, kiu daŭris 14 jarojn. Post kiam la batalhalto inter la civitmilitaj partioj estis sigelita en 2003, prezidanto Charles Taylor, kiu regis ekde 1997, forlasis la landon. Samjare (1997) estis subskribita packontrakto kaj okazis baloto por la Respublika prezidenteco, kiun gajnis Charles Taylor. Tamen la internacia komunumo elektis ignori la balotan fraŭdon kaj amasan perforton kontraŭ la opozicio.

Post la elektoj kontraŭuloj de Charles Taylor organizis etskalan ribelan militon, plurfoje invadis la teritorion de Liberio el najbaraj landoj. En 2002, kun la aktiva helpo kaj subteno de gvinea prezidanto Lansana Conte, kreiĝis granda opozicia movado (LURD), kiu post tutlanda kampanjo sukcesis eksigi Taylor. Dum tiu interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.

 
Ellen Johnson-Sirleaf, prezidento ĝis la 22-a de januaro 2018

Prezidenteco de Ellen Johnson SirleafRedakti

En la prezidenta elekto de 2005, Ellen Johnson Sirleaf gajnis.

Taylor antaŭ la internacia kortumo en NederlandoRedakti

Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al Fritaŭno, la ĉefurbo, kaj poste al Den Haag, ĉefurbo de Nederlando, kie li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de homaj rajtoj.

GeografioRedakti

UrbojRedakti

Kelkaj grandaj urboj en Liberio estas:

KlimatoRedakti

La klimato en Liberio estas tropika. Vintroj estas sekaj kun varmaj tagoj kaj pli malvarmetaj noktoj. De decembro ĝis marto, la seka kaj sabloplena harmatana vento povas blovi el la Saharo. La someroj estas pluvemaj kaj nubemaj. Dum la periodo majo-oktobro daŭras la pluvsezono. Sur la marborda ebenaĵo, pluveblas ĝis 5000 milimetrojn jare.

Mediprotektaj problemojRedakti

Kelkaj el la mediaj problemoj de Liberio estas senarbarigo de la tropika pluvarbaro kun rilata grunderozio kaj reduktita biodiverseco, same kiel poluado de la akvo per naftoverŝadoj kaj elfluoj de netraktitaj kloakaĵoj. Liberio subskribis, sed ne ratifis, plurajn internaciajn mediprotektajn interkonsentojn. Elektro estas ankoraŭ grandskale produktita el fosiliaj brulaĵoj.

Administra dividoRedakti

Liberio estas dividita en 15 regionojn (distriktoj): Bomi, Bong, Gbarpolu, Grand Bassa, Grand Cape Cape Mount, Grand Gedeh, Grand Kru, Lofa, Margibi, Marilando, Montserrado, Nimba , River Cess, River Gee kaj Sinoe.

DemografioRedakti

 
Etna mapo de Liberio

Nombro: 5,1 milionoj (takso por julio 2020).

EtnojRedakti

Posteuloj de liberigitaj usonaj kaj karibiaj sklavoj 5%, la resto de la loĝantaro apartenas al diversaj afrikaj triboj (inkluzive de kisioj, mendeoj, lomaoj, bandioj, gola (popolo), bella (popolo), vajoj, dei (popolo), kpeleoj, mano, jakuboj (gio, dan), bassa, kranoj, kruoj, grebo, malinkeoj (mandingoj, maningoj).

La 16 indiĝenaj etnoj de Liberio estas dividitaj en du malsamajn kulturajn kaj lingvajn grupojn.

La unua grupo apartenas al la mandeoj: la kpeleoj, kiuj tradicie loĝas kiel hakistoj en la centro de la lando, konsistigas 20,3% de la loĝantaro. En la nordo loĝas la jakuboj (gio, dan) kun 8% kaj la popolo mano kun 7.9%. Aliaj gravaj mandeoj estas la lomaoj kun 5,1% kaj la vaoj kun 3% de la loĝantaro.

La dua grupo konsistas el homoj, kiuj parolas la kvaajn lingvojn: la plej grandaj estas la basaj ĉirkaŭ la urbo Buchanan, kiuj konsistigas 13,4% de la landa loĝantaro kaj ofte laboras en la mineja industrio kaj kiel hejmaj servistoj. Je la marbordo oriente de Greenville, la kruoj, kun loĝantaro de 6%, ludas gravan rolon en naŭtikaj kaj teknikaj profesioj; Dum pli ol 400 jaroj ili estis taksataj kiel maristoj sur la okcidentafrika itinero.  Aliaj Kwa-popoloj estas la grebo kun 10% kaj la kranoj kun 5%.  Krome estas la etnoj de gola (popolo) kun 4.4%, la kisioj, malinkeoj (mandingoj, maningoj) kaj bella (popolo) [2].

LingvojRedakti

La angla estas parolata de 20% de la loĝantaro. La plimulto parolas unu el la ĉirkaŭ 20 aliaj lokaj lingvoj i.a.tiuj apartenantaj al la mandinga lingvaro (malinkea lingvaro parolata de la malinkeoj) [3].

AnalfabetecoRedakti

En 2015 oni kalkulis ke 52,4% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj.

  • Analfabeteco en viroj: 37,6% (2015)
  • Analfabeteco en virinoj: 67,2% (2015)[3]

SanoRedakti

En 2015, 1,17% de la plenkreska loĝantaro vivis kun HIV aŭ aidoso[3].  Seksperforto ne fariĝis kontraŭleĝa en la lando ĝis 2006.

  • Mediana aĝo de la loĝantaro: 18,1 jaroj (2015)[3]
  • Infana morteco: 6,75% (2015)
  • Meza vivdaŭro de loĝantaro: 58,6 jaroj (2015).
  • Meza vivdaŭro estas 55 jaroj por viroj, 58 jaroj por virinoj.

ReligioRedakti

Kristanoj konsistigas 85,5% de la loĝantaro. La cetera parto konsistas el islamanoj 12,2%, indiĝenaj religioj 0,5%, nealiĝintaj 2,5% kaj Aliaj religioj 0,1%.

PolitikoRedakti

Interna politikoRedakti

Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l'enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj.

Je Aprilo 1980, armea serĝento Samuel Doe prenis potencon murde de tiama ŝtatestro William Tolbert. Multe da la popolo esperis ke sub Doe la potenco iomete pli bone disdividiĝus inter la malsamaj gentoj de la lando, sed Doe rapide montriĝis kiel kruela diktatoro.

Je Decembro 1989, Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, komencis sanga revolto kontraŭ Doe. Tiu milito daŭris pli malsimple ĝis 1997, kiam Charles Taylor elektiĝis kiel prezidento. Taylor estis la plej potenca militestro dum la milito, kaj ŝtelis multe da la naturajn rimedojn de la lando.

 
George Weah, aktuala prezidento de Liberio ekde la 22-a de januaro 2018.

Tamen perforto daŭras ĝis 2003, kiam Taylor, kulpiĝita per UN-tribunalo de Sieraleono kaj Usono, fuĝis al Niĝerio, de kie li baldaŭ provaĵiĝos per speciala juĝejo en Hago, Nederlando.

Sub la UN, Ellen Johnson-Sirleaf elektiĝis je novembro 2005, kaj kune kun la UN ŝia registaro laboras por rekonstrui la administradon de la lando, kaj en la lastaj jaroj la politika klimato signife pliboniĝis. Oni hodiaŭ taksas la landon bone survoje al pli bone funkcianta demokratio. Ellen Johnson-Sirleaf estis reelektita en 2011.

La nuna prezidento estas George Weah.

Ekstera politikoRedakti

  Liberio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La 28-an de januaro 2016, la Eŭropa Komisiono prezentis pakaĵon da rimedoj por kontraŭbatali impostfraŭdon, en kiu inter alie Liberio aperas en la nigra listo de impostaj rifuĝejoj[4].

Internacia rangotabeloRedakti

Organizo Esploro Takso Rangotabelo
Heritage Foundation / The Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 52.2 ( Subpremita ) 160 el 180
Raportistoj sen limoj Monda Gazetara Libereca Indekso 2019 31.49 (0 estas plej bona) 93 el 180
Internacia Travidebleco Korupta Indekso 2018 32 (0 estas tre korupta, 100 tre pura) 120 el 180
Programo pri Disvolvo de UN Indekso pri homa disvolviĝo 2018 0.465 - Malalta homa disvolviĝo 176 el 189
La Ekonomikisto Indekso de Demokratio 2018 5.35 - Hibrida reĝimo (10 plej bonas) 93 el 167

EkonomioRedakti

La interna milito kaj malbona enlanda politiko detruis grandan parton de la ekonomio de Liberio, precipe la infrastrukturon en kaj ĉirkaŭ Monrovio. Multaj komercistoj fuĝis la landon, kunportante kapitalon kaj teknikan kompetentecon. Iuj revenis, sed multaj ne. La liberianoj, kiuj revenis post la interna milito, revenas al lando al kiu mankas infrastrukturo, sanservo, akvo, ŝancoj por edukado kaj laboro. Aernaŭtika programo sponsorita de Usono aperis en la 1990-aj jaroj kaj celis krei novajn laborpostenojn, sed baldaŭ ĉesis kiam Usono citis civilajn agitadojn kiel la kaŭzon. Alie, Liberio estas bonega loko, geografie kaj meteologie, por havi aernaŭtikajn bazojn.

Antaŭe Liberio produktis kaj eksportis lignon, kaŭĉukon, ferercon kaj diamantojn kaj estis lando kun granda komerca floto, kiam eblis tie registri ŝipojn je malalta prezo kiuj navigas sub tiel nomataj oportunaj flagoj.

Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la 2010-aj jaroj la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.

TurismoRedakti

Ankoraŭ multaj ribelantoj aktivas en la lando kaj tial ne ekzistas turismo en la lando. Liberio havas ampleksan flaŭron kaj faŭnon. Liberio havas multajn sablajn plaĝojn, montregionojn, marĉojn kaj pluvarbarojn (44% de la lando),elefantojn, hipopotamojn, ĉimpanzojn, arbarajn bubalojn kaj antilopojn.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (en) Finaj rezultoj de popolcenso el la jaro 2008 NPHC 2008 Report Final. (PDF; 676 kB) En: Liberian Institut of Statistics and Geo-Information-Systems (LISGIS).
  2. (en) Liberia – Population and Tribal Groups. En: Mapokolekto de la Universitato de Teksaso.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Liberia”. The World Factbook. CIA. la 11-an de februaro 2016
  4. (de) Trend: EU will neue schwarze Liste von Steueroasen