Harmatano estas afrika tera vento, kiu blovas inter 0° kaj ĉirkaŭ 20° norda latitudo, suden el dezerto Saharo al la golfo Gvineo. Harmatano aperas ĉefe dum la seka periodo vintre (de decembro ĝis ĉirkaŭ marto).

Harmatana brumo ĉirkaŭanta nacian moskeon Abujan en Abuja, Niĝerio.

Kiam ĝi blovas super la dezertoj de Afriko, multe da sablo kaj polvo estas forblovita al Atlantiko, kaj eĉ la tutan vojon al Nord-Ameriko.

En la landoj de okcidenta Afriko la grandega kvanto da polvo en la aero povas draste limigi videblecon kaj bloki la sunon dum kelkaj tagoj, kompareble al densa nebulo.