Aeronaŭtiko temas pri scienco kaj agado pri/kun aeraj flugaparatoj, kaj pri organizo de civila kaj milita flugado per aeraj flug-aparatoj:

  • aerostatoj (flug-aparatoj malpli pezaj ol aero), aerŝipo, balono kaj
  • aerodinoj (flug-aparatoj pli pezaj ol aero), avio (pli regula termino, konvena por faka stilo) = Aviadilo(pli komun-uza vorto).
  • avioj (=pli pezaj ol aero), kiuj ne uzas aerodinamikajn fortojn por sia flugado kiel aerodinoj.
Prototipo de la aviadilo de Clément Ader
Eksperimenta aeronaŭtiko
La fama 747 Pokemon.

Tamen, aerkusena veturilo (en:Howercraft) ne estas flug-aparato. Ĝi estas ŝvebanta veturilo, kiu ne flugas, sed nur moviĝas kelk ajncentimetrojn super tero.

Ĝi estas subdividata je

  • Aviado – flugado per avioj(=pli pezaj ol aero); aŭ pli ĝenerale aviadiko – scienco kaj agado de/per avioj.
  • Aerostatado – flugado per aerostatoj; aŭ pli ĝenerale aerostatadiko – scienco kaj agado per aerostatoj.

Oni notas ke aerostatiko estas simile kun aerodinamiko parto de meĥaniko de fluidoj.

Parale ekzistas astronaŭtiko, kiu okupiĝas pri kosmaj flug-aparatoj.

Komuna nocio por "aeronaŭtiko + astronaŭtiko" estas flugadiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti