Listo de aviadaj, aeronaŭtikaj mallongigoj

Listartikolo en Vikipedio

Tiu ĉi listo montras nur tiujn la plej ofte uzatajn en la internacia civila aviado kadre de ICAO.

  • A/C = Aviadilo
  • ACAS = Kontraŭ-kolizia flugaparata sistemo
  • A/D = Aerodromo[noto 1]
  • AMSL = super MSL (meza mar-alto)
  • A/P = Aeroplano
  • ATC = flugtrafika kontrolo
  • ATS = flugtrafika servo
  • C/L = centra linio de RWY (=dromo)
  • DA/H = decida altitudo/alto (rilatas al THR)[noto 2]
  • DER = forfluga fino de RWY (=dromo)
  • DME = distanc-mezura ekipaĵo
  • DR = dedukta rekonado (maniero de navigado per kalkulado, en la angla en:Dead reckoning)
  • FAF = fina alfluga fikso (=punkto neligita al tero, difinita elektronike)
  • FAP = fina alfluga punkto
  • FMS = flug-konduka sistemo
  • FMC = flug-konduka komputilo, ene de a/c (aviadilo; aera flugaparato)
  • GP = glisvojo
  • HL = perdo de alto
  • IAF = komenca alfluga fikso
  • IAS = indikita aerrapid (=rapido de aviadilo indikita per rapidometro; la relativa rapido de aerfluo rilate al la avio, negative influita de la aviokonstruo.[noto 3]
  • IF = meza alfluga fikso
  • IFR = laŭinstrumentaj flugreguloj
  • ILS = laŭinstrumenta alteriĝa sistemo (sistemo de precizaj radiofarosoj)
  • IMC = laŭinstrumentaj meteokondiĉoj
  • ISA = internacia norma atmosfero (ideala konvencia modelo de atmosfer-tavoloj)
  • LZ = Landing Zone (Surteriga Zono)
  • LLZ = lokalizilo (ILS)
  • MAPt = punkto de malsukcesa alflugo
  • MDA/H = minimuma descenda altitudo/alto (vidu NOTOn ĉe DA/H)
  • MM = meza markilo (=radioelsendilo indikanta perpendikle al la superfluganta avio la ĵusan pozicion super la markilo)
  • MOC = minimuma klara alto super obstakloj
  • MSA = minimuma MOC en sektoro de aerodromo
  • MSL = meza mar-alto
  • NDB = nedirekta faroso (=radioekipaĵo elsendanta navigsignalojn por avioj)
  • OCA/H = klara altitudo/alto super obstakloj (vidu NOTOn ĉe DA/H)
  • OM = ekstera markilo (vidu la intekrampon ĉe MM)
  • PAR = preciza alfluga radaro
  • PDG = propona ascend-gradiento
  • QFE = Q-kodo por: atmofera premo ĉe a/d elevacio (aŭ ĉe THR)
  • QNH = Q-kodo por: altometra sub-skala alĝustigo por ricevi elevacion(=altitudon de la aerodromo), kiam la avio estas surtere
  • RDH = referenca datum-alto por ILS
  • RNAV = spaca navigado (ĝi rilatas al VOR-navigado ekster aerivojoj)
  • RSR = sur-voja superrigarda radaro
  • RWY = dromo, kurvojo; la ŝoseo por aeroplana ekkuro (=la komenca fazo de ekflugo) kaj finkuro (=la fina fazo de alteriĝo, post surteriĝo, t.e. post tuŝo de la aeroplanaj radoj teren)
  • SOC = komenco de ascendo ĉe malsukcesa alflugo
  • SID = norma instrumenta forflugo
  • STAR = norma instrumenta alflugo
  • TAS = vera aerrapido (=la IAS-rapido korektita por la eraroj; vidu ankaŭ IAS)
  • THR = RWY komenco (=droma komenco)
  • TP = turna punkto ĉe malsukcesa alflugo
  • VFR = laŭvidaj flugreguloj
  • VHF = tre alta frekvenco
  • VOR = VHF ĉiudirekta radiodistanco (sistemo, ekipaĵo, faroso)

Notoj redakti

  1. NOTO: Oni distingas AERODROMO = la dromo (trafika tersurfaco por movoj) + necesaj teĥnikaj konstruaĵoj, kaj AEROPORTO aŭ :FLUGHAVENO, kiu estas aerodromo ekipita por akcepti PASAĜEROjn kaj VAROjn
  2. oni devas nepre distingi inter altitudo (=alteco super maro; en:altitude) kaj alto (=alteco super tero;
  3. Vidu ankaŭ TAS

Vidu ankaŭ redakti

Eksternaj ligiloj redakti