Internacia Civila Aviada Organizaĵo

(Alidirektita el ICAO)

La Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas la taskon plani kaj kunordigi la civilan aviadan trafikon. Ĝi fondiĝis en 1944, surbaze de la Interkonsento de Ĉikago, kaj havas sian sidejon en Montrealo (Kanado). Pli ol 188 ŝtatoj estas membroj de la organizaĵo.

Internacia Civila Aviada Organizaĵo
emblemo
flago
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj • eldonejo
Komenco 7-a de decembro 1944 vd
Antaŭe International Commission for Air Navigation vd
Geografia situo 45° 30′ 1″ N, 73° 33′ 51″ U (mapo)45.500277777778-73.564166666667Koordinatoj: 45° 30′ 1″ N, 73° 33′ 51″ U (mapo)
Sidejo Kvartalo Internacia de Montrealo
Internacia Civila Aviada Organizaĵo (Montrealo)
Internacia Civila Aviada Organizaĵo (Montrealo)
DEC
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Map
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Juan Carlos Salazar Gómez vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
hispana lingvo
ĉina lingvo
araba lingvo
rusa lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Kodo redakti

ICAO normigas kodojn por pluraj aviadaj nocioj kiel flughavenoj, aviadaj linioj, aviadiloj.

Flughaveno redakti

La flughavenaj kodoj konsistas el po kvar literoj (male al la IATA-kodoj, triliteraj). La unua litero indikas mondregionon aŭ grandan regnon. La dua indikas regnon, se ne jam la unua tion faris. La tria kaj kvara identigas la flughavenon. Jena tabelo klarigas la signifon de la unua litero:[noto 1]

 
mapo laŭ ICAO-kodoj
Litero Regiono Litero Regiono
A Sud-okcident-pacifika regiono N Sud-pacifika regiono
B Nord-polusa regiono O Proksima Oriento
C Kanado P Nord-pacifika regiono
D (Norda kaj) Okcidenta Afriko R Orienta Azio
E Norda Eŭropo S Sudameriko
F Suda Afriko T Kariba regiono
G Marbordo de okcidenta Afriko U KSŜ
H Orienta Afriko V Suda Azio
K Usono W Sud-orienta Azio
L Suda Eŭropo Y Aŭstralio
M Centra Ameriko Z Ĉinio kaj Mongolio

Aviadilo redakti

 
La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita (tie ĉi Belgio), kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem.

La aviadilaj kodoj konsistas plej ofte el unu aŭ du signoj, sekvataj de streko, kaj pliaj signoj. La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita, kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Belgio: OO-AAA ĝis OO-ZZZ kaj OO-A01 ĝis OO-Z99
  • Germanio: D-AAAA ĝis D-ZZZZ kaj D-1000 ĝis D-9999
  • Usono: N-1 ĝis N-99999, N-1A ĝis N-9999Z, N-1AA ĝis N-999ZZ

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La literoj "I" kaj "X" ne inkluzivas en kodoj por distingi el Romaj ciferoj.

Vidu ankaŭ redakti