Malfermi la ĉefan menuon
Flago de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj
Mapo de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj, kiu konsistas el la plejparto de la ekssoveta teritorio. Pli flavaj, partoprenintaj ŝtatoj; ruĝa, eksmembro.
Rusia poŝtmarko pri la KSŜ
Kunsido de estroj de la KSŜ en Biŝkeko, 2008.

Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estas interŝtata organizo, kreita laŭ iniciato de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio. En la interkonsento, subskribita la 8-an de decembro 1991 en urbo Minsko (Belorusio), ĉi tiuj ŝtatoj konstatis, ke pro la profunda krizo kaj disfalo Sovetunio ĉesas sian ekzistadon. Samtempe, ili deklaris pri sia strebo al establiĝo de diversaspekta kunlaborado en la sferoj politika, ekonomia, kultura, humana ka.

Enhavo

HistorioRedakti

La 21-an de decembro 1991 al la interkonsento aliĝis Azerbajĝano, Armenio, Kazaĥio, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio. Ekster la organizo restis 4 pliaj respublikoj de iama Sovetunio: Estonio, Latvio, Litovio kaj Kartvelio. Pro la politika kaj ekonomia premo (laŭ kelkaj komentoj, ankaŭ pro la konflikto en Abĥazio), la lasta membro, Kartvelio ankaŭ devis aliĝi al KSŜ en septembro de 1992. Mongolio partoprenas kiel observa ŝtato en kelkaj organoj de la KSŜ.

En 1993 jaro estis akceptita Statuto de la organizo, kiu deklaras sferojn de la komuna agado: defendo de la rajtoj kaj liberecoj de la homoj, kunordigo de ekteraj politikaj rilatoj, kunlaboro por la kreado de komuna ekonomia spaco, batalo kontraŭ organizita krimo, kunlaboro en defenda politiko kaj defendo de ŝtatlimoj. Tiele kelkaj membroj de KSŜ starigis la novan organizon de la Eŭrazia Ekonomia Komunumo kun la celo krei tute organizitan sistemon de komuna merkato.

Estis kreitaj organoj de KSŜ: Konsilio de Ŝtatestroj, Konsilio de Registarestroj, Interŝtata Ekonomika Konsilio, Interparlamenta Asembleo ka. Pro la malsamaj celoj de la membro-ŝtatoj kaj internaj kontraŭstaroj, plimulto de la decidoj de supremenciitaj organoj, ne plenumiĝas.

La rezidejo de la Ekzekuta Sekretario de KSŜ troviĝas en Minsko, de la Interparlamenta Asembleo – en Sankt-Peterburgo, de la ceteraj organoj – en Moskvo.

Membreco kaj ŝanĝoj en la anaroRedakti

Kiel menciite Kartvelio, kiu komence preferis resti ekster KSŜ, membriĝis en 1992 (laŭ iuj la 3-an de decembro 1993). Ĝia aneco finiĝis la 18-an de aŭgusto 2009. Fakte ĝi jam en aŭgusto 2008 proklamis sian malmembrecon, sed formale devis resti membro dum plia jaro.

Turkmenio de la 25-a de aŭgusto 2005 estas nur asociita membro.

Lando Subskribo Ratifo Ĉarto ratifita Membrostatuso
  Armenio 21a Decembro 1991 18a Februaro 1992 16a Marto 1994 Oficiala membro
  Azerbajĝano 21a Decembro 1991 24a Septembro 1993 14a Decembro 1993 Oficiala membro
  Belorusio 21a Decembro 1991 10a Decembro 1991 18a Januaro 1994 Oficiala membro
  Kazaĥio 21a Decembro 1991 23a Decembro 1991 20a Aprilo 1994 Oficiala membro
  Kirgizio 21a Decembro 1991 6a Marto 1992 12a Aprilo 1994 Oficiala membro
  Moldavio 21a Decembro 1991 8a Aprilo 1994 27a Junio 1994 Oficiala membro
  Rusio 8a Decembro 1991 12a Decembro 1991 20a Julio 1993 Oficiala membro
  Taĝikio 21a Decembro 1991 26a Junio 1993 4a Aŭgusto 1993 Oficiala membro
  Uzbekio 21a Decembro 1991 1a Aprilo 1992 9a Februaro 1994 Oficiala membro

Partoprenintaj ŝtatojRedakti

Lando Subskribo Ratifo Ĉarto ratifita Membrostatuso
  Turkmenio 21a Decembro 1991 26a Decembro 1991 Ne ratifita Neoficiala asocia membro
  Ukrainio 8a Decembro 1991 10a Decembro 1991 Ne ratifita de facto participanta; oficiale nemembro. La 14an de Marto, 2014, oni traktis leĝon en la Ukraina parlamento por retiriĝi el la KSŜ sekve de la Aligo de Krimeo al la Rusia Federacio.[1][2][3]

Kvankam Ukrainio estis unu el la tri fondintaj ŝtatoj kaj ratifis la Kreotraktaton en Decembro 1991, Ukrainio ne elektis ratifi la Ĉarton de KSŜ.[4][5] En 1993 Ukrainio iĝis "Asocia Membro" de KSŜ.[6]

Iamaj membroj ŝtatojRedakti

Lando Subskribo Ratifo Ĉarto ratifita Retiriĝo Efektive
  Kartvelio 3a de decembro 1993 19a de aprilo 1994 18a de aŭgusto 2008 17a de aŭgusto 2009

EstrojRedakti

 
Statuo de Boris Jelcin en Kirgizio.
Nomo Lando Tempo
Ivan Koroĉenja   Belorusio 26a de decembro 199129a de aprilo 1998
Boris Berezovski   Rusio 29a de aprilo 1998 – 4a de marto 1999
Ivan Koroĉenja   Belorusio 4a de marto – 2a de aprilo 1999
Juri Jarov   Rusio 2a de aprilo 1999 – 14a de junio 2004
Vladimir Ruŝajlo   Rusio 14a de junio 2004 – 5a de oktobro 2007
Sergei Lebedev   Rusio 5a de oktobro 2007 -

Homaj rajtojRedakti

Ekde ties eko, unu el ĉefaj celoj de KSŜ estis havigi forumon por diskuti temojn rilatajn al la sociala kaj ekonomia disvolviĝo de la nove sendependaj ŝtatoj. Por plenumi tiun celon la ŝtatoj membroj interkonsentis por helpi kaj protekti la homajn rajtojn. Dekomence la klopodoj por plenumi tiun celon konsistis nur je deklaroj de bonaj intencoj, sed la 26an de majo 1995, la KSŜ adoptis Konvencion pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberoj de la KSŜ.[7]

Eĉ antaŭ la homrajta traktato (1995) la Ĉarto de la KSŜ kiu estis adoptita en 1991 kreis, en artikolo 33, Homrajtan Konvencion sidanta en Minsko, Belorusio. Tio estis konfirmita per decido de la Konsilio de Ŝtatestroj de la KSŜ en 1993. En 1995, la KSŜ enkondukis homrajtan traktaton kiu inkludas burĝajn kaj politikajn same kiel sociajn kaj ekonomiajn homajn rajtojn. Tiu traktato eniĝis en valido en 1998. La KSŜ-traktato estas formita laŭ la Eŭropa Homrajta Ĉarto, sed malhavas la fortajn efektivigajn mekanismojn de ĉi-lasta. En la KSŜ-traktato, la Homrajta Konvencio tre vage difinis aŭtoritaton. La Statuto de la Homrajta Konvencio, aliflanke, ankaŭ adoptita fare de la KSŜ al membroŝtatoj kiel decido, donas al la Komisiono la rajton ricevi interŝtatajn same kiel individuajn komunikadojn.

La KSŜ-traktato havigas kelkajn valorajn novaĵojn kiuj ne estas trovitaj en aliaj organizoj. Aparte regionajn homrajtajn traktatojn kiel ekzemple la Eŭropa Homrajta Ĉarto laŭ la homaj rajtoj ĝi protektas ankaŭ la rimedojn de protekto. Tio inkludas la kombinaĵon de sociaj kaj ekonomiaj rajtoj kaj rajtojn al profesia eduko kaj civitaneco. Ĝi ankaŭ ofertas al ŝtatoj de iama Sovetunio la ŝancon trakti homrajtajn aferojn ene de pli konata kultura scenaro.

Tamen, KSŜ-membroj, precipe en Centrazio, daŭre estas inter la plej malbonaj homrajtaj historioj de la mondo. Multaj aktivuloj montras la andijanan masakron de 2005 en Uzbekio, aŭ la kulto al personeco ĉirkaŭ prezidanto Gurbanguli Berdimuĥamedov de Turkmenio, por montri ke okazis preskaŭ neniu plibonigo en homaj rajtoj ekde la kolapso de Sovet-Unio en Mezazio. La firmiĝo de potenco de prezidanto Vladimir Putin rezultigis stabilan malkreskon en la modesta progreso de antaŭaj jaroj en Rusio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj daŭre renkontas gravajn defiojn en renkontaj eĉ bazaj internaciaj normoj.

Militaj strukturojRedakti

Asociaj organizojRedakti

Aliaj agadojRedakti

Oni disvolvigis organismojn, komitatojn kaj agadojn rilate al jeno:

  • Observado en balotado kaj kontrolo de demokratiaj rajtoj.
  • Interparlamenta Asembleo.
  • Statuso de la rusa lingvo.
  • Sportaj eventoj.

Ekonomia situacioRedakti

Bildaro de monerojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti