Turkmenio

lando en Centra Azio

Turkmenio (en la turkmena: Türkmenistan) estas lando en Centra Azio, havas landlimojn nordoriente kun Kazaĥio, norde kaj nordoriente kun Uzbekio, sudokcidente kun Irano, sudoriente kun Afganio kaj okcidente kun la Kaspia Maro; la plejparto de la lando estas regata de la Karakuma dezerto, en ĝia teritorio trairas la riveroj Amudarjo, Atrak kaj Murgab. Estis unu el la centraziaj respublikoj de Sovetio nomata "Turkmena Soveta Socialisma Respubliko" ĝis ĝia malapero en 1991.

Turkmenio
Türkmenistan
Туркмения (Turkmenija)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Turkmenio
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Aŝgabato
Oficiala(j) lingvo(j) Turkmena
Uzata(j) lingvo(j) Turkmena, rusa
Areo 488 100 km²
Loĝantaro 4 997 503 (2021)
Loĝdenso 10,0 loĝ./km²
Loĝantoj Turkmenoj
Horzono +5
Interreta domajno tk
Landokodo TKM, TK
Telefona kodo +993
Plej alta punkto Aýrybaba
Plej malalta punkto malaltebenaĵo de Turan
Politiko
Politika sistemo Unupartia respubliko
Ŝtatestro Serdar Berdimuĥamedov
Sendependiĝo disde Sovetunio 27-a de oktobro 1991
Ekonomio
Valuto Turkmena manato (TMT)
vdr

Historio redakti

La turkmena teritorio estis loĝata ekde la antikveco. tjurkaj triboj dediĉataj al la ĉevalbredado alvenis al la regiono en praaj tempoj, eble el la Altai-Montaro kaj ekloĝis en la ĉirkaŭo ekde la Karakuma dezerto ĝis Persio, Sirio kaj Anatolio.

La rusa armeo eniris la teritorion inter la 1860-a kaj 1870-a jardekoj. En 1869, estas konstruata la haveno de Krasnovodsko, kaj en 1874 konsolidiĝis la rusa prezenco per la kreado de milita distrikto en Transkaspio. Aneksita de la Rusa Imperio inter 1865 kaj 1885, en 1890 la rusa regado sur Turkmenio estas kompleta.

Revoluciaj ventoj alvenis en 1917, kaj dum la interfrata milito (1918-1920) Turkmenio ankaŭ estis en la batalkampo. Post la fondiĝo de Sovetio, la transkaspia teritorio ekde la jaro 1921 estas reorganizta kiel Turkestano, Turkmenio establiĝas kiel memstara respubliko, sed samjare estis aneksita al la respublikaro de Sovetio kiel la Turkmena Soveta Socialisma Respubliko.

Dum tiu ĉi epoko estas fiksataj la landlimoj de la soveta respubliko kaj estas disvolvataj ambiciaj projektoj por profiti siajn naturajn rimedojn por la bonstato de Sovetio. Estas kreataj ŝprucosistemo kaj, iom post iom, la kotonproduktado kaj nafto konvertiĝas en la ĉefaj ekonomiaj aktivecoj.

Post la disiĝo de Sovetio, Turkmenio sendependiĝis. La polemika prezidanto Saparmurat Nijazov regis la politikan vivon de la lando ĝis lia forpaso la 21-an de decembro 2006.

Lia posteulo, Gurbangulj Berdimuĥamedov, kunvokis elektadon la 11-an de februaro 2007, kie estis elektita kun 89,2% el la balotado Gurbangulj Berdimuĥamedov, kiu estis neagnoskata filo de la forpasinta prezidanto. Laŭ oficialaj datumoj, partoprenis 98,65% el la elektantoj, tamen, la opozicio asertis ke tiu procento ne superis 25% kaj akuzis la registaron je fraŭdo.

Berdimuĥamedov aplikis kelkajn reformojn al la aplikataj politikoj ĝis nuntempe, kiel la forigado de la nomo de lia antaŭulo de la nacia flago kaj la nuligado de leĝo kiu postulis du laborjarojn por eniri en universitaton, tamen li ratifis la kontinuecon de la politika sistemo komencita kaj disvolvita de Nijazov.

Registaro kaj politiko redakti

Turkmenio estas unupartia prezidenta respubliko, integrita en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj havas konstitucion ekde 1992, kiu oficiale deklaras la demokration. Nuntempe Turkmenio troviĝas inter la landoj konsiderataj de Unuiĝintaj Nacioj kiel unu el la plej diktatoraj kaj subpremaj en la internacia sistemo; tiu ĉi organismo (UN) montris sian atentemon antaŭ la ripetata malobservado de la plej elementaj homaj rajtoj, kaj la diskriminacio kontraŭ la rusa kaj uzbeka malplimultoj. Ankaŭ la kredantoj de iu ajn religio malsama de la oficiala religio suferas diskriminacion kaj estas spionataj de la ŝtato.

Ekde la sendependiĝo, ĝia prezidento Saparmyrat Nyýazow kontrolis la povon je ĉiuj niveloj kiel ŝtatestro. Forpasis la 21-an de decembro 2006. Turkmenio ratifis kelkajn gravajn traktatojn de Unuiĝintaj Nacioj rilate al la homaj rajtoj, sed en la lando ne ekzistas opoziciaj politikaj partioj kontraŭ la nuntempa Demokratia Partio de Turkmenio, eĉ ne ekzistas disidentaj voĉoj sen persekutado aŭ atakado de la aŭtoritatoj. La amaskomunikiloj estas strikte kontrolataj de la registaro, kaj neniu el la grupoj pri la homaj rajtoj povas malferme labori en la lando. Ankaŭ ne eblas filmi aŭ foti en la lando pro la informadkontrolo, kvankam estas filtrataj ekstere multnombrajn informojn pri torturado kaj malbona traktado al enkarcerigitoj. La kuracistaro ne rajtas informi pri la malsanoj kiuj suferas la pacientoj. Saparmyrat Nyýazow postulis grandan kultadon al sia persono, tial lia portreto troviĝas ĉie ajn: en la bankbiletoj kaj eĉ en boteloj de vodko. Li mem rebaptiĝis kiel "Türkmenbaşy" (Estro de la turkmenoj). La nacia festo korespondas lian naskiĝtagon, la 19-an de februaro. Dum lia regado ekzistis ora statuto je lia honoro kiu rondiras sur si mem en la centro de la ĉefurbo (Aŝgabato), kaj ĝia vizaĝo ĉiam estas sunlumigita.

Politika-teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Turkmenio.
 
Provincioj de Turkmenio.

Turkmenio dividiĝas en kvin provincoj (welayatlar, singulare welayat): (Balkan, Ahal, Daşoguz, Lebap kaj Mary) kaj memstara urbo: Aŝgabato.

Divido ISO 3166-2 Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro (1995) Mapo
Aŝgabato Aŝgabato 773.400 (est. 2004)
Ahal TM-A Annau 95.000 722.800 1
Balkan TM-B Balkanabat  138.000 424.700 2
Daşoguz TM-D Daşoguz 74.000 1.059.800 3
Lebap TM-L Türkmenabat 94.000  1.034.700 4
Mary TM-M Mary 87.000 1.146.800 5

Geografio redakti

 
Mapo de Turkmenio.

Turkmenio havas areon de 488.000 km², la duoblo de Britio aŭ 3 % pli ol Kamerunio. Ĝi situas plejparte en la depresio de Turano (situanta inter la Kaspia Maro kaj Arala Maro), kaj estas preskaŭ tute kovrita de la karakuma dezerto kaj la altebenaĵo Karabil. Je la sudokcidento troviĝas la montĉenaro Kopetdago, kiu disigas ĝin de Irano. Je la nordoriento kaj oriento penetras la rokajn bordojn de la altebenaĵo Ustyurt, kiun Turkmenio kundividas kun Kazaĥio kaj Uzbekio. La tuta lando situas ene de Turkestano.

La ĉefaj riveroj estas Amudarjo, Atrak kaj Murgab. La turkmena marbordo ĉe la Kaspia Maro estas plata en sia norda duono kaj kruta en la centro kaj sudo. En la Kaspia Maro estas la insulo Ogurja Ada.

La klimato estas subtropika kaj dezerta, kun malmulta pluvado. La ventoj estas varmaj kaj sekaj kaj la plej granda kvanto da pluvado okazas inter januaro kaj majo.

Ekonomio redakti

La du ĉefaj ekonomiaj rimedoj de Turkmenio estas la kotono (iam ĝi estis la 10-a monda produktanto, sed la dezertigo reduktas la kotonproduktadon) kaj la hidrokarbidoj. La lando posedas rezervojn de gaso (kvara plej granda rezervo en la mondo[1]) kaj petrolo, kiuj havigas grandajn monsumojn . Pro sia izoliĝo disde la ĉefaj hidrokarbidaj konsumantoj, la lando forte dependas de siaj najbaroj, kio estis ofta konflikto, ĉefe kun Rusio kiu per la ŝtata entrepreno Gazprom disdonas du trionojn de la gas-eskportado de Turkmenio.

Eksportado al Importado el
Lando Procento Lando Procento
  Ukrainio 42,8 %   Turkio 17 %
  Irano 14 %   Rusio 11 %
  Turkio 11 %   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 8 %
  Italio 9 %   Ukrainio 7,6 %
   Svislando 5 %   Francio 6 %
Aliaj 18,2 % Aliaj 50,4 %

Kvankam Turkmenio estis unu el la landoj el la eŭrazia respublikaro de Sovetio, kiuj malplej suferis la ekonomiajn konsekvencojn de la disiĝo, la malfacilaj rilatoj inter la antikvaj respublikoj eĉ bojkotigis la eksportadon, speciale al Ukrainio, kaj gvidis al kreskantaj ŝuldoj de kelkaj najbaroj kiuj aĉetas hidrokarbidojn al Turkmenio. La transiro al ekonomia sistemo multe pli malfermita post la falo de Sovetio ne solvis la rezultigitajn problemojn pro malnova teknologio de la industria kaj mina maŝinaro.

Dum la prezidanteco de Nyýazow, granda parto de la havigitaj profitoj estis uzataj por la beligado de la ĉefurbo kaj la kulto al la prezidento, sen videbla bonigado al la loĝantaro. Dum la jaro 2004, la maldung-indekso estis ĉirkaŭ 60 %, kaj simila procento de la loĝantaro vivis sub la malriĉlinio laŭ statistikoj de 2003. Laŭ dekreto de la 14-a de aŭgusto 2003, akvo, gaso, elektro kaj salo estas senpage provizataj de la registaro[1].

La ŝtata valuto estas la turkmena manato. Turkmenio havas fermitan ekonomion : nur unu ŝtatbankon[1].

La registaro celas malfermi sin al internacia turismo konstruante dekojn da novaj hoteloj en Avaza (proksime de la havenurbo Türkmenbaşy), sed turistoj ne montrus sin pro la 'sovetstila servado' kaj nur sporada interreta konekto[1].

Loĝantaro redakti

Turkmenio estas la malplej loĝata inter la antikvaj sovetaj respublikoj en Centra Azio (5 milionoj[1]). La loĝantaro ĉefe koncentriĝas ĉirkaŭ la riveroj kaj al marbordo de la Kaspia Maro.

 
Loĝantaro de 1992 al 2003

Aşgabat (Aŝgabato) estas la plej loĝara urbo de Turkmenio (ĉ. 75.0000 loĝantojn). Aliaj gravaj loĝlokoj estas Türkmenabat (antaŭe Chärjew aŭ Chardzhov) kaj Daşoguz. La plimulto de la civitanoj de Turkmenio estas turkmenoj; aliaj etnaj grupoj inkluzivas rusojn, armenojn kaj uzbekojn. La rusa kaj uzbeka malplimultoj suferas ekde longaj jaroj diskriminacion rilate al la socia kaj politika vivo en la lando. La turkmena estas la oficiala lingvo de Turkmenio, kvankam la rusa lingvo ankoraŭ estas vaste parolata kiel "lingvo de interetna komunikado", laŭ la konstitucio de 1992 kaj ke ekzistas ruslingva taggazeto[1].

La edukado estas universala kaj deviga ĝis la mezlernejo. La jaroj de mezlernejo ĵuse reduktiĝis de 11 al 9 jaroj. Dum la lastaj jaroj estis fermitaj la publikaj bibliotekoj, laŭ la preteksto ke la analbabeta loĝantaro (la plimulto) ne profitas ĝiajn servojn.

La sansistemo de Turkmenio heredita de la soveta sistemo ade paraliziĝas. La turkmena prezidanto lanĉis kampanjon por la fermiĝo de hospitaloj, funkciante nur hospitalon en la ĉefurbo kaj maldungante ĉirkaŭ 15.000 sanlaboristojn.

Kulturo redakti

 
Turkmeno apud kamelo kaj tradicie vestita kun sia telpek ĉapelo (foto de 1915).

La loĝantoj de Turkmenio estis tradicie en sia plimulto, nomadaj ĉevalbredistoj kaj eĉ hodiaŭ post la disfalo de Sovetio, la urbigaj projektoj ne estis tre sukcesaj. Neniam estis unuigita nacio aŭ etna grupo ĝis la subpremo kaj devigo unuiĝi de Jozefo Stalino en la 1930-aj jaroj. Malgraŭ tio ankoraŭ ili restas dividitaj laŭ klanoj, kaj ĉiu klano havas sian propran dialekton kaj tradiciajn vestaĵojn. La turkmenoj estas famaj pro ĉevalkulturo (aĥalteka ĉevalraso) kaj la manufakturado de la Yomut-tapiŝoj, kiuj estas teksaĵo bone ellaborita kaj kolorumita, kiu ankaŭ funkcias kiel klandistingilo. Knabinoj portas tradiciajn ruĝajn jupojn kaj havas harplektojn.

 
Tipa turkmena tapiŝo Yomut

La turkmenoj estas suniaj muslimoj, sed kiel la plimulto de la nomadaj regionoj, ili miksiĝis la islamajn doktrinojn kun spiritualaj praktikoj el la praislama periodo. Kiel konsekvenco ne ekzistas inter ili la koncepto pri religia militado.

Iu ajn turkmeno facile distingiĝas per la tradicia ĉapelo telpek, farita el ŝafhaŭto, nigrakolora kaj kun grandaj dimensioj. Ankaŭ inkluziviĝas la larĝaj pantalonoj, altaj botoj ĝis la genuoj kaj kotonaj surtutoj

Turkmena kuirarto similas al tiu de la cetera Centra Azio. Plov (pilafo) estas la ĉefa nutraĵo, kiu ankaŭ estas servata dum festadoj. Ĝi konsistas el pecoj de ŝafaĵoj, karotoj kaj rizo frititaj en granda fandita kaldrono simila al fera forno.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovetejo, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alillingvaj eldonrajtoj por Sovetejo-vojaĝo en centra Azio : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group),

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de la Turkmena Registaro