Aviadilo

(Alidirektita el Aerostato)

Aviadilo (aŭ mallonge avio) estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo. Aviadiloj kapablas iri tra la aero sen ia ligo al la grundo.[1][2][3][4]

André Boyer kaj A. Trion, esperantistoj el Cannes, ĉe la aviadileto Esperanto, 1935

Oni distingas laŭ celoj, peloj, uzoj aŭ teknikaĵoj: La plejmulto de CAAoj (Civila Aviada Aŭtoritato) tra la mondo regulas ilian uzon laŭ reguloj de Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO).

Etimologio redakti

La vorto Aviadilo estas kunmetita vorto el vorto aviado kaj ĝia sufikso, -ilo. La pluraj aliaj esperantaj vortoj por fluganta veturilo estas fakte la lingvaj pruntojtradukoj, kiujn oni pruntis el aliaj lingvoj. Ekzemple, Avio venis el franca vorto Avion, Flugmaŝino/Flugaparato de germana vorto Flugzeug. Aeroplano de franca vorto Aéroplane, kiu ankaŭ adaptiĝis en angla lingvo.

Ĝenerale, la vorto "aviadilo" ofte nomigas la plej konatan aviadilon por esperantistoj kaj la subkategorio de aviadilo, aeroplano. Ekzemple, la germana esperanta vortaro Reta Vortaro klarigas "aeroplanon" kiel arĥaika.[5] Strikte, aviadilo estas ĝenerala vorto por fluganta veturilo[6] kaj aeroplano estas unu tipo sub la klasigo de aviadilo.

Komparo kun aliaj lingvoj
Esperanto Aviadilo Aeroplano Fiksflugila aviadilo / Rotaciflugila aviadilo
Angla lingvo Aircraft Airplane Fixed-wing Aircraft / Rotorcraft
Franca lingvo Aeronef Avion Aéroplane / Aérogire
Germana lingvo Luftfahrzeug Flugzeug (ne ekzistas) / Drehflügler

La konfuzo estiĝas ĉar mankas klara distingo en Esperanto: Oni devas konsideri la ĝeneralan terminon por fluganta maŝino (aircraft en la angla, aéronef en la franca, Flugfahrzeug en la germana), la terminon pri aviadilo pezas pli ol aero (airplane en la angla, avion en la franca, Flugzeug en la germana) kaj la terminon pri aviadiloj kun fiksaj flugilojn fiksflugila aviadilo (fixed-wing airplane en la angla, aéroplane en la franca, mankas en la germana). Pro la fakto ke aeroplano koncernas nur (ĉi tie) aviadilon kaj glisilon, la termino estas malmulte uzata, prefereblas uzi, en la komuna uzo, rekte la terminojn aviadilo aŭ glisilo.

Historio redakti

 
Wright Flyer I (biplano), La unua aviadilo en la historio.

La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto Santos-Dumont kun aparato 14 bis.

La unua memfluganta aviadilo estas Flyer 1. Usonaj inventistoj fratoj Wright fabrikis ĝin kaj unue flugis la 17-an de decembro 1903[7] Flyer 1 sukcese flugis en Kitty Hawk, Norda Karolino. Post la sukceso de unua flugo de aviadilo, aviadindustrio evolviĝis de la pluraj pioniroj de mondo. En 1907 la francoj Voisin kaj Léon Delagrange perfektigis la modelon de Santos-Dumont. Estas necerte, ĉu Gustav Weisskopf/Whitehead jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Dubo pri unua flugo estas ĉar oni ne sukcesis akiri patenton de aviadilo. Fratoj Wright sendis telegramon en 1906 dirante ke ili flugis per motoro kaj pretendis patenton antaŭ ol montri sian aparaton. Oni rifuzis tion. Nur post flugo de Santos Dumont, publike antaŭ scienca komitato, sen pretendo de patento, la usonanoj decidis montri sian aviadilon, sed postulis 60 000 frankojn por tion fari. Oni rifuzis kaj ili, fine, decidis montri sian maŝinon, sed ankoraŭ pretendis patenton. En Usono, fratoj Wright sukcesis provizoran registron, pro tio, nur post 1911 oni povis konstrui aviadilojn en Usono, kiam multaj homoj jam konstruis flugaparatojn en Eŭropo.

Aviadilo estis rapide disvolviĝita kun unua mondmilito. Eŭropaj landoj sciiĝis la necesecon de milita aviado kaj kreis Aerarmeon por batali kun aliaj landoj. Dum la milito, unua aerbatalo estis farita, unua bombaviadilo estis inventiĝita. La sukceso de aviadiloj ŝangis la aviadon: Pluraj fabrikantoj fabrikis aviadilojn por transporto, La unua konvencio pri aertransporto, Varsovia Konvensio estis subskribita en 1929. La usona aviadisto Charles Lindbergh unue superflugis atlantikon en majo de 1921. La 27-an de aŭgusto 1939 la unua jetmotora aviadilo He-178 flugis ĉe Warnemünde.

Dum la Dua Mondmilito, aviadilaj teknologioj estis rapide disvolviĝintaj kun milita aviado: Jetmotoro, sistemo de aertrafika kontrolo, radiokomunikado ebligis naskiĝon de civila aviado. Post la Dua Mondmilito, du gravaj modernaj organizaĵoj estis naskiĝitaj: ICAO kaj IATA. Post la Dua Mondmilito, la komercaj aerlinioj kreskis kun turisma industrio.

Nuntempe la disvolviĝo de komputero ŝangas la aviadilon: pluraj aparatoj adaptiĝas en aviadilo por kontroli ĉiujn funkciojn, kaj fabrikantoj produktas aviadilon por savi fuelon kaj transporti pli pasaĝerojn. Senpilota aviadilo kaj elektromotora aviadilo prilaboriĝas por utiligi en aviado.

Dum la Dua Mondmilito redakti

 
Messerschmitt Me 262.

Dum la Dua Mondmilito, aviadilaj teknologioj estis rapide disvolviĝintaj kun milita aviado. En Nazia Germanio la Luftwaffe estis la aera militbranĉo de la Wehrmacht. Sub la estreco de Hermann Göring, ĝi estis testinta novajn batalteknikoj en la Hispana Enlanda Milito. La milito kondukis ankaŭ al pli granda emfazo en kontraŭaeraj armiloj kaj batalaviadiloj pro ilia kapablo defendi kontraŭ malamikaj bombaviadiloj.[8] Ilia antaŭenirinta teknologio kaj rapida kresko kondukis al grandaj timoj en la 1930-aj jaroj kiuj helpis konvinki Brition kaj Francion al la packlopodoj. En la milito la Luftwaffe bone plenumis siajn celojn en 1939–41, ĉar la Stukaj bombaviadiloj terurigis malamikajn infanteriojn. Sed la Luftwaffe estis maltaŭge kunordigita kun la ĝenerala germana militstrategio, kaj neniam plialtiĝis ĝis la grando kaj kompreno necesa en totala milito, parte pro manko de militaviadila produktinfrastrukturo kompare kun Sovetunio aŭ Usono. La Luftwaffe estis nekompetenta en radarteknologio escepte pro siaj UHF kaj poste VHF kiuj evitis radarsistemojn kiel Lichtenstein kaj Neptun. La batalaviadilo Messerschmitt Me 262 ekservis en Julio 1944, kaj la malpeza Heinkel He 162 aperis nur dum la lastaj monatoj de aermilito en Eŭropo.

Kiam evidentis, ke Germanio estis minaco por Britio, la RAF ekespansiiĝis. El 42 rotoj kun 800 aviadiloj en 1934, la RAF atingis 157 rotojn kaj 3 700 aviadilojn ĉirkaŭ 1939.[9] Ili kombinis ĵus disvolvigita radaro kun komunikcentroj por regi siajn defendejojn. Iliaj mezbombaviadiloj kapablis atingi la germanan industrian centron de Ruhr, kaj oni disvolvigis pli grandajn bombaviadilojn. La RAf starigis ampleksajn trejnejojn inkludante ejojn kaj trupojn el aliaj landoj, kiel multaj poloj.

 
Iljuŝin Il-2.

Ĉirkaŭ la fino de la milito, la ĉiujara aviadilproduktado de Sovetunio estis krute altiĝinta kun pinto de 40 000 aviadiloj en 1944. Entute oni produktis 157 000 aviadilojn, el kiuj 126 000 estis bataltipoj por la Vojenno-Vozduŝnje Silij aŭ VVS (nomo de la sovetuna aerforto), dum aliaj estis transportiloj kaj trejniloj.[10][11] La kritika gravo de la surterataka rolo por defendi Sovetunion el la Operaco Barbaroso de la Akso ĝis la fina malvenko de Nazia Germanio en la Batalo de Berlino rezultis en la fakto ke la soveta milita aviadilindustrio kreis pliajn ekzemplojn de Iljuŝin Il-2 Ŝturmovik dum la milito ol aliaj militaviadiloj en la historio, ĝuste ĉirkaŭ 36 000 ekzemploj produktitaj.[12] Dum la militoj Sovetunio uzis 7500 bombaviadiloj por faligi 30 milionojn da bomboj kun germanaj celoj, kun denseco kiu foje atingis 100–150 tunoj/km².[13][14]

Usono jam estis konstruinta enorman aviadilindustrion, kunlabore kun aliancanoj, jam antaŭ la Atako kontraŭ Pearl Harbor, en kiu partoprenis 353 japanaj aviadiloj. Tiam Usono eniris en la milito kaj pligrandigis la militindustrion. En la sekvaj jaroj Usono iom post iom venkis en la Pacifika milito pere de hegemonio en aerbataloj, dum la Japana Imperia Armeo iom post iom perdis siajn malgrandajn "kamikaze" aviadiletojn.

Post la Dua Mondmilito redakti

 
De Havilland DH.106 Comet estis la unua komercaviadilo kiu ekfunkciis la 9an de januaro 1951.

La epoko de jetmotoro estas grava periodo en la Historio de aviado difinita per la alveno de avioj kun motorooj de turbino kaj pro la socia ŝanĝo produktita. Komercavioj povis flugi multe pli alte, pli rapida kaj pli for ol la antikvaj peliloj kun piŝta motoro, kio faras ke la transkontinentaj kaj interkontinentaj vojaĝoj estas multe pli rapidaj kaj facilaj: por ekzemplo, la avioj elirantaj de Nordameriko trairas la Atlantikan Oceanon (kaj poste, la Pacifikan Ocenaon) nun povis fari siajn flugojn senhalte, kio malpliigis la tempon necesan por la transporto. Ĉar ankaŭ la grandaj pasaĝeraviadiloj povis transporti pliajn pasaĝerojn ol la avioj kun piŝta motoro, ankaŭ la flugkomponiaj tarifoj malpliiĝis, pro kio la personoj de pli ampleksa gamo de sociekonomiaj klasoj povis permesi al si la lukson vojaĝi for de siaj propraj landoj.

Krom jetmotoro, la motoroj de helico pelitaj per turbino pliboniĝis en la piŝta motoro, kio ebligis ŝoforadon pli mildan kaj plej bonan efikon de brulaĵo. Escepto al dominado pere de jetmotoro fare de grandaj avioj estis la desegno de turbinpelilo de la helicoj kontraŭ-rotaciaj kiuj pelis la Tupolev Tu-114 (unua flugo en 1957). Tiu aviadilo estis kapabla egaligi aŭ eĉ superi la rapidecon, la kapablon kaj la rangon de la tiutempaj aviadiloj.

Oni esperis, ke la enkonduko de la supersona transportaviadilo (SST) Concorde al regula servo en 1976 okazigu sociajn ŝanĝojn, sed tiu aviadiltipo neniam sukcesis komerce. Post du jardekoj kaj duono da servo, mortiga akcidento de la Flugo 4590 de Air France kaj aliaj faktoroj finfine okazigis la suspendon de la flugoj de Concorde en 2003. Tiu estis la nura perdo de SST en la civila servo. Oni uzis nur alian desegnon de SST en la civila aviado, nome la soveta Tu-144, sed baldaŭ retiriĝis pro la alta kosto kaj aliaj problemoj. McDonnell Douglas, Lockheed Corporation kaj Boeing estis tri usonaj fabrikantoj kiuj dekomence planis disvolvigi variajn desegnojn de SST ekde la 1960-aj jaroj, sed finfine oni abandonis tiujn projektojn pro diversaj tialoj (disvolvigo, kosto kaj aliaj praktikaj tialoj).

Distingado redakti

Laŭcela distingado redakti

 
Huntair Pathfinder Mark 1 (2004).

Laŭteknika distingado redakti

Laŭpeza distingado redakti

Aerostato redakti

Aerostato estas aviadilo, kiu "pezas malpli ol aero". Aerostatoj ŝvebas en la aero, ĉar ili estas malpli pezaj ol la aero, kiun ili forpuŝas, do pro la sama kialo, kial ŝipo flosas sur akvo. Temas pri levoforto pro premopoŝo, kiu kaŭzas flosemon, klarigitan de la leĝoj de Arkimedo. Aero estas forpuŝata de pli malpeza gaso, kiel heliumo, hidrogenovarmegaero. La levoforto estiĝas pro la pezodiferenco inter la gasoj.

Ĉar la denso de la atmosfero kaj tial la levoforto pro aerforpuŝo malkreskas laŭ kreska altitudo, la altitudo de aerostato aŭtomate stabiliĝas je iu valoro, kiu dependas ĝia pezo, de la speco kaj volumeno de la levgaso, sed ankaŭ de la aer-temperaturo.

Balono redakti
 
Gasbalono.

La balono estas plenigita per gaso malpli peza ol aero, nome hidrogenoheliumo. Ĝi ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento. Por surteriĝi ĝi povas ellasi iom da gaso kaj tiel malpligrandigi la volumenon de la forpoŝata aero; per tio malkreskas la leva forto, kaj la balono iras malsupren. Por kompensi perdon de levoforto, ekzemple pro perdo de gaso aŭ pro pluvo, balonoj kutime transportas iom da sablo, per kies elĵeto eblas redukti la pezon.

Katenbalono estas balono ligita al la grundo per longa ŝnuro, kiu fiksas ĝian pozicion kaj ebligas tiri ĝin grunden. Tiel eblas surgrundiĝo sen perdo de gaso. Katenbalono povas servi kiel belvida aŭ observa platformo.

Varmaerbalono redakti

Varmaera balono, same kiel gasbalono, ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento. Ĝi tamen povas facile influi sian altitudon kaj tiel eble elekti inter diversdirektaj aerfluoj.

Varmaera balono estas surtere plenigata per varma aero, malpli densa ol la ĉirkaŭa aero. Ĉar dum la flugado la aero malvarmiĝas, la balono portas gasbruligilon, kies brulgasoj kompensas la varmoperdon. Dum la balona veturado la bruligilo alterne funkcias kaj ne funkcias, kaŭzante alternan supren- kaj malsupreniron. Per pli longa funkciigo eblas atingi pli grandan altitudon. Antaŭe varamerbalono uzis varman aeron, sed nuntempe varamerbalono uzas brulgasojn, konsistas precipe el karbona dioksido kaj akvovaporo.

La balono de la fratoj Montgolfier (1783) estis varm-aera; ĝin plenigis la fumo de fajro. Estas ne certe, ĉu la eksperimentaj flugaparatoj de Bartolomeu de Gusmão (ekde 1709) estis varm-aeraj.

Aerŝipo redakti
 
Aerŝipo.

La Aerŝipo estas stirebla aerostato. Aerŝipo havas aerodinamikan formon, motorojn kaj helicojn, kaj estas do stirebla. Por stirado servas rudroj (direkterono kaj empenerono). Same kiel ŝipo, aerŝipo bezonas rapidon (kompare al la ĉirkaŭa aero) por ŝanĝi sian direkton.

La unuaj aerŝipoj estis konstruitaj meze de la 19-a jarcento (Henri Giffard). Ilia levoforto venis de hidrogeno; pura heliumo estas grandkvante produktebla nur ekde la komenco de la 20-a jarcento. Varm-aeraj aerŝipoj ekestis nur en la 1970-aj jaroj.

Kelkaj aerŝipoj, nomataj premostabilaj, havas sian formon pro la pli alta gaspremo en sia interno, same kiel balonoj. Aliaj havas rigidan formon pro interna skeleto kaj ne bezonas premon pli altan ol tiu de la ĉirkaŭa aero. Rigidaj aerŝipoj povas esti pli grandaj al premostabilaj.

Pro la motora pelado aerŝipoj dum flugado daŭre konsumas brulaĵon kaj tiel perdas pezon. Dum longa veturado tiu perdo povas esti konsiderinda kaj kaŭzi troan malpezecon, kiu kondukas al tro granda leva forto. Por kompensi tion necesas ellasi iom da levgaso. Kelkaj aerŝipoj kondensigas la vaporon en la motoraj rubgasoj kaj uzas la akvon por parte kompensi la perdon de pezo.

Zepelino estas fama marko de iamaj aerŝipoj. Ekde 1928 la zepelino LZ 127 (Graf Zeppelin) servis interalie al laŭplana pasaĝer-trafiko inter Eŭropo kaj Ameriko (Brazilo, Usono); per eksterprograma flugo ĝi ĉirkaŭiris la terglobon kaj per arkta ekspedicio transiris la 80-an latitudon. La zepelino LZ 129 (Hindenburg) forbrulegis en 1937 en Usono pereigante 36 homojn. Tiu akcidento kaj la progresoj pri la konstruado de aviadiloj kondukis al la malapero de aerŝipoj el la aertrafiko. Ekzistas proponoj pri vartransportaj aerŝipoj, sed ili ĝis nun ne havas komercan signifon.

Aerodino redakti

Aerodino estas aviadilo, kiu pezas pli ol aero, povas flugi kun aerodinamika efiko kaj kapabla produkti levoforton per siaj propraj rimedoj, kontraste kun aerostatoj, kiuj uzas la supreniga forto de Arkimedo. Dum la flugo la flugiloj kreas aerkurentojn, kiuj estigas la levoforton.

La plej gravaj specoj de aerodinoj estas aeroplanoj kaj helikopteroj. Raketoj ne estas nomataj aerodinoj, ĉar ili ne baziĝas sur aerodinamiko.

Aeroplano redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aeroplano.
 
Airbus A380.

Aeroplano ricevas sian levforton per flugiloj, simile kiel birdo pro sia rapideco rilate al la ĉirkaŭa aero. Ĝi estas ofte nomata simple "aviadilo", ĉar konsiderata kiel la baza kaj plej kutima aerveturilo.

Por ke ĉe la flugiloj ekestu levoforto, necesas certa rapido de la aerodino. Pro tio aviadiloj ordinare de- kaj alteriĝas en flughavenoj, kiuj havas longajn kurejojn, sur kiuj eblas akceli aviadilon ĝis la bezonata rapido resp. bremsi ĝin post alteriĝo.

Aparta tipo de aviadilo estas la ekranoplano, kiu utiligas la ekranan (aŭ grundan) efikon por leviĝi. Ekranoplano povas leviĝi nur kelkajn metrojn super la grundo, sed povas havi relative mallongajn flugilojn. Ĝi kapablas flugi super malglataj surfacoj aŭ ankaŭ super akvo aŭ glacio, kie veturilo kun radoj ne estus uzebla.

La movoforto de aviadiloj venas aŭ de helicoj aŭ de reaktoroj; ambaŭ kutime estas muntitaj sur la flugiloj; reaktoro povas esti ankaŭ flanke sur la ŝelo aŭ en la vosto de aviadilo, helico ankaŭ sur la antaŭa pinto. Reaktora aviadilo nomiĝas ankaŭ jeto. Reaktoraj aviadiloj povas superi la sonrapidon, kio estas grava por aer-armeaj batal-aviadiloj. La nura civila super-sona aviadilo, kiu iam ekzistis, Konkordo, ne plu estas uzata de 2003.

Vertikale startantaj aviadiloj ne bezonas longajn kurejojn, sed grandan motorpovon, kiu kapablas levi la pezon de la tuta aviadilo. Ili estas foje uzataj de aer-armeoj, ekzemple la Hawker Siddeley Harrier de la brita aer-armeo. Vertikale startantaj helicaj aviadiloj foje havas turneblajn helicojn, kiuj dumstarte tiras la aviadilon supren, poste antaŭen. Ili estas ia miksformo kun helikopteroj.

Ordinaraj aviadiloj havas radojn por ruliĝi sur la kurejoj; ĉe grandaj kaj rapidaj aviadiloj tiuj radoj estas refaldeblaj, tiel ke dum flugado ilia aer-rezisto ne bremsas la aviadilon. Malgrandaj aviadiloj povas anstataŭ radojn havi flosilojn kaj tiel de- kaj alakviĝi. Tia aviadilo nomiĝas ankaŭ hidroplano.

Glisilo estas senmotora flugaparato, kiun alia aviadilo aŭ vinĉo tiras supren kaj per kiu oni poste glisas ĝis surteriĝo.

Helikoptero redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helikoptero.
 
Alouette III

La Helikoptero havas almenaŭ unu rotoron, kiu liveras kaj levoforton, kaj antauenigan forton. Ĝi kapablas senmove halti en la aero kaj vertikale de- kaj alteriĝi. Ĉar por tio ĝi ne bezonas horizontalan rapidon, ĝi ordinare ne havas radojn, sed staras sur horizontalaj reloj aŭ glitiloj. Same kiel hidroplano ĝi povas havi flosilojn por de- kaj alakviĝi.

Ankaŭ aŭtogiro havas rotoron, sed ĝi turniĝas pro la vento kaŭzita de antaŭeniro; ĝi do bezonas almenaŭ unu tradician puŝmotoron.

Kvaroptero estas aparta helikoptero, kiu havas kvar rotorojn.

Laŭflugila distingado redakti

Laŭflugila distingado difinas aviadilon laŭ la tipo de flugilo. Ĝenerale, laŭflugila distingado estas ofte uzata de internacia aviada organizaĵo kaj CAA por distingi.

Fiksflugilaviadilo redakti

La fiksflugilaviadilo estas aviadilo, kiu kapablas flugi uzante flugilon, kiu kreas levforton kreitan de antaŭa aerrapido kaj formo de flugilo. La fiksflugilaviadilo estas ofte kaj funkcias kiel oficiala vorto por aeroplano kaj glisilo, kiu havas fiksitan flugilon.

Rotaciflugilaviadilo (Rotoraviadilo) redakti

 
Aŭtogiro Irkut A002M.

Laŭ difino de ICAO, Rotoraviadilo estas la aviadilo, "subtenanta en flugo de la reago de la aero en unu aŭ pliaj rotoroj(=povejoj)".[15] La Rotaciflugilaviadilo inkluzivas ĉiujn aviadilojn, inkluzive Aŭtogiro kaj Helikoptero.

Laŭpoveja distingado redakti

Reciprokmotora aviadilo redakti

La Reciprokmotoraj aviadiloj (kun piŝta motoro) estis la unuaj aviadiloj en provejoj. Uzante eksplodan povon el brulo de fuelo, reciproka motoro kreas levforton, kiu ebligas flugon de aviadilo, kutime per helicoj. Reciproka motoro bonas por malalta konsumo de fuelo, sed ne eblas flugi pil ol supersona rapido. Post la Dua Mondmilito, la plimulto da reciprokmotoraj aviadiloj estis anstataŭiĝitaj de jetmotoraj aviadiloj, nuntempe reciprokmotora aviadilo estas uzata kiel sporta kaj civila aviadilo (ekz. la biplano).

Jetmotora aviadilo[16] redakti

Jetmotoro estigas la puŝforton per elĵeto de gas-fasko malantaŭen, kio pro la reagoforto antaŭenmovas la aviadilon. Ĝi anstataŭigis la helican antaŭen-propulson.

La Jetmotora aviadilo estas la plej uzata aviadilo en la mondo. Ekde la 1950-aj jaroj, jetmotoro estas uzata por altrapida aviadilo kiel milita aviadilo kaj komerca aviadilo. Jetmotoro eblas flugi pli ol supersona rapido kaj krei pligrandan levoforton ol piŝta motoro.

Raketmotora aviadilo redakti

La Raketmotora aviadilo estis provita dum kaj post la Dua Mondmilito. Aviadiloj kiel Bell X-1 estis uzata por inventi altrapidan aviadilon. Post la sukceso de jetmotoro, nuntempe raketmotoro estis uzata por kosmoŝipo.

Aliaj aviadiloj redakti

  • Glisparaŝuto : estas senmotora kaj konsistas el flugilo (aŭ velo aŭ ĉapo) farita el ŝtofo, kiu estas gvidata per ŝnuroj.
  • Kosmopramo : uzas aerodinamikan levoforton por alteriĝi, sed starte estas levata de raketa motoro.
  • Ornitoptero : estas eksperimenta aviadilo, kiu kreas levforton kun movigantan flugilon kiel birdo.
  • Raketo : kaj raketaviadilo estas ekipitaj de malantaŭenpuŝa impulsaĵo, kiu donas la necesan forton por flugi.
  • Senpilota aviadilo : estas aviadilo, kiu ne enhavas piloton; ĝi estas uzata por civilaj kaj militaj celoj.
  • VSKL-aviadilo : estas aeroplano, kiu kapablas ekflugi kaj surterigi vertikale kaj horizontale (konvencie).

Signifo kaj uzado redakti

Aviadiloj pro sia rapido ŝanĝis la kondiĉojn de vojaĝado; longdistancaj vojaĝoj, kiuj per ŝipoj aŭ trajnoj daŭrus tagojn, aviadile eblas en horoj. La energi-efikeco de pasaĝeraj aviadiloj estas akceptebla; pasaĝero en grandspaca aviadilo konsumas ne pli da energio ol sola vojaĝanto en aŭto (3,1 litrojn/100 km en Boeing 747[17]). Malavantaĝo estas la forta bruo produktata de aviadiloj kaj la kondensospuroj, kiujn kaŭzas alte flugantaj aviadiloj, kaj kiuj eble influas la klimaton per pliigo de nuboj.

Gravaj uzantoj de aviadiloj estas la armeoj. Ne-armea uzado ampleksas civilan pasaĝeran kaj varan trafikon, el-aerajn servojn, aersporton kaj modelan aviadon.

Eksperimenta aviado servas por testi novajn tipojn de aviadilo kaj por pluevoluigi la aviadan teknikon.

Civilaviado redakti

 
Aŭtogiro de la pola polico

Kvankam la civila uzo de aviadiloj estas pliparte por la transporto de pasaĝeroj, varoj kaj poŝtajoj, ekzistas ankaŭ aliaj aplikoj. malgrandaj aviadiloj estas uzataj de privatuloj por hobia flugado. La fajrobrigado uzas aviadilojn por batali kontraŭ arbaraj incendioj. En agrokulturo oni uzas aviadilojn por ŝprucigi insekticidojn kaj herbicidojn al kampoj.

Civilaviadilo uzas kelkajn aviadilojn por ĝia uzado, inkluzive:

  • Helikoptero : uzata por savi homojn el malfacile atingeblaj lokoj kaj por rapida transporto de pasaĝeroj. Krome la polico uzas helikopterojn por observi la aŭtan trafikon kaj por rapide atingi krizo-lokojn.
  • Glisilo kaj Glisparaŝuto estas uzataj precipe por sporta flugado.

La komerca civilaviado estas organizata kaj regulata de la Internacia Aera Transporta Asocio (IATA) kaj la Internacia Civila Aviada Organizo (ICAO).

Militaviado redakti

La militaviado distingas inter batalaj kaj nebatalaj aviadiloj. Militaviadiloj estas precipe bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj. Krome ekzistas grundatakaj aviadiloj kaj batal-helikopteroj, kiuj same direktiĝas kontraŭ surgrundaj celoj. Nebatalaj aviadiloj estas ekzemple transportadaj, skoltaj aŭ brulaĵ-transdonaj aviadiloj.

Dum la aŭstria revolucio de 1848/9 Aŭstrio uzis balonojn por ĵeti bombojn al Venecio. Dum la unua mondmilito balonoj estis uzataj por observi malamikan terenon. Katenbalonoj ("barbalonoj") estis uzataj en la Dua Mondmilito por malhelpi la traflugon de malamikaj aviadiloj.[18]

Nuntempe teleregata senhoma aviadilo (UAV aŭ Droneo) estas uzata por skolti aŭ oferi Proksiman Aeran Helpon (CAS).

Referencoj redakti

  1. Flight Before Flying by David Wragg (Author) Publisher: ‎Osprey Publishing; First Edition (2 May 1974)Language: ‎English, Hardcover: ‎192 pages, ISBN-10: ‎0850451655, ISBN-13: ‎978-0850451658
  2. World's Air Fleets Hardcover – 1 May 1969 by David Wragg (Author), Publisher: ‎Littlehampton Book Services Ltd; 2nd edition (1 May 1969), Language: ‎English, Hardcover:176 pages ISBN-10: ‎0711000859, ISBN-13: ‎978-0711000858
  3. World's Air Forces Hardcover – 15 Oct. 1971 by David Wragg (Author), Publisher: ‎Osprey Publishing; First Edition (15 Oct. 1971), Language: ‎English, Hardcover: ‎232 pages, ISBN-10: ‎0850450381, ISBN-13: ‎978-0850450385
  4. Speed in the Air, Hardcover – 5 Sept. 1974 by David Wragg (Author), Publisher: ‎Osprey Publishing; 1st ed edition (5 Sept. 1974), Hardcover: ‎192 pages, ISBN-10: ‎0850451752, ISBN-13: ‎978-0850451757
  5. Aeroplano (Reta Vortaro)
  6. Jarlibro 1941, Parto 2. Aviada Terminaro.
  7. Telegrama de Orville Wright (Kitty Hawk, Norda Karolino) a su padre, en el que anuncia cuatro vuelos exitosos, (Telegramo de Orville Wright (Kitty Hawk, Norda Karolino) al sia patro, en kiu li anoncas kvar sukcesajn flugojn), la 17-a de decembro 1903 (hispane). World Digital Library (1903-12-17). Alirita 2013-07-21.
  8. Williamson Murray, Luftwaffe: Strategy for Defeat, 1933–1945 (1985)
  9. Expansion at Last alirita la 11an de februaro 2024.
  10. Hardesty, Von (1991) [1982. "Barbarossa to Berlin: A Summing Up".] Red Phoenix: The Rise of Soviet Air Power 1941–1945. Washington, D.C.: Smithsonian Institution. p. 225. ISBN 0-87474-510-1.
  11. R.J. Overy, The Air War: 1939–1945 (1980) p 150
  12. Michulec, Robert (1999). Ił-2 Ił-10. Monografie Lotnicze #22 (en pola). Gdansk: AJ-Press. p. 27. ISBN 83-86208-33-3.
  13. A. A. Sidorenko, The Offensive (Moscow, 1970; USAF traduko) p. 8
  14. James Sterrett, Soviet Air Force theory, 1918–1945 (2007) pp 86–131
  15. ICAO-Aneksaĵo 7
  16. Aŭ pli simple jeto en ReVo [1] kaj PIV [2]
  17. Technical characteristics Boeing 747-400 (angle). Alirita 2013-01-27.
  18. The Balloon Barrage. Ten Squadrons for London. Recruiting opened. The Times, La 6-an de oktobro 1938. p. 13. angle

Bibliografio redakti

  • Ernst Götsch: Einführung in die Flugzeugtechnik. Deutscher Fachverlag, Frankfurt 1971, ISBN 3-87234-041-7.
  • Ernst Götsch: Luftfahrzeugtechnik. Motorbuchverlag, Stuttgart 2003, ISBN 3-613-02006-8.
  • Jürgen Heermann: Warum sie oben bleiben. Insel Verlag: Frankfurt am Main und Leipzig 2000, ISBN 3-458-34320-2.
  • Oskar Höfling: Physik, Band II, Teil 1, Mechanik – Wärme. 15. Auflage. Ferd. Dümmlers Verlag, Bonn 1994, ISBN 3-427-41145-1.
  • Wie funktioniert das? Meyers erklärte Technik, Band 1. Bibliographisches Institut, Mannheim und Zürich 1963.
  • Klaus L. Schulte: Grundlagen des Fluges. K.L.S. Publ., Köln 2012, ISBN 978-3-942095-22-8.
  • Ashley Holt: Engineering Analysis of Flight Vehicles. Dover Publications, 2012, ISBN 978-0-486-67213-7.

En Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Historio redakti

Informaro redakti

 


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aircraft en la angla Vikipedio.