De Havilland Comet

La De Havilland DH 106 Comet estas pasaĝeraviadilo de De Havilland, ellaborita en 1957. La Comet estas la unua jetmotora pasaĝeraviadilo en la mondo.

DH 106 Comet

De Havilland Comet de British European Airways, 1969.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: De Havilland
Unua flugo: 27-an de julio 1949
Enkonduko: 2-an de majo 1952
en British Overseas Airway Corporation (BOAC)
Uzanto: BOAC (1952-1964)
British European Airways
Reĝa Aerarmeo
Produktperiodo: 1951-1964
Produktkvanto: 114
vdr

Post la debuto en 1952, Comet suferis plurajn akcidentojn inter 1950-aj kaj 1960-jaroj pro metala laciĝo en aerframo. Tio malpopularigis. Malgraŭ de akcidentoj, Comet estas rigardita kiel unua jetmotora pasaĝeraviadilo, kiu ebligis sukceson de aliaj jetmotoraj komercaj aviadiloj.

Historio redakti

En 1943, La Brabazona Komitato (angle Brabazon Committee) sub la Brita registaro komencis prilaboron de pasaĝeraviadilo kun jetmotoro, kiu uziĝos post la dua mondmilito. Pluraj dezajnoj estis selektitaj por novaj pasaĝeraviadiloj por Britaj aerlinioj. La Tipo IV (angle Type 4) el kvin dezajnoj, kiu estis dezajinita de ĉefinĝeniero Ronald Bishop (1903-1989), estis ellaborita en Comet. Bishop dezajnis malpezan bombaviadilon Mosquito dum la milito. Por prilabori aviadilon, Bishop unue dezajnis DH 108 por testo de jetmotoraj teknikoj, tiam dezajnis novan modelon.

En 1946, La Brita ŝtata aerlinio, British Overseas Airway Corporation (BOAC) mendis pligrandiĝitan dezajnon al De Havilland. Bishop redezajnis aviadilon kun etendita flugilo. Por flugi en alta alteco, De Havilland testis kaj ellaboris premiĝan sistemon. Kiel rezulto de nova sistemo, De Havilland eblis flugi en 11,000m (36,000ft). Post la prilaboro, Comet estis prezentita en 1949 dum la Farnborougha aviadekspozicio. La unua kliento estis BOAC, kiu mendis 14 aviadilojn el De Havilland.

La Comet komencis servon en BOAC la 2-an de majo 1952. Unuaj pasaĝeroj de Comet estis Reĝedzino Elizabeth kaj Princino Magaret, Geoffrey de Havilland, la prezidanto de De Havilland.[1] Comet estis rigardita kiel sukcesa en 1953,[2] sed post la kelkaj jaroj, pluraj akcidentoj okazis dum la operaciado. Speciale la 10-an de januaro 1954 kaj la 8-an de aprilo 1954, du Comet de BOAC falis sen klara kialo, rezultis morton de ĉiuj pasaĝeroj. Por inspekti kialon de katastrofoj, Brita registaro formis komitaton kaj trovis ke Comet havis strukturan kulpon. Laŭ rezulto de inspekto, La unuaj serioj de Comet estis grundiĝita.[noto 1]

Post la strukutra modifo, De Havilland prezentis novan modelon de Comet, Comet 4. La servo de Comet estis rekomencita en 1958, sed pro akcidentoj en 1950-aj jaroj Comet estis malpopularigita: La konkurantaj jetmotoraj pasaĝeraviadiloj kiel Douglas DC-8 (Majo 1958) kaj Boeing 707 (Oktobro 1958) komencis servon en sama jaro. En 1964, De Havilland haltigis produktadon de Comet. En 1965 BOAC retirigis ĉiujn Comet 4, aliaj aviadilojn daurigis servon ĝis 1980-aj jaroj. La 14-an de marto 1997, Comet 4C, kiu estis nomita Canopus kaj operaciita de Brita Ministerio de Teknologio laste flugis.[3]

Dezajno redakti

 
La fuzelaĝo de De Havilland Comet 1 kaj ingesto de povejo, De Havilland Ghost.

La Dezajno de Comet distingas el modernaj komercaj aviadiloj. Por malgrandigi aerreziston, Comet ekipis povejon inter fuzelaĝo kaj flugilo. Tio malgrandigis reziston kaj grandigis rapidon dum la flugo, sed danĝeris pro proksimeco de motoro kun kajuto, speciale kiam fajro okazas en povejo.

Comet ankaŭ uzis rektangulan fenestron en fuzelaĝo kiel tiutempaj aviadiloj. Sed la vertico de fenestro provokis premforton dum la flugo. Tiu rezultis fendon kaj malfortigis fuzelaĝon. Por eviti fendon en fuzelaĝo, komercaj aviadiloj komencis uzi cirklan fenestron kiel modernaj aviadiloj.

La malavantaĝoj de Comet influis al aliaj fabrikantoj por aldoni dezajnon por sekureco en siaj aviadiloj. Ekzemple, Boeing uzis motoran apogilon por eviti detruo de flugilo, kiam akcidento okazas en motoro dum la flugo.[4] Aviadilaj fabrikantoj uzis dikan fuzelaĝon por fortigi strukturon kaj eviti metalan laciĝon.[5]

Legaco redakti

La apero de Comet estis unua provo por enkonduki jetmotoran aviadilon en civila aviado. En 1950-aj jaroj, jetmotoro estis uzata en ĉasaviadilobombaviadilo, sed civila aviado preferis piŝtmotoran aviadilon pro dubo pri rendimento. Tiutempe piŝtmotoraj aviadiloj kiel Douglas DC-6 kaj aliaj piŝtmotoraj aviadiloj estis plimulto de operaciitaj aviadiloj.

La sukceso kaj fiasko de Comet signife influis al prilaboro de aliaj jetmotoraj komercaj aviadiloj. La testpiloto de Comet, John Cunningham (1917-2002) poste memoris ke ellaborantoj de Boeing kaj Douglas diris al li, se Comet ne spertis kaj solvis problemon el premiĝo, sama problemo okazus en siaj aviadiloj. Cunningham opiniis ke Comet estis sama kiel Concorde, kaj li pensis ke Comet ŝangos aviadon.[6]

Variantoj redakti

  • Comet 1 (1952) : Originala modelo.
  • Comet 2 (1953) : Pliboniĝita modelo de Comet 1 kun nova povejo (Rolls-Royce Avon Mk. 503)
  • Comet 3 (1954) : Plilongiĝita modelo de Comet 2 kun nova povejo (Rolls-Royce Avon Mk. 502).
  • Comet 4 (1958) : Pliboniĝita modelo kun pligrandiĝita fueltanko. Lasta modelo de Comet serio.

Specifaĵoj redakti

Diametroj
Comet 1 Comet 2 Comet 3 Comet 4
Longo 28m (93ft) 29.29m (96ft 1in) 33.99m (111ft 6in) 33.99m (111ft 6in)
Alto 8.99m (29ft 6in) 8.99m (29ft 6in) 8.99m (29ft 6in) 8.99m (29ft 6in)
Enverguro 35m (115ft) 35m (115ft) 35m (115ft) 35m (115ft)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
50,000kg (110,000lb) 54,000kg (120,000lb) 68,000kg (150,000lb) 71,000kg (156,000lb)
Povumo
Transporta kapableco 36-44 36-44 58-76 56-81
Povejo Kvar Halford
H.2 Ghost 50
(Turbojeto)
Kvar Rolls-Royce
Avon Mk503/Mk504
(Turbojeto)
Kvar Rolls-Royce
Avon Mk502/Mk521
(Turbojeto)
Kvar Rolls-Royce
Avon Mk524
(Turbojeto)
Kroza rapido 740km/h
(460mph, 400kn)
790km/h
(490mph, 430kn)
840km/h
(520mph, 450kn)
840km/h
(520mph, 450kn)
Flugdistanco 2,400km
(7,355nmi)
4,200km
(7,635nmi)
4,300km
(6,430nmi)
5,190km
(6,430nmi)

Notoj redakti

  1. En aviado, "Grundigi" nomiĝas statuso de aviadilo, kiu ne povas flugi laŭ direkto de nacia aviada aŭtoritato (NAA) aŭ operacianto mem.

Referencoj redakti

  1. Lane, Peter. The Queen Mother. p.254. Londono: Hale, 1979. ISBN 0-7091-7648-1.
  2. Schnaars, Stephen P. Managing Imitation Strategies. Novjorko: Simon & Schuster, 2002. ISBN 0-7432-4265-3.
  3. Walker, Timothy. The First Jet Airliner: The Story of the de Havilland Comet. Newcastle upon Tyne, UK: Scoval Publishing Ltd., 2000. ISBN 1-902236-05-X.
  4. Tegler, Jan. B-47 Stratojet: Boeing's Brilliant Bomber (Walter J. Boyne Military Aircraft Series). p.6. Novjorko: McGraw-Hill Professional, 2000. ISBN 0-07-135567-7.
  5. Dennies, Daniel P. How to Organize And Run a Failure Investigation. Materials Park, Ohio: ASM International, 2005. ISBN 0-87170-811-6.
  6. Faith, Nicholas. Black Box: Why Air Safety is no Accident, The Book Every Air Traveller Should Read. pp. 63-64. Londono: Boxtree, 1996. ISBN 0-7522-2118-3.

Vidu ankaŭ redakti