La ĉasaviadilo estas militaviadilo designata ĉefe por ataki malamikan aviadilon, do la ĉefa rolo de ĉasaviadiloj estas akiri aeran superecon.[1]

Ĉasaviadiloj, P-51 kaj F-15

La plej sukcesa ĉasa piloto estas germano Erich Hartmann. Dum la Dua Mondmilito germanaj ĉaspilotoj estis tre pli sukcesaj ol ĉaspilotoj de kontraŭhitlera alianco. Multas malpli sukcesaj, ol Erich Hartmann, germanaj ĉaspilotoj, kiuj estas pli sukcesaj ol ĉiu alianca ĉaspiloto, ekzemple, Schentke, Graf, ktp. La plej bona ĉaspiloto de alianco estis Koĵedub.

Dum la unua mondmilito la plej sukcesa ĉasisto estis ankaŭ germano, s-ro Manfred von Richthofen. Sed dum la unua mondmilito ĉasaj aviadiloj aperis ne tuj. La unuaj aviadiloj uzatis nur por bombi kaj por spioni. Pilotoj provis nur pafi per pistolo kontraŭantojn. La unua atako de aviadilo kontraŭ aviadilo estis farata de rusa piloto Petro Nesterov (per speciala, danĝera maniero). Nur poste oni instalis pafilojn al aviadiloj (mitralojn). Aperis problemo, kiel pafi tra helico. Oni eĉ instalis ŝtalajn pliseverigojn al helico por kugloj ne detruu helicon. Sed jam dum la unua mondmilito aperis ilo, kiu regulas mitralan pafon laŭ helicaj pozicioj.

La unua jeta ĉasaviadilo estis Messerschmitt Me 262.

Spertuloj opinias, ke la plej sukcesa ĉasaviadila modelo estis Phantom. Ĉi tiu modelo estas simbolo de Vjetnama milito kiel Sabre estas simbolo de Korea milito.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti