Korea milito

milito ekde 1950 ĝis 1953 en Korea Duoninsulo inter Nord-Koreio (helpita de Popola Respubliko Ĉinio) kaj Sud-Koreio (helpita de la UN-a armeo, inkluzive de Usono)

Korea milito estis korea enlanda milito kun partopreno de pluraj aliaj ŝtatoj. Ĝi komenciĝis en 1950, kvin jarojn post la malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito, kaj finiĝis en 1953. Antaŭe Japanio okupis Koreion, ĝia malvenko en la Dua Mondmilito kaŭzis disdividon de la Korea duoninsulo je du partoj de respondeco: la sovetia kaj la usona. Tiam estis subkomprenate, ke Sovetunio kaj Usono en siaj zonoj de respondeco malarmos la japanajn trupojn kaj foriros. Kontraste al la dekomenca plano la du superpotencoj preferis varti lojalajn al si reĝimojn: komunisman en la nordo kaj kontraŭkomunisman en la sudo.

Fotokunmetaĵo de la milito
Simpligita kronologio de la Korea milito

En la jaro 1949 usonaj kaj sovetiaj trupoj eliris el Koreio, sed la formiĝintaj du ŝtatoj jam sufiĉe fortiĝis por kontraŭstari inter si mem. Ambaŭ koreaj ŝtatoj proklamis sin la korea ŝtato kaj esperis okupi la tutan duoninsulon.

La milito komenciĝis la 25-an de junio 1950 per subita kaj rapida avancado de nord-koreaj trupoj. La nord-korea ŝtato proklamis, ke sud-koreaj trupoj unuaj atakis: eĉ se estis tiel, la sukceso de la unuaj tagoj estis ĉe la norda flanko. Jam post tri tagoj da batalado, la 28-an de junio la Korea Popol-Demokratia Respubliko okupis Seulon, sian delonge proklamitan ĉefurbon.

Al Suda Koreio helpis Usono kaj pli ol dek aliaj ŝtatoj (Britio, Filipinoj, Kanado, Turkio, Nederlando, Aŭstralio kaj aliaj malpli grave), al Norda Koreio helpis Sovetunio (ĉefe ekonomie kaj konsile) kaj Ĉinio (tre grave, aparte post oktobro de la jaro 1950) pere de la Popola Volontula Armeo.

Neniu flanko venkis, do la milito finiĝis per disdivido de tuta Koreio je du landoj (Sud-Koreio kaj Nord-Koreio), kies disdivido plu ekzistas nun. Oficiala packontrakto ĝis nun ne estas subskribita.

Nomoj de la milito redakti

La esprimo "Korea milito" estas paŭso de la anglalingva nomo de la milito (Korean War), uzata simile en aliaj lingvoj (i. a. la rusa). En Sud-Koreio, la militon oni nomas la "Okazo de la 25-a de junio" (육이오 사변) -- kvankam iuj nomas ĝin anstataŭe "한국전쟁", kiu signifas korean militon (nomante Koreion laŭ la suda maniero). En Nord-Koreio, oni nomas la militon la "Milito por Liberigi la Patrion" (조국해방전쟁). Kaj Ĉinoj nomas la militon 抗美援朝 ("kàng měi yuán cháo"), kiu pli malpli signifas "Militon de kontraŭstari Usonon por helpi Koreion".



Vidu ankaŭ redakti