Duoninsulo Koreio

duoinsulo en orienta Azio, suda de Manĉurio, bordanta Flavan Maron kaj Japanan Maron
(Alidirektita el Korea duoninsulo)

La Duoninsulo Koreio (hangule: 한반도, en hanja aŭ ĉinkorea: 韓半島, en reviziita transkribo: Han Bando, aŭ ankaŭ chosŏn'gŭl: 조선반도, en hanja: 朝鮮半島, McCune-Reischauer: Chosŏn Pando) estas duoninsulo situanta en la oriento de Azio, inter la Flava Maro kaj la Japana Maro, lime norde kun Ĉinio kaj Rusio kaj sude kun la Korea Markolo, kiu apartigas ĝin disde Japanio. Politike kaj administracie ĝi estas dividata en du ŝtatoj: nome Norda Koreio kaj Suda Koreio, el post la Dua Mondmilito kaj fakte el la Korea Milito.

Duoninsulo Koreio
Duoninsulo
duoninsulo [+]

LandojNord-Koreio, Sud-Koreio

- koordinatoj37° 30′ 0″ N, 127° 0′ 0″ O (mapo)37.5127Koordinatoj: 37° 30′ 0″ N, 127° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoPektusan [+]
Areo85 270 km² (8 527 000 ha) [+]


Duoninsulo Koreio (Tero)
Duoninsulo Koreio (Tero)

Duoninsulo Koreio (Norda Koreio)
Duoninsulo Koreio (Norda Koreio)
DEC

Duoninsulo Koreio (Suda Koreio)
Duoninsulo Koreio (Suda Koreio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Korean Peninsula [+]
vdr

El la historio menciindas ke jam en la Prahistorio estis praloĝantoj kiuj disvolvigis megalitan kulturon (en Koreio estas la plej multnombraj dolmenoj en la mondo) kaj poste altan nivelon en la metalurgio de la bronzo (Bronzepoko). En la 13-a jarcento okazis invado fare de mongoloj, dum la kerno de la korea regno rezistis.

En la komenco de la 20-a jarcento Koreio estis iom post iom invadita kaj koloniigita de Japanio, kiu el tie invadis poste Manĉurion kaj nordorientan Ĉinion antaŭ la Dua Mondmilito. Post tiu, okazis enlanda milito inter partianoj de komunisma reĝimo kaj partianoj de usonamika regno, nome la Korea Milito.