Megalito (el la malnova greka: μέγας (mégas) „granda“ kaj λίϑος (líthos) „ŝtono“) estas ŝtonega monumento el prahistoriaj tempoj.

Megalitoj ĉe Mörön en Mongolio.

Laŭ Francisko Azorín Megalito estas Prahistoria konstruaĵo formita per grandegaj ŝtonoj.[1] Li indikas etimologion el la greka megas + lithos (granda ŝtono). Kaj li aldonas la terminojn ciklolito, paralelito, menhiro, kromleĥo, dolmeno.[2]

Vidu ankaŭ redakti

   Megalito en ReVo

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti