Menhiro

granda vertikala ŝtono

Menhiro (el la bretona: maen, ŝtono, kaj hir, longa) estas starigita ŝtonego, monolito. Menhiroj estis starigitaj dum prahistorio inter la 35-a kaj 20-a jarcento a.K.. Ili troviĝas solaj aŭ grupe en vicoj aŭ rondoj. Menhiroj estas kutime ĉirkaŭhakitaj.

Menhiro de Lacaune

Laŭ Francisko Azorín menhiro estas Megalita monumento konsistanta el unusola ŝtono de 1,50 ĝis 10 m. longa, starigita kiel steleo, cipo, obelisko. Tiu de Lockmariaker havas pli ol 20 m. alta.[1] Li indikas etimologion el la kimra maen-hir (ŝtono longa).[2]

Kristanigo

redakti
 
Kristanigita menhiro, Saint-Uzec ĉe Pleumeur-Bodou.

Multaj bretonaj menhiroj estis kristanigitaj, t.e. la supro forhakita por ke restu nur kruco kaj kristanaj bildoj ĉizitaj en la ŝtonsurfacon.

Legendoj

redakti

Bretona legendo rakontas, ke unufoje jare, dum la kristnaska nokto la menhiroj iras trinki akvon ĉe la maro. Inter la unua kaj dekdua sonorilsono de noktomezo ili malkovras ĉe sia piedo la trezoron kaŝitan dum la tuta jaro. Tamen malfacilas forporti la trezoron, ĉar la menhiroj revenas rapidege kaj ĉion plattretas revenante.

Alia, kristana legendo rakontas ke la menhirvicoj de Carnac estas romiaj soldatoj ŝanĝitaj al ŝtonoj, punitaj de Dio, ĉar ili postsekvis kaj volis mortigi la sanktulon Cornely.

Vidu ankaŭ

redakti

   Menhiro en ReVo

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 137.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio

redakti
  • Actes des journées d'études des statues-menhirs à St Pons de thomières, 1984. Fédération Archéologique de l'Hérault, Parc régional du Haut-Languedoc, 1987.
  • Actes du 2e colloque international sur la statuaire mégalithique à St Pons de thomières, 1997. Fédération Archéologique de l'Hérault, Parc régional du Haut-Languedoc, 1998.

Eksteraj ligiloj

redakti