Kojnotombo estas senkoridora kaj nedividita megalita tombejo de la malfrua novŝtona epoko kaj la frua bronzepoko kaj apud kortotomboj, pordotomboj kaj pasaĝtomboj tipaj por la okcidenta parto de Irlando.

idealtipa kojnotombo An tOileán (graflando Corcaigh)
Clooneen – restaĵo en An Bhoireann (Burren)
Páirc na Binne en An Bhoireann Burren
An Gleanntán Thoir en la (graflando Corcaigh)

Deveno redakti

En Irlando estas konataj 505 (konservitaj) kojnotomboj. Ili ekzistas precipe en la provinco An Mhumhain (ĉ. 50 %) kaj la okcidenta duono de la insulo, precipe en la graflandoj Corcaigh kaj Chláir, kie sole en An Bhoireann estas konataj 120 tomboj. En la provinco Laighin (Leinster) ekzistas ĉ. 15, en la graflando Port Láirge en la sudokcidento de la insulo troviĝas nur du ekzempleroj (Carraig an Bhruinnteora kaj Móin Mhothóige). Kelkaj situas ankaŭ en Nordirlando, sed ne en la graflandoj Ard Mhacha kaj An Dún en la oriento.

En la cetera Britio troviĝas ĉ. 50 sur la insulo Scilly kaj 20 en Kornvalo kaj Kimrujo (Parc-y-Cromlech apud Fishguard en Pembrokeshire).

Konstruo redakti

Kojnotomboj estis konstruitaj el vertikalaj starigantaj kalkŝtonaj platoj kaj el galerio de flankaj portantaj ŝtonoj, kies alteco malaltiĝas de okcidento al oriento. La galerio havas kelkfoje ortangulan horizontalan projekciaĵon. Plej ofte ĝi havas kojnoforman tegmentan platon. Ili havas malofte altecon kiel homo. La konstruaĵoj estas kovrataj de ŝtonmontetoj el proksimume kapgrandaj ŝtonoj. La kojnotomboj ne troviĝas en megalitaj regionoj de la cetera Eŭropo kaj troviĝas en Irlando iom malsimile. Oni povas dividi la kojnotombojn en nordaj kaj sudaj tipoj. La kojnotombo povas havi je la enirejo malaltan fasadon (kiel An tOileán en la graflando Corcaigh). Ĝenerale kojnotomboj havas okcidentan-orientan orientiĝon. La plej ofte en la oriento situanta enirejo estas fermita per unu sola granda ŝtono.

La tomboj de Barr na dTuaimíní en la graflando Tiobraid Árann, Leaba Caillighe en la graflando Corcaigh, la plej granda instalaĵo de tiu tipo estas, Loch Mhic Ruairí en la graflando Tír Eoghain kaj kojnotombo de Cloghnagalla en la graflando Doire oni konstatis malgrandan antaŭkameron. Instalaĵoj kiel Baile Éamainn Duibh en la graflando Dublino, Loughash kaj Cashelbane en la graflando Tír Eoghain havas antaŭan kaj finan kameron, kiel ili troviĝas ĉe instalaĵoj de tiu tipo nur en Bretonio. Kelkaj kojnotomboj estas tre mallongaj. Reananiree en la graflando Corcaigh nur estas unu metro longa. Aliaj estas ĉirkaŭata de ŝtoncirklo aŭ havas pavimitan antaŭkorton kaj malaltajn ŝtonkolonojn antaŭ la enirejo (vidu la bildon). Apud Cnoc Uí Néill, en la graflando Doire povus esti en kojnotombo alikonstruita kortotombo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Elizabeth Shee Twohig: Irish Megalithic tombs. Shire, Princes Risborough 1990, ISBN 0-7478-0094-4 (Shire archaeology 63).
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3 (Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. 36).
  • Michael J. O'Kelly: A wedge-shaped gallery grave at Baurnadomeeny, C. Tipperary. In: Journal of the Cork Historical and Archaeological Society. 65, 2, 1960, ISSN 0010-8731, S. 85–115.

Eksteraj ligiloj redakti