Ŝtoncirklo

Ŝtoncirklo estas ronda kunigo de starantaj ŝtonegoj, kiuj estas grandparte ne prilaborita. La ŝtoncirklo konsistas el menhirojmigraj ŝtonegoj. La angla Cromlech (kromleĥo) kaj la nordia Domarring estas similaj, komparu ankaŭ kun henĝo.

ŝtoncirklo de Drombeg, County Corcaigh, Irlando
„The Hurlers“, nordcirklo, Liskeard, Kornvalo
La fragmento de ŝtoncirklo (kromleĥo) de Grzybnica, en norda Pollando
ŝtoncirklo (kromleĥo) de Odry, en norda Pollando

Cirkloforme metitajn ŝtonojn oni uzis por enkadrigado de dolmenoj, tombomontetoj, Tor-Cairn-oj aŭ similaj strukturoj. Ili estas grandparte pseŭdo-ŝtoncirkloj, kiel la Cromlech von Saint-Marc-sur-Mer. Kelkaj Henge-oj, inter ili Avebury kaj la ringo de Brodgar, havas ŝtoncirklojn, sed ne estas veraj ŝtoncirkloj.

DisvastigoRedakti

Ŝtoncirkloj sur la Britaj insulojRedakti

Sur la Britaj insuloj estas kalkulitaj pli ol 700 ŝtoncirkloj, precipe en Kornvalo, en Nordirlando kaj Irlando (en la graflando Corcaigh) kaj ĉe la rivero Dee en Skotlando.

AnglujoRedakti

En Anglujo la centro de la ekesto de ŝtoncirkloj estis la Laga Distrikto. Krome troviĝis ĉ. 30 pliaj ŝtoncirkloj, ekzemple (la ŝtoncirklo Castlerigg) kaj Stones of Stenness (sur la Orkadoj).

SkotlandoRedakti

Ŝtoncirkloj situas en valoj, sur riveraj terasoj, sur malaltaj pasejoj kaj en proksimeco de akvejoj. La forte detruita ŝtoncirklo de Lochmaben apud Gretna Green povis esti datumita je 3275 a.K. En Cumbria la averaĝa diametro de ŝtoncirkloj estas 37 m. La henĝo havas averaĝan diametron de 73 m. Pli poste la cirkloj fariĝas pli grandaj kaj de 14 de ili havas diametron de 61 m.

La ŝtoncirklo de Callanish estas unu el la plej grandaj megalitoformacio sur la Britaj insuloj. Ili situas sur la insulo Lewis sur la foraj Hebridoj.

IrlandoRedakti

 
ŝtoncirklo de Kealkil – kun esceptoj kaj Kairno kun radia ŝtonmetado (en la malfono dekstre).
 
Brautlade en Boitin en Mecklenburg

Seán ó Nualláin distingas 4 grupojn:

La plej malnovaj ringoj estas el la Irlanda bronzepoko, kiu komenciĝis ĉ. 2000 a.K. Temas pri la ŝtoncirkloj de Beaghmore (1600 a.K.) proksime de Cookstown (Ulster, Nordirlando). Ili konsistas kelkfoje el kapgrandaj ŝtonoj, do ili estas grandarte nemegalitaj.

La irlandaj ŝtoncirkloj havas diametron de tri ĝis sesdek metrojn. Ili koncentriĝas en la graflando Tír Eoghain (Nordirlando) kaj Corcaigh, kie la ferepoka Drombeg Ŝtoncirklo la plej bone konservita kaj la ŝtoncirklo de Templebryan North estas el la plej grandaj. En la okcidento kaj oriento de la insulo ekzistas 19 ŝtonĉirkloj, inter alie ĉe la Lough Gur (ŝtoncirklo de Grange) en la graflando Limeriko, la ŝtoncirkloj de Glebe en la graflando Maigh Eo kaj la Clocha an Phíobaire en la graflando Cill Mhantáin. Kelkaj estas ĉirkaŭitaj de remparoj kaj fosaĵoj. Ili povas ĉirkaŭi dolmentombojn, menhirojn, sed ankaŭ koridortombojn.

Kvin-ŝtona cirkloRedakti

 
Caiseal Coillte

En la graflando Corcaigh troviĝas grupo de malgrandaj ŝtoncirkloj (ekzemple Carrigagulla, Cullomane, Glanbrack), kiuj estas konataj kiel „Five-stone-circle“ (kvin-ŝtonaj cirkloj). La formo estas konata ankaŭ en la graflando Ciarraí (Cashelkeelty) kaj sur la brita ĉefa insulo (Druid’s Circle, Five Stanes apud Jedburgh). Alia grupo estas nomata radiaj ŝton-kairnoj (Kealkill, Knocknakilla, Knockraheen 1), ĉar la ŝtonoj indikas per ilia mallarĝa flanko al la centro.

Kontinenta EŭropoRedakti

 
Harrespil Okabe, apud Lecumberry (Pyrénées-Atlantiques)

Pluraj ŝtoncirkloj (kromleĥoj) estas en norda Pollando ([1]) (vidu du suprajn fotojn). En limigita kvanto ŝtoncirkloj ankaŭ ekzistas en Bretonio (Er Lannic), en Sudfrancujo (ĉi tie kelkaj havas eŭske „Harrespil“) kaj sur la iberia duoninsulo (Almendres, Portela de Mogos).

Afriko kaj AzioRedakti

 
la ŝtoncirklo de Nabta-Playa en Afriko
 
Faux Stone Circle

Neesploritaj estas la ŝtoncirkloj de Nabta-Playa en la Saharo. En Senegalo kaj en Gambio troviĝas ĉirkaŭ 50 Senegambiaj ŝtoncirkloj. [2]

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Tore Artelius: Domarringar i västsverige - Kronologi och topografi. In: Riksantikvarieämbetet (Eld.): Arkeologi i Sverige. Ny följd 2. Värnamo 1993, ISBN 91-7192-896-0, S. 39–54.
  • Audrey Burl: Great Stone circles. Yale University Press, New Haven 1999, ISBN 0-300-07689-4.
  • Seán ó Nualláin: Stone Circles in Ireland. Country House, Dublin 1995, ISBN 0-946172-45-5.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://www.gazetakaszubska.pl/73008/slow-o-slynnych-kaszubskich-kregach-kamiennych
  2. "Auf dem Wege nach Atlantis - Bericht über den Verlauf der zweiten Reise-Periode der D.i.a.f.e. in den Jahren 1908 bis 1910", Berlin (Vita Deutsches Verlagshaus), 1911, 1. Kapitel.