Doire (irlande aŭ angle Londonderry) estas unu el la ses historiaj graflandoj de Nordirlando. La loĝantoj de la respubliko Irlando kaj la katolikoj de Nordirlando nomas la lokon Derry.

Graflando Londonderry
Irlande: Contae Doire
graflando Dhore en Nordirlando
Graflando Londonderry (Irlando)
Graflando Londonderry (Irlando)
DEC
Graflando Londonderry
Graflando Londonderry
Situo de Graflando Londonderry
Geografia situo 54° 55′ N, 6° 51′ U (mapo)54.92-6.85Koordinatoj: 54° 55′ N, 6° 51′ U (mapo)
county of Northern Ireland • historic county of the United Kingdom
Statistikoj
Provinco: Ulster
Ĉefurbo: Doire (Londonderry)
ISO-kodo: IE-G
Areo: 2074 km²
Loĝantaro: 213 000
vdr

Geografio redakti

La graflando situas inter Loch Feabhail (Lough Foyle), Loch nEathach (Lough Neagh) kaj la rivero Bann. Ĝi havas fekundan ebenan landon, parte konsistanta el bazalto, parte el kalkŝtonoj kaj plejparte kovranta de glaciepokaj sedimentiĝoj. En la okcidento situas la Sperrin-montaro.

Historio redakti

En la mezepoko la regiono apartenis al la reĝlando Ulster, poste al Aileach respektive Tír Eoghain. La graflando estis formita 1635 sub la nomo County Coleraine, ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis 1713. Ekde 1920 la graflando apartenas al la Grandbritio kaj Nordirlando.

Ekonomio redakti

La industrio koncentriĝas al la urboj Doire (Londonderry) kaj Cúil Raithin (Coleraine). Troviĝas linindustrio, ŝipkonstruado kaj kemia industrio. En la agrikulturo dominas ŝafkreskado kaj la kultivado de aveno kaj terpomoj. Ĉe la marbordo ekzistas kelkaj gravaj fiŝhavenoj, krome la marbanejo Portstewart.

Urboj redakti

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti