Seamus Heaney
Seamus HEANEY (ˈ|ʃ|eɪ|m|ə|s|_|ˈ|h|iː|n|i}; 13-a de aprilo 1939 – 30-a de aŭgusto 2013) estis irlanda poeto, dramaturgo, tradukisto kaj preleganto, kaj ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo de 1995. Naskiĝinta ĉe farmo Mossbawn inter Castledawson kaj Toomebridge, Kantono Derry, li loĝis en Dublino ĝis sia morto.[1][2]
Seamus Heaney | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Seamus Heaney dum prelego en Dublino, 2009
| |||||
Persona informo | |||||
Seamus Heaney | |||||
Naskiĝo | 13-a de aprilo 1939 en Castledawson, Norda Irlando | ||||
Morto | 30-a de aŭgusto 2013 en Dublino, Irlando | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Nacieco | irlanda | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Irlando vd | ||||
Alma mater | St Columb's College (en) Reĝina Universitato de Belfast Bates College (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Patrick Heaney (en) vd | ||||
Patrino | Margaret Kathleen McCann (en) vd | ||||
Edz(in)o | Marie Devlin (1965–2013) | ||||
Infanoj | Michael Christopher Catherine Ann | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto, dramverkisto, tradukisto | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1966–2013 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Death of a Naturalist (1966) Field Work (1979) The Spirit Level (1996) Beowulf (tradukis, 1999) District and Circle (2006) Human Chain (2010) | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eka vivo
redaktiHeaney naskiĝis la 13an de aprilo 1939, ĉe la familia farmo nome Mossbawn,[1] inter Castledawson kaj Toomebridge en Norda Irlando; li estis la unua el naŭ gefiloj. En 1953, lia familio translokiĝis al Bellaghy, kelkajn mejlojn for, kio estas nune la familihejmo. Lia patro, Patrick Heaney, estis la oka filo el dek naskiĝintaj al James kaj Sarah Heaney.[3] Patrick estis farmisto, sed dediĉita ĉefe al brutobredado de bovoj, laŭ instigo de la onkloj kiuj zorgis lin post la frua morto de liaj gepatroj.[4]
La patrino de Heaney, Margaret Kathleen McCann,[5] havis onklojn kaj parencojn dungitajn en la loka linmuelejo, kaj onklinon kiu estis servistino ĉe la familio posedanta de la linmuelejo. La poeto komentis pri la fakto ke lia parencaro tiele enhavis kaj la Irlandon de la bovobredista gaela pasinto kaj la Ulstero de la Industria Revolucio; li konsideris, ke tio ludos gravan rolon kiel tensio en sia kulturfono. Heaney dekomence estis en Bazlernejo Anahorish, kaj kiam li estis 12jaraĝa, li atingis stipendion por la lernejo St. Columb's, nome romkatolika lernejo situanta en Derry. La frato de Heaney Christopher mortis pro aŭtoakcidento kiam li estis 4jaraĝa, dum Heaney estis stude ĉe St. Columb's. La poemoj "Mid-Term Break"" kaj "The Blackbird of Glanmore" fokusis sur la morto de lia frato.[6]
Kariero
redakti1957–69
redaktiEn 1957, Heaney translokiĝis al Belfast por studi anglajn lingvon kaj literaturon ĉe la Reĝina Universitato de Belfast. Dum tiu epoko li trovis kopion de la verko de Ted Hughes nome Lupercal, kio kondukis lin al verkado de poezio..[7] Li gradiĝis en 1961. Dum instruita trejnado ĉe St Joseph's Teacher Training College en Belfast, Heaney praktikis ĉe St Thomas' Secondary Intermediate School en okcidenta Belfast. Estrarano de tiu lernejo estis la verkisto Michael McLaverty el Graflando Monaghan, kiu kondukis Heaney al la poezio de Patrick Kavanagh.[8][9] Sub la tutoreco de McLaverty, Heaney ekpublikigis poezion, komence en 1962.[10]
En 1963, Heaney iĝis helpoprofesoro ĉe St Joseph's kaj en la printempo de 1963, post kontribui per diversaj artikoloj ĉe lokaj gazetoj, li estis atentita de Philip Hobsbaum, tiam helpoprofesoro pri angla ĉe la Reĝina Universitato. Hobsbaum aliĝis al Belfast Grupo de lokaj junaj poetoj kaj tio kontaktigis Heaney kun aliaj poetoj de Belfast kiaj Derek Mahon kaj Michael Longley. En aŭgusto de 1965 li edziĝis al Marie Devlin, instruistino el Ardboe, Graflando Tyrone. (Ankaŭ Devlin estas verkisto kaj, en 1994, publikigis Over Nine Waves, nome kolekto de tradiciaj irlandaj mitoj kaj legendoj.) La unua libro de Heaney nome Eleven Poems (dekunu poemoj), estis publikigita en novembro de 1965 por la Festivalo de la Reĝina Universitato. En 1966, Faber and Faber publikigis lian unuan ĉefan libron nome Death of a Naturalist. Tiu kolekto ricevis kritikan aplaŭdon kaj pro ĝi li ricevis kelkajn premiojn, nome la premio Gregory por junaj verkistoj kaj la Geoffrey Faber Prize.[9] Ankaŭ en 1966, li iĝis helpoprofesoro ĉe Modernangla Literaturo ĉe la Reĝina Universitato de Belfast kaj naskiĝis lia unua filo, Michael. Dua filo, Christopher, naskiĝis en 1968. Tiun saman jaron, kun Michael Longley, Heaney partoprenis en legoturneo nome Room to Rhyme (loko al rimoj), kiu konigis lian verkaron. En 1969 estis publikigita lia dua ĉefa libro, Door into the Dark.
1970–84
redaktiPost sezono kiel helpoprofesoro ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, li revenis en la Reĝinan Universitaton en 1971. En 1972, Heaney lasis sian profesorecon de Belfast kaj translokiĝis al Dublino en Irlando, kie li laboris kiel profesoro ĉe la Lernejo Carysfort. En 1972, estis publikigita Wintering Out, kaj dum la venontaj jaroj Heaney prelegis kaj poemlegis tra Irlando, Britio, kaj Usono. En 1975, Heaney publikigis sian kvaran volumon, North (nordo). Ankaŭ Stations. Li iĝis ĉefprofesoro pri angla ĉe Carysfort en Dublino en 1976. Lia venonta libro, Field Work, estis publikigita en 1979. Selected Poems 1965-1975 kaj Preoccupations: Selected Prose 1968–1978 en 1980. Kiam en 1981 oni starigis "Aosdána", nome la nacia irlandarta konsilantaro, en 1981, Heaney estis inter tiuj elektitoj en la unua grupo.[11] Ankaŭ en 1981, li lasis Carysfort por iĝi vizitanta profesoro ĉe Universitato Harvard. Li ricevis du honorajn doktorecojn, nome el Reĝina Universitato kaj el Universitato de Fordham en Novjorko (1982). Ĉe la Fordham ekceremonio en 1982, Heaney prezentis siam poemon titole Verses for a Fordham Commencement.
Ĉar li estis naskiĝinta kaj edukita en Norda Irlando, Heaney emfazis ofte ke li estas irlanda kaj ne brita.[12] Sekve de la sukceso ĉe la ludado fare de Field Day Theatre Company de Translations, Heaney engaĝiĝis en la teatra etoso.[13] En 1984, lia patrino, Margaret, mortis.[14]
1985–99
redaktiHeaney iĝis Profesoro pri Retoriko ĉe Harvard Universitato ĉe 1985–1997 kaj ĉe la rezidejo Ralph Waldo Emerson Poet de Harvard ĉe 1998–2006.[15] En 1986, Heaney ricevis Literaturan Doktoriĝon el Kolegio Bates. Lia patro, Patrick, mortis tuj post la publikigo de la libro de 1987 nome The Haw Lantern. En 1988, aperis kolekto de kritikaj eseoj nome The Government of the Tongue (la langa registaro).
En 1989, Heaney estis elektita Profesoro de Poezio ĉe la Universitato Oksfordo, kie li estis dum jarkvino ĝis 1994. La posteno ne postulis loĝadon en Oksfordo, kaj tiele dum tiu periodo li dividis sian tempon inter Irlando kaj Usono. li pluis publikajn legadojn; foje la sekvantoj estis ege entuziasmaj.[16] Heaney estis nomumita Honora Patrono de la Universitata Filozofia Societo de la Kolegio Triunuo, de Dublino, kaj Honora Membro de la Reĝa Societo de Literaturo (1991).[17] En 1993, Heaney kuneldonis la The Mays Anthology, kolekto de nova verkado fare de studentoj de la Universitato de Oksfordo kaj de la Universitato de Kembriĝo. En 1990, The Cure at Troy, teatraĵo bazita sur la verko de Sofoklo nome Filokteto,[18] estis sukcese publikigita, sekvita de la poemaro Seeing Things en 1991.
Al Heaney estis atribuita la Nobel-premio pri literaturo en 1995,[19] kiam li feriis en Grekio kaj nek filoj nek ĵurnalistoj povis trovi lin ĝis post du tagoj. Tiele li kuniĝis al aliaj irlandanoj kiuj same ricevis la Nobel-premion pri literaturo kiaj William Butler Yeats, George Bernard Shaw kaj Samuel Beckett.
Publikaĵoj
redaktiPoezio: ĉefaj kolektoj
redakti- 1966: Death of a Naturalist, Faber & Faber
- 1969: Door into the Dark, Faber & Faber
- 1972: Wintering Out, Faber & Faber
- 1975: Stations, Ulsterman
- 1975: North, Faber & Faber
- 1979: Field Work, Faber & Faber
- 1984: Station Island, Faber & Faber
- 1987: The Haw Lantern, Faber & Faber
- 1991: Seeing Things, Faber & Faber
- 1996: The Spirit Level, Faber & Faber
- 2001: Electric Light, Faber & Faber
- 2006: District and Circle, Faber & Faber
- 2010: Human Chain], Faber & Faber
Poezio: kolektitaj eldonoj
redakti- 1980: Selected Poems 1965-1975, Faber & Faber
- 1990: New Selected Poems 1966-1987, Faber & Faber
- 1998: Opened Ground: Poems 1966-1996, Faber & Faber
Prozo: ĉefaj kolektoj
redakti- 1980: Preoccupations: Selected Prose 1968–1978, Faber & Faber
- 1988: The Government of the Tongue, Faber & Faber
- 1995: The Redress of Poetry: Oxford Lectures, Faber & Faber
- 2002: Finders Keepers: Selected Prose 1971–2001, Faber & Faber
Teatraĵoj
redakti- 1990: The Cure at Troy A version of Sophocles' Philoctetes, Field Day
- 2004: The Burial at Thebes A version of Sophocles' Antigone, Faber & Faber
Tradukoj
redakti- 1983: Sweeney Astray: A version from the Irish, Field Day
- 1992: Sweeney's Flight (kun Rachel Giese, fotistino), Faber & Faber
- 1993: The Midnight Verdict: Tradukoj el la irlanda de Brian Merriman kaj el la Metamorfozoj de Ovido, Gallery Press
- 1995: Laments, ciklo de polrenesancaj elegioj de Jan Kochanowski, tradukitaj kun Stanisław Barańczak, Faber & Faber
- 1999: Beowulf, Faber & Faber
- 1999: Diary of One Who Vanished, ciklo de Leoš Janáček de poemoj de Ozef Kalda, Faber & Faber
- 2002: Hallaig, Sorley MacLean Trust
- 2002: Arion, poemo de Aleksandro Puŝkin, tradukita el la rusa, kun noto de Olga Carlisle, Arion Press
- 2004: The Testament of Cresseid, Enitharmon Press
- 2004: Columcille The Scribe, The Royal Irish Academy
- 2009: The Testament of Cresseid & Seven Fables, Faber & Faber
Limigitaj eldonoj kaj poŝlibroj (poezio kaj prozo)
redakti- 1965: Eleven Poems, Queen's University
- 1968: The Island People, BBC
- 1968: Room to Rhyme, Arts Council N.I.
- 1969: A Lough Neagh Sequence, Phoenix
- 1970: Night Drive, Gilbertson
- 1970: A Boy Driving His Father to Confession, Sceptre Press
- 1973: Explorations, BBC
- 1975: Stations, Ulsterman Publications
- 1975: Bog Poems, Rainbow Press
- 1975: The Fire i' the Flint, Oxford University Press
- 1976: Four Poems, Crannog Press
- 1977: Glanmore Sonnets, Editions Monika Beck
- 1977: In Their Element, Arts Council N.I.
- 1978: Robert Lowell: A Memorial Address and an Elegy, Faber & Faber
- 1978: The Makings of a Music, University of Liverpool
- 1978: After Summer, Gallery Press
- 1979: Hedge School, Janus Press
- 1979: Ugolino, Carpenter Press
- 1979: Gravities, Charlotte Press
- 1979: A Family Album, Byron Press
- 1980: Toome, National College of Art and Design
- 1981: Sweeney Praises the Trees, Henry Pearson
- 1982: A Personal Selection, Ulster Museum
- 1982: Poems and a Memoir, Limited Editions Club
- 1983: An Open Letter, Field Day
- 1983: Among Schoolchildren, Queen's University
- 1984: Verses for a Fordham Commencement, Nadja Press
- 1984: Hailstones, Gallery Press
- 1985: From the Republic of Conscience, Amnesty International
- 1985: Place and Displacement, Dove Cottage
- 1985: Towards a Collaboration, Arts Council N.I.
- 1986: Clearances, Cornamona Press
- 1988: Readings in Contemporary Poetry, DIA Art Foundation
- 1988: The Sounds of Rain, Emory University
- 1989: An Upstairs Outlook, Linen Hall Library
- 1989: The Place of Writing, Emory University
- 1990: The Tree Clock, Linen Hall Library
- 1991: Squarings, Hieroglyph Editions
- 1992: Dylan the Durable, Bennington College
- 1992: The Gravel Walks, Lenoir Rhyne College
- 1992: The Golden Bough, Bonnefant Press
- 1993: Keeping Going, Bow and Arrow Press
- 1993: Joy or Night, University of Swansea
- 1994: Extending the Alphabet, Memorial University of Newfoundland
- 1994: Speranza in Reading, University of Tasmania
- 1995: Oscar Wilde Dedication, Westminster Abbey
- 1995: Charles Montgomery Monteith, All Souls College
- 1995: Crediting Poetry: The Nobel Lecture, Gallery Press
- 1997: Poet to Blacksmith, Pim Witteveen
- 1998: Commencement Address, UNC Chapel Hill
- 1998: Audenesque, Maeght
- 1999: The Light of the Leaves, Bonnefant Press
- 2001: Something to Write Home About, Flying Fox
- 2002: Hope and History, Rhodes University
- 2002: Ecologues in Extremis, Royal Irish Academy
- 2002: A Keen for the Coins, Lenoir Rhyne College
- 2003: Squarings, Arion Press
- 2003: Singing School / Poems 1966 – 2002, Rudomino, Moscow
- 2004: Anything can Happen, Town House Publishers
- 2005: The Door Stands Open, Irish Writers Centre
- 2005: A Shiver, Clutag Press
- 2007: The Riverbank Field, Gallery Press
- 2008: Articulations, Royal Irish Academy
- 2008: One on a Side, Robert Frost Foundation
- 2009: Spelling It Out, Gallery Press
- 2010: "Writer & Righter", Irish Human Rights Commission
Kritikaj studoj de Heaney
redakti- 1993: The Poetry of Seamus Heaney eld. de Elmer Andrews, ISBN 0-231-11926-7
- 1993: Seamus Heaney: The Making of the Poet de Michael Parker, ISBN 0-333-47181-4
- 1995: Critical essays on Seamus Heaney eld. de Robert F. Garratt, ISBN 0-7838-0004-5
- 1998: The Poetry of Seamus Heaney: A Critical Study de Neil Corcoran, ISBN 0-571-17747-6
- 2000: Seamus Heaney de Helen Vendler, ISBN 0-674-00205-9, Harvard University Press Arkivigite je 2009-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- 2003: Seamus Heaney and the Place of Writing de Eugene O'Brien, University Press of Florida, ISBN 0-8130-2582-6
- 2004: Seamus Heaney Searches for Answers de Eugene O'Brien, Pluto Press: London, ISBN 0-7453-1734-0
- 2007: Seamus Heaney and the Emblems of Hope de Karen Marguerite Moloney, ISBN 978-0-8262-1744-8
- 2007: Seamus Heaney: Creating Irelands of the Mind de Eugene O'Brien, Liffey Press, Dublin, ISBN 1-904148-02-6
- 2009: The Cambridge Companion to Seamus Heaney eldonita de Bernard O'Donoghue
- 2010: Poetry and Peace: Michael Longley, Seamus Heaney, and Northern Ireland de Richard Rankin Russell ISBN 978-0-268-04031-4
- 2010: Defending Poetry: Art and Ethics in Joseph Brodsky, Seamus Heaney, and Geoffrey Hill de David-Antoine Williams
- 2010: “Working Nation(s): Seamus Heaney’s ‘Digging’ and the Work Ethic in Post-Colonial and Minority Writing”, de Ivan Cañadas[20]
- 2011: "Seamus Heaney and Beowulf," de M.J. Toswell, en: Cahier Calin: Makers of the Middle Ages. Essays in Honor of William Calin, ed. Richard Utz and Elizabeth Emery (Kalamazoo, MI: Studies in Medievalism, 2011), pp. 18–22.
- 2012: In Gratitude for all the Gifts: Seamus Heaney and Eastern Europe, de Magdalena Kay. University of Toronto Press. ISBN 9781442644984
- 2012: Raccontarsi in versi. La poesia autobiografica in Inghilterra e in Spagna (1950–1980)., de Menotti Lerro, Carocci.
Selektita diskaro
redakti- 2003 The Poet & The Piper – Seamus Heaney & Liam O'Flynn
- 2009 Collected Poems – Recording of Heaney reading all of his collected poems
Ĉefaj premioj kaj honoroj
redakti- 1966 Eric Gregory Award
- 1967 Cholmondeley Award
- 1968 Geoffrey Faber Memorial Prize
- 1975 E. M. Forster Award
- 1975 Duff Cooper Memorial Prize
- 1995 Nobel-premio pri literaturo
- 1996 Ordre des Arts et des Lettres
- 2001 Golden Wreath of Poetry
- 2005 Irish PEN Award
- 2006 Premio T. S. Eliot pro District and Circle
- 2007 Poetry Now Award pro District and Circle
- 2009 David Cohen Prize
- 2011 Poetry Now Award pro Human Chain
- 2011 Bob Hughes Lifetime Achievement Award
- 2012 Griffin Poetry Prize Lifetime Recognition Award[21]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 "Biography of Irish Writer Seamus Heaney". www.seamusheaney.org. Konsultita la 20an de februaro 2010. "Heaney was born on 13th April 1939, the eldest of nine children at the family farm called Mossbawn in the Townland of Tamniarn in Newbridge near Castledawson, Northern Ireland, ..." Citaĵa eraro Ne valida etikedo
<ref>
; la nomo "seambio" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 - ↑ Heaney, Seamus. (1998) Opened Ground. Nov-Jorko: Farrar, Straus, kaj Giroux. ISBN 0-374-52678-8.
- ↑ A Note on Seamus Heaney. inform.orbitaltec.ne. Alirita 20a de Aprilo 2009 . “Seamus Heaney was born on 13 April 1939, the first child of Patrick and Margaret Kathleen (née McCann) Heaney, who then lived on a fifty-acre farm called Mossbawn, in the townland of Tamniarn, County Derry, Northern Ireland.”.
- ↑ Biography. Nobelprize. Alirita 23a de Majo 2010 .
- ↑ McCrum, Robert (19 July 2009). "A life of rhyme". Mail & Guardian (M&G Media Ltd). Konsultita la 19an de julio 2009.
- ↑ Heaney, Seamus: Mid-Term Break. Litmed.med.nyu.edu (27a de oktobro 1999). Alirita 20a de novembro 2010 .
- ↑ "Faces of the week", BBC News, BBC, 19a de Januaro 2007. Kontrolita 9a de Aprilo 2010.
- ↑ Biography. British Council. Alirita 23a de Majo 2010 .
- ↑ 9,0 9,1 Ed. Bernard O’Donoghue The Cambridge Companion to Seamus Heaney (2009) Cambridge University Press pxiii ISBN 978-0-521-54755-0. Konsultita la 23an de Majo 2010.
- ↑ Sophia Hillan, New Hibernia Review / Iris Éireannach Nua, Vol. 9, No. 3 (Autumn, 2005), pp. 86–106 Wintered into Wisdom: Michael McLaverty, Seamus Heaney, and the Northern Word-Hoard. University of St. Thomas (Center for Irish Studies)
- ↑ "Biography", Aosdána.
- ↑ Irish Nobel Prize Poet Seamus Heaney Dies Aged 74 -VIDEO. Ibtimes.co.uk. Alirita 2013-08-30 .
- ↑ The Cambridge Companion to Seamus Heaney, "Heaney in Public"[rompita ligilo] de Dennis O'Driscoll
- ↑ Barclay Agency profile. Barclayagency.com. Arkivita el la originalo je 2012-05-08. Alirita 30a Aŭgusto 2013 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-08. Alirita 2013-08-30 .
- ↑ British Council biography of Heaney. Konsultita la 19an de aprilo 2010.
- ↑ Heaney ‘catches the heart off guard’. Harvard News Office. Harvard University (2008-10-02). Alirita 15a de Majo 2010 . “Over the years, readings by poet Seamus Heaney have been so wildly popular that his fans are called “Heaneyboppers.””.
- ↑ Royal Society of Literature All Fellows. Royal Society of Literature. Arkivita el la originalo je 2010-03-05. Alirita 9a Aŭgusto 2010 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-05. Alirita 2013-08-31 .
- ↑ Play Listing. Irish Playography. Irish Theatre Institute. Alirita 24a de Aŭgusto 2007 .
- ↑ The Nobel Prize in Literature 1995. Nobelprize (2010-10-07). Alirita 2010-10-07 .
- ↑ Cañadas, Ivan, "Working Nation(s): Seamus Heaney's "Digging" and the Work Ethic in Post-Colonial and Minority Writing", EESE: Erfurt Electronic Studies in English.
- ↑ Newington, Giles, "Heaney wins top Canadian prize", The Irish Times, Irish Times Trust, 16a de Junio 2012. Kontrolita 16a de Junio 2012.