Graflando Monaghan
La graflando Monaghan (irlandlingve Contae Mhuineacháin) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita je la landlimo kun Nord-Irlando, en la provinco Ulster. Ĝi estas unu el la tri graflandoj de Ulster ne apartenantaj al Nord-Irlando.
Graflando Monaghan | |||
Irlande: | Contae Mhuineacháin | ||
---|---|---|---|
![]() | |||
| |||
Geografia situo | 54° 10′ N, 6° 55′ U (mapo)54.166666666667-6.9166666666667Koordinatoj: 54° 10′ N, 6° 55′ U (mapo) | ||
Statistikoj | |||
Provinco: | Ulster | ||
Ĉefurbo: | Monaghan | ||
ISO-kodo: | IE-MN | ||
Areo: | 1 294 km² | ||
Loĝantaro (2006): |
55 997[1] | ||
retejo: www.monaghan.ie | |||
Ĝi etendiĝas sur 1294 km² kaj havas proksimume 50000 loĝantojn. La ĉefa urbo estas Monaghan.
GeografioRedakti
Ĝi havas landlimojn kun la graflandoj Fermanagh okcidente, Tyrone norde, Armagh oriente (ĉiuj en Nord-Irlando), Meath sude, Louth sudoriente kaj Cavan sudokcidente.
HistorioRedakti
La nomo de la graflando devas de la gaela lingvo, kaj signifas "tereno de la malgrandaj montetoj", verŝajne pro la ĉeesto de multaj drumlin en tiu regiono.
Monaghan estas la naskiĝurbo de la poeto kaj verkisto Patrick Kavanagh.