Industria revolucio

(Alidirektita el Industria Revolucio)

Industria revolucio nomiĝas industriiĝo kaj transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis fine de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono. En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro ĉe la hejmo al laboro ĉe laborejo kaj fari laboron pli kaj pli specialigatan ŝanĝis la vivstilojn de la tuta laboristaro. La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo. Engels asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn. En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Tiam oni transiris el rura ekonomio bazita fundamente sur la agrikulturo (aldone al brutobredado) kaj komerco al tute alia amasproduktada ekonomio de urba, industriigita kaj mekanizita [1].

Skizo de vapormaŝino de James Watt.

Sed la priparolata ĝenerala nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktiveco kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco. Ĉiuokaze la Industria Revolucio markis mejloŝtonon en la historio, ĉar ĝi modifis kaj influis ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo iel aŭ alie. La produktado kaj de la agrikulturo kaj de la ĵus naskiĝinta industrio multobliĝis samtempe kun la malpliigo de la tempo necesa por la produktado. Ekde 1800 la ĝenerala riĉeco kaj la persona enspezo multobliĝis kiel neniam antaŭe en la historio [2], ĉar ĝis tiam la por kapa Malneta enlanda produkto estis praktike senŝanĝa dum jarcentoj [3].

La industria revolucio komenciĝis en Anglio en la 1770–aj kaj 1780-aj jaroj, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disvastiĝis tra Okcidenta Eŭropo ekde 1820. El tiu epoko ekis transiro kiu finigos jarcentojn de laborforto bazita sur manlaboro kaj uzado de tirbestoj, kio estos anstataŭitaj per maŝinaro por la industria fabrikado, kaj por la transporto kaj de varoj kaj de pasaĝeroj. Tiu transiro ekis ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento en la tekstilindustrio, same kiel en ĉio rilata al la elfosado kaj utiligo de karbo. La disvastigo de komerco estis ebla pere de la disvolvigo de la komunikiloj, pere de la konstruado de fervojoj, kanaloj kaj ŝoseoj. Tiu transiro el ekonomio fundamente agrikultura al ekonomio industria ege influis sur la loĝantaro, kiu ege kreskiĝis ĉefe en la urba medio. La enkonduko de la vapormaŝino de James Watt (patentita en 1769) en la diversaj industrioj, estis la definitiva paŝo por la sukceso de tiu revolucio, ĉar ties uzado okazigis spektaklan pliigon de la produktokapablo. Poste, la disvolvigo de la vapor-ŝipoj kaj fervojoj, same kiel la disvolvigo en la dua duono de la 19-a jarcento de la motoro de interna eksplodo kaj de la elektra energio, foje nomata la dua industria revolucio, okazigis plian teknologian progreson senprecedencan.[4][5]

Aŭtomata Jacquard teksilo.

La disvolvigo de la manufakturoj dum la fino de 18-a jarcento jam preparis Francion al industriigo per la disvolvo de kapitalisma sistemo. Francio eniris la industrian revolucion nur ĉirkaŭ 1820–1830 per la oftigo de la fabrikoj de teksaĵoj kaj la konstruo de unuaj fervojoj dum la regado de Ludoviko la 18-a. Poste, ĉirkaŭ 1870, la industria revolucio plene kaj fortege alvenis al Germanio kaj Usono, kiuj konkurencis kun Francio kaj Britio. Ekde 1890 pli kaj pli montriĝis indikoj de industriigo en Rusio kaj Japanio.

La ŝlosila evento, kiu preparis la industrian revolucion, estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James Watt) kaj ties postaj plibonigoj. Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion, ricevitan el karbo aŭ ligno, al mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio. Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono, poste en pliaj branĉoj.

Kiel konsekvenco de la industria disvolvigo ekaperis novaj homaj grupoj aŭ sociaj klasoj partikulare unuflanke la proletaro —la industriaj laboristoj kaj malriĉaj kamparanoj, aldone al la ĉifonproletaro— kaj la burĝaro, posedanta de la produktorimedoj kaj de la plejparto de la enspezaro kaj de la kapitalo. Tiu nova socia kompono okazigis la pliakrigon de sociaj kaj laboraj problemoj, popolaj protestoj kaj novaj ideologioj kiuj proponis kaj postulis plibonigadon de la vivkondiĉoj de la plej malriĉaj klasoj, pere de sindikatismo, socialismo, anarkiismo, kaj finfine la komunismo.[6]

Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de elektra energio kaj motoroj, kaj eĉ jam parolas pri Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj. Ankoraŭ estas diskutado inter historiistoj kaj ekonomikistoj pri la datoj de la grandaj ŝanĝoj okazigitaj per la Industria Revolucio. La plej akceptita dato por la komenco de tio kion oni povus nomi Unua Industria Revolucio, estus ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, dum ties fino estus situebla meze de la 19-a jarcento, kun transira periodo inter 1840 kaj 1870. Siaflanke, la nomita Dua Industria Revolucio, ekus ekde mezo de la 19-a jarcento kaj pluus ĝis komenco de la 20-a jarcento, kaj plej akceptita dato por la finigo estus 1914, jaro de la eksplodo de la Unua Mondmilito. La marksisma historiisto Eric Hobsbawm, konsiderata ŝlosila pensulo por la historio de la 20-a jarcento,[7] subtenis la rekonon, ke la komenco de la industria revolucio devus esti datita en la 1780-aj jaroj, sed ke ties efikoj ne estos sentitaj klare ĝis 1830 aŭ 1840.[8]​ Kontraste, la angla historiisto pri ekonomiko T.S. Ashton deklaris siaflanke, ke la industria revolucio havis sian komencon inter 1760 kaj 1830.[9]​ Kelkaj historiistoj de la 20-a jarcento, kiel John Clapham kaj Nicholas Crafts, argumentas, ke la procezo de ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj estis tre laŭgrada, pro kio la termino «revolucio» estus ne tre taŭga. Tiuj aferoj plue estas studobjektoj por debato inter historiistoj kaj ekonomikistoj.[10][11]

Kaŭzoj redakti

 
William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60).

La kaŭzoj de industria revolucio estas malsimplaj kaj temo de debatoj. Kelkaj historiistoj vidas la industrian revolucion kiel sekvon de sociaj kaj instituciaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis je la fino de feŭdismo en Britio kaj post la Angla enlanda militoGlora Revolucio en la 17-a jarcento. La privatigo de antaŭe komune uzata grundo (Enclosure movement, vidu Ĉirkaŭbaro) kaj la Brita agrikultura revolucio igis la produktadon de resursoj pli efika kaj malpli dependa de intensa laboro (vidu intensa agrikulturo). La troa loĝantaro, kiu ne plu havis laboron en kamparo, devis trovi dungon en la novaj urbaj fabrikoj. La koloniismo de la 17-a jarcento kaj la disvolviĝo de internacia komerco, la kreado de financa merkato kaj la akumulado de kapitalo ankaŭ estas citindaj kiel faktoroj favoraj al industria revolucio.

La vapormaŝino, kiu anstataŭis homan aŭ bestan laboron kaj ebligis uzi la energion de karbo, havis pluroblan efikon:

  • Ĝi ebligis fabrikan, malpli kostan produktadon de certaj artikloj;
  • Ĝi liberigis homojn de simpla manlaboro kaj tiel kreis senlaborulojn;
  • Tiuj senlaboruloj disponeblis kiel malmultekostaj laboristoj por fabrikoj.

En 1830 en Anglio laboris 15 000 vapormotoroj [citaĵo bezonata].

Estas pluraj kialoj, ke la industria revolucio komenciĝis en Anglio. Krom la redistribuado de publikaj kampoj, kiu senigis homojn de agrokultura nutraĵogajno, kaj al la revolucio de agrokulturaj teknikoj, kontribuis la faktoj, ke Anglio havis kaj teknike lertajn homojn (kia estis Watt) kaj sufiĉe facile mineblan karbon por nutri vapormaŝinojn. Ekzistas teorio, laŭ kiu eĉ la angla mondkoncepto favoris la inventon de sin mem reguligantaj maŝinoj (kia la reguligata vapormaŝino).[12]

Kotonfabrikado redakti

La alveno de la Industria Revolucio en Brition havigis grandan stimulon al la kotonfabrikado, ĉar tekstiloj aperis kiel la ĉefa brita eksportaĵo de Britio. En 1738, Lewis Paul kaj John Wyatt, de Birmingham, Anglio, patentis la rulŝpinilon, same kiel la flugbobenan sistemon por elpreni kotonon al plia dikeco uzante du seriojn de rulaĵoj kiuj moviĝis je diferencaj rapidoj. Poste, la inventoj de James Hargreaves de ŝpinilo Jenny en 1764, de Richard Arkwright de ŝpinilkadro en 1769 kaj de Samuel Crompton de ŝpinilmulo en 1775 permesis al britaj ŝpinistoj produkti kotonfadenon je multe pli altaj indicoj. El la fino de la 18a jarcento antaŭen, la brita urbo Manĉestero akiris la kromnomon "Kotonopolo" pro la ĉieesto de la kotona industrio ene de la urbo, kaj pro la rolo de Manĉestero kiel koro de la tutmonda kotonkomerco.

Komerco kaj transportoj redakti

 
Bailey Gatzert, vaporŝipo sur la Rivero Kolumbio ĉirkaŭ 1910. Vaporŝipoj estis fundamentaj elementoj por la trnasportoj kaj komerco de la industria revolucio.

La Industria Revolucio eblis pere de la disvolvigo de la transportoj, kiuj portis la krudmaterialojn al la fabrikoj, la produktitajn en la fabriko varojn ĝis la vendejojbazaroj kie ili estis aĉetitaj de la konsumantoj. Tiuj novaj transportoj estis necesaj ne nur por la interna komerco (komerco interna en la ŝtato aŭ regno), sed ankaŭ por la internacia komerco, ĉar en tiu epoko oni kreis la grandajn enlandajn kaj internaciajn merkatojn. La internacia komerco estis liberaligita, partikulare post la Traktato de Utreĥto (1713) kiu liberaligis la komercajn rilatojn de Anglio kaj de aliaj eŭropaj landoj, kun la Hispana Ameriko. Komencas la fino de la privilegiitaj monopolaj kompanioj kaj kun la ekonomia protektismo; oni transiras al politiko de imperiismo kaj al la eliminado de la gildaj baroj kaj privilegioj. Krome okazas la desamortizo (liberigo) de la teroj poseditaj de eklezio, senjorlandoj kaj komunumojales, por meti en la merkato novajn terojn kaj posedaĵojn kaj krei novan koncepton de posedrajto. La industria revolucion ankaŭ generis plilarĝigon de la eksterlandaj merkatoj kaj novan internacian dividon de la laboro. La novaj merkatoj estis konkeritaj pere de la malmultekostigo de la varoj produktitaj per la maŝinoj, pere de la novaj transportosistemoj kaj la malfermo de komunikvojoj, same kiel pere de politiko ekspansiisma.

La Unuiĝinta Reĝlando estis la unua ŝtato kiu plenumis tutan serion de ŝanĝoj kiuj metis ĝin kape de la ceteraj landoj de la mondo. La ŝanĝoj en agrikulturo, loĝantaro, transportoj, teknologio kaj en industrioj, favoris la industrian disvolvigon. La tekstila industrio el kotono estis la ĉefa sektoro de la industriigo kaj la bazo de la akumulado de kapitalo kiu preparos la grundon, en dua fazo, al la siderurgio kaj al fervojo.

Meze de la 18-a jarcento, la brita industrio havis solidajn bazojn kun duobla celo: la industrioj de produktorimedoj kaj de konsumvaroj. Oni stimulis eĉ la kreskon de la minado de karbo kaj de la siderurgio kun la konstruado de la fervojo. Tiele, en Granda Britio disvolviĝis komplete la industria kapitalismo, kio klarigas ties industrian hegemonion ĝis 1870 proksimume, same kiel la financan kaj komercan hegemonion ekde mezo de la 19-a jarcento ĝis la Unua Mondmilito (1914), kiu fakte eksplodis inter aliaj aferoj pro la konkurenco inter la imperioj por la internacia komerco. En la cetero de Eŭropo kaj en aliaj regionoj kiel NordamerikoJapanio, la industriigo okazis iom posta kaj sekvis modelojn diference de la brita, ekzemple Japanio estis tro fermita al sia interna merkato, dum Usono celis Sudamerikon.

Efikoj redakti

La aplikado de vaporo en industriaj procezoj pligrandigis la oferton, tiu signifas la diversecon kaj kvanton, de produktoj. La industria presado ebligis kreskon de la eldonkvantoj de ĵurnaloj kaj libroj, kio reduktis ties prezojn kaj favoris la diskonigadon de ideoj. La progresantaj ŝanĝiĝoj pliakrigis la kontraston inter la riĉeco de la fabrikposedantoj kaj la mizeraj vivkondiĉoj de la laboristoj. Tio provokis plendojn kaj postulojn flanke de evoluanta laborista klaso. Movadoj kiel ĉartismo organizis la popolon celante al pli granda popola partopreno en la politiko.

 
Fervoja trajno kun vapora lokomotivo.

La industria revolucio kaŭzis mirindaĵojn. Laŭ Karl Marx oni konstruis pli da gotikaj katedraloj dum la 19-a jarcento ol en tuta mezepoko [citaĵo bezonata]. Konstruo de fervojoj kaj vaporŝipoj ebligis pli ol antaŭe signife rapidajn vojaĝojn kaj la telegrafo ebligis rapidan komunikadon tra la tuta mondo. Ankaŭ la tro rapida kresko de urboj mizerigis la situacion de la popolo kaj favoris malsanojn, krimojn kaj prostituon. Tio okazigis amasan elmigradon de senlaboraj homoj al Ameriko, Oceanio kaj Sudafriko. La ŝanĝiĝoj de la vivkondiĉoj kaj politika agado de laboristoj kreis ankaŭ akrigon de naciismo.

Disvolviĝo de kapitalismo redakti

La entreprenoj serĉis investantojn, akciaj societoj disvolviĝis kaj partoprenis en borsoj, evoluis monopoltendenca kapitalismo. Tiu ekonomia sistemo baziĝis sur la privata proprieto de la produktiloj (fabrikoj, maŝinoj), kaj la posedo de la kapitalo estas fonto de gajnoj. Okazis akumulo:

  • horizontale: oni specialiĝis je unu ĉefa agado (ĉiuj entreprenoj, kiuj fabrikas la saman produkton, grupiĝis);
  • vertikale: oni grupigis la entreprenojn laŭlonge de ĉeno de produktado (koncentrigo en unu grupo de entreprenoj, kiuj plenumis ĉion ekde la havigo de krudaj materialoj trans diversaj fazoj de prilaboro kaj transporto ĝis la disvendo de la finfaritaj produktoj).

Okazis ankaŭ scienca organizado de la laboro, komence per la metodoj, kiuj poste, en Dua industria revolucio, kondukis al la tajlorismo. Tio celis plibonigon de produktiveco de la laboristaro per novaj labormetodoj, kiuj diserigis la fabrikan laboron je unuopaj taskoj. Surbaze de tiuj specialigitaj taskoj oni kreis la laboron en ĉeno (ĉenstablo sur muntoĉeno), plibonigis la superrigardon ktp.

La tajlorismo estis plibonigita de fordismo en la fino de Dua industria revolucio.

Ankaŭ komerco disvolviĝis per kreado de novaj transportiloj kaj novaj vendometodoj.

Laboristaj ribeloj redakti

 
Fervoja striko de 1886 en Usono estis sekvita de pli ol 200 000 laboristoj.[13]

Ĉar manlaboristoj, kies laboron povis transpreni maŝinoj, vidis la valoron de sia laboro reduktita al la kostoj de maŝino, kelkaj el ili ribelis kaj provis malfunkciigi la maŝinojn. La luddistoj en 1811 kaj 1812 detruis mekanikajn ŝpinilojn en Anglio, ĝis la registaro ekzekutis la gvidantojn aŭ ekzilis ilin en Aŭstralio.

En 1819 centmilo da homoj kunvenis al paca manifestacio sur la Petrokampo (St. Peters Field, vidu Masakro de Peterloo). Armitaj gvardianoj atakis ilin kaj mortigis dek unu. Tiu evento kaŭzis manifestaciojn de solidareco kun la laboristoj tra la lando.

Ĝenerale la aplikado de novaj laborsistemoj kiuj okazigis neelteneblajn laborkondiĉojn (al kapitalistoj estis interesaj nur la gajnoj) rezultis en reagaj movadoj inter kiuj sindikatismo estos la plej longdaŭra kaj grava historie. Sindikatoj kaj ĝenerale organizitaj laboristoj klopodis premi la fabrikposedantojn por atingi pli favorajn laborkondiĉojn: pri dureco de labortaskoj, daŭro de labortagoj kaj laborsemajnoj, salajro, laboro de virinoj kaj de infanoj ktp.

Demografia eksplodo redakti

La industria revolucio ekigis diversajn socio-ekonomiajn dinamikojn, kiuj interkombine kaŭzis en la koncernataj regionoj rapidan kreskon de la loĝantaro.

La kresko de la agrokulturaj rendimentoj, kiu permesis rimarkeblan pliiĝon de disponeblaj resursoj, tio estas la ekonomia pluso, la progreso sur la kampoj sanitara kaj de higieno, kiu malaltigis la mortokvanton kaj altigis la mezuman aĝon de la loĝantaro kaj la vivdaŭro, la nuligo aŭ almenaŭ malplligoj de epidemioj, kiuj dum jarcentoj frapis la iom tro loĝatajn regionojn, estas faktoroj, kiuj kune kondukis ene de kelkaj jardekoj al eksponenciala kresko de la loĝantaro.

Sume en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ekde la komenco de la industria revolucio, la loĝantaro de Eŭropo kreskis kvaroble. La meza vivodaŭro iris de valoroj inter 25 kaj 35 jaroj al valoroj super 75 jaroj; la nombro de idoj per virino malkreskis de 5 al malpli ol 2, kaj la nasko- kaj mortokvantoj malkreskis de valoroj inter 30 kaj 40 jaraj milionoj al valoroj proksimaj al 10[14].

La eksplodo de la demografia dinamiko kondukis ankaŭ poste, dum la dua industria revolucio, al ekonomia evoluo, kiu puŝis direkte al diversaj formoj de konsumismo, sed ankaŭ kaŭzis novajn sociajn kaj politikajn problemojn ligitajn al la senorda urbigo, al la distribuo de resursoj kaj al migradaj fenomenoj.

Dua kaj tria industriaj revolucioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dua industria revolucio kaj Tria industria revolucio.
 
La eksploda motoro aperis preskaŭ samtempe en tuta Eŭropo, kaj rapide iris al Usono, kie Henry Ford kreis tutan novan industrion per ĝi por fabriki aŭtomobilojn.

Oni uzas la nomon de dua industria revolucio por la transformoj en industrio kiuj okazis inter 1871 kaj 1914 post la relativa stabiligo de socioj post la unua industria revolucio kaj antaŭ la Unua mondmilito. Krom novaj teknikoj, la ĉefa karakterizo de la dua industria revolucio estis la plendisvolvo de kapitalismo. En tiu periodo, Britio perdis la industrian kaj teknologian liderecon al Usono kaj Germanio. Oni povas vidi la komencon de tiu periodo en la aneksado de Loreno (industria regiono) fare de Germanio sekve de la Franca-Prusa milito. La granda demando de havaĵoj okazigis la kreskon de amasproduktado ĉirkaŭ 1870. Tiu "dua" industria revolucio komencis per ŝtalo kaj rapide inkluzivis la kemian industrion. La ŝtonkarbo estis pli kaj pli anstataŭita per petrolo kaj aperis la elektraj industrioj, kaj, fure en la 20-a jarcento, la aŭtomobila industrio. La dua industria revolucio estas, do, kaŭzo kaj efiko de amas-socio. En Usono aperis la elektrigado fare de grandaj industriaj inventistoj, kiel Nikola Tesla, Edisono kaj George Westinghouse. La konstruado de hidroelektra uzino en la Alpoj ebligis la rapida industrialigo de la nordo de Italio, kiu ne havas lokan disponeblan ŝtonkarbon por elfosi, ĉirkaŭ 1890. La apero de maŝinoj movitaj per petrolo ankaŭ malpliigis la gravecon de ŝtonkarbo al industrio kaj industriigo.

La Tria industria revolucio, nome revolucio scienc-teknologia aŭ revolucio de la intelekto, estas koncepto kaj vidpunkto skizitaj de Jeremy Rifkin kaj konsiderataj ekzemple de la Eŭropa Parlamento, en formala deklaro aprobita en junio de 2006 (ne konfuzu kun la scienca revolucio de la 15-a kaj 16-a jarcentoj).[15] Laŭlonge de la historio, la ekonomiaj transformoj okazas kiam kunvenas la novaj teknologioj de la komunikado kun la novaj sistemoj de energio. La novaj formoj de komunikado iĝas la rimedo por la organizo kaj administrado kiujn la plej disvolviĝintaj civilizoj ebligis pere de la novaj energifontoj. La kuniĝo de uzado de komputiloj, la teknologio de la komunikado de Interreto kaj la renovigeblaj energioj en la 21a jarcento estas kio okazigas la tiel nomita Tria Industria Revolucio.

Krom la necesa uzado de komputiloj jam disvastigita tra la tuta planedo kaj al enorma nombro de loĝantoj (kvankam ne al la tuto), estas diversaj faktoroj konsiderindaj kiaj la jenaj:

  1. La ŝanĝo al renoviĝanta energio 100%.
  2. La konverto de konstruaĵoj en energiproduktejoj.[16]
  3. La reŝarĝeblaj piloj, la teknologio de hidrogeno, kaj aliaj teknologioj de stokado de energio.
  4. Teknologio de inteligenta elektra reto aŭ de reto de distribuado de elektra energio “inteligenta”.
  5. Transporto bazita sur la elektra veturilo kaj sur piloj de brulaĵoj, uzante kiel pelenergio la renovigebla elektro.[17]

Bildoj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Chaves Palacio, Julián (2004). «Desarrollo tecnológico en la primera revolución industrial». Revista de Historia 17. ISSN 0213-375X.
  2. Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution Past and Future.
  3. Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution. Federal Reserve Bank of Minneapolis. pp. "it is fairly clear that up to 1800 or maybe 1750, no society had experienced sustained growth in per capita income. (Eighteenth century population growth also averaged one-third of 1 percent, the same as production growth.) That is, up to about two centuries ago, per capita incomes in all societies were stagnated at around $400 to $800 per year."
  4. Taylor, George Rogers. The Transportation Revolution, 1815-1860. ISBN 978-0-87332-101-3.
  5. Roe, Joseph Wickham (1916). McGraw-Hill en Londres y Nueva York (1926), ed. English and American Tool Builders. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-917914-73-7.
  6. «Karl Marx: Communist as Religious Eschatologist» (en angla). Konsultita la 7an de oktobro 2020.
  7. Oppenheimer, Walter (2012). «Muere Eric Hobsbawm, pensador marxista clave del siglo XX». El País. Konsultita la 7an de oktobro 2020.
  8. Hobsbawm, Eric. The Age of Revolution: Europe 1789-1848. Weidenfeld & Nicolson Ltd. ISBN 0-349-10484-0.
  9. Inikori, Joseph E. Africans and the Industrial Revolution in England. Cambridge: University Press. ISBN 0-521-01079-9.
  10. Berg, Hudson, Maxine, Pat (1992). Rehabilitating the Industrial Revolution. The Economic History Review (The Economic History Review, Vol. 45, No. 1). pp. 45, 24-50.
  11. Julie Lorenzen (2006). «Rehabilitating the Industrial Revolution». Arkivigite je 2020-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Central Michigan University (en angla). Konsultita la 7an de oktobro 2013.
  12. Otto Mayr. (1986) Authority, Liberty and Automatic Machinery in Early Modern Europe (angle). Baltimore: Johns Hopkins University Press.
  13. "The 10 Biggest Strikes in American History En webarchive [1] 2a de decembro 2013". Fox Business. 9a de aŭgusto 2011.
  14. Massimo Livi Bacci. (1989) Storia minima della popolazione del mondo, 2011‑a eldono (itale), Torino: Loescher.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2020-10-06.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 2020-10-06.
  17. [2]

Bibliografio redakti

Arkivigite je 2010-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2009-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2010-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Gatrell, Peter (2004). “Farm to factory: a reinterpretation of the Soviet industrial revolution”, The Economic History Review 57 (4), p. 794. doi:10.1111/j.1468-0289.2004.00295_21.x. 
  • Griffin, Emma. (2010) Short History of the British Industrial Revolution. Palgrave.
  • Haber, Ludwig. The Chemical Industry During the Nineteenth Century: A Study of the Economic Aspect of Applied Chemistry in Europe and North America (1958); The Chemical Industry: 1900–1930: International Growth and Technological Change (1971)
  • (1997) “Scientific Culture and the Making of the Industrial West”. 
Arkivigite je 2010-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kornblith, Gary. The Industrial Revolution in America (1997)
  • Landes, David S.. (1969) The Unbound Prometheus: Technological Change and Industrial Development in Western Europe from 1750 to the Present. Cambridge, New York: Press Syndicate of the University of Cambridge. ISBN 0-521-09418-6.
  • McNeil, Ian, ed. An Encyclopedia of the History of Technology (1996), 1063pp excerpt and text search
  • (2003) “The World Economy: Historical Statistics”. 
Arkivigite je 2010-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2011-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2010-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2010-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2007-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • (2000) “Was the Industrial Revolution Necessary?”. 
Arkivigite je 2007-07-18 per la retarkivo Wayback Machine


Historiografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti