Burĝo

socia klaso
(Alidirektita el Burĝaro)

Burĝo (el la franca: bourgeois, civitano) laŭ la burĝa-kapitalisma teorio estas mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.

Pentraĵoj sur la fasado de la urbodomo de Náchod, Regiono Hradec Králové
"La eliro de burĝo", pentraĵo de Jean Béraud, 1889

En la kadro de la politika ekonomio de la marksismo li estas ano de la klaso, kiu en la socia formacio de la kapitalismo disponas pri la sociaj produktiloj. Historie, de la feŭdala kaj absolutisma Eŭropo ĝis la fino de la 18-a la burĝaro formis ĉefe en Francio, sed ankaŭ en la aliaj eŭropaj ŝtatoj la tiel nomatan "trian klason" de la socio, post ekleziuloj kaj nobeloj. Pro la franca revolucio la potencpreno de la burĝaro anstataŭis la absolutisman epokon per la burĝan, kiu daŭras ĝis nun.

En Hungario longe estis nocio "etburĝo". Tiu civitana tavolo situis inter burĝoj kaj proletoj. Dum la socialismo tiu nocio estis fifama kaj ofte la etburĝoj estis malamikoj de la socialismo laŭ la socialistoj.

Der Sonntagsspaziergang (La dimanĉa promeno) de Carl Spitzweg, 1841, portreto de burĝa familio el la bidermajra epoko

Sub la termino burĝaro oni nuntempe komprenas plejofte la urbana mezklaso. Historie tio ĉi klasigo estis ĝusta, ĉar ĝi konsistigis la meztavolon inter la supra tavolo de nobelaro kaj klerikularo unuflanke kaj la malsupra tavolo de la kamparanaro aliaflanke.

Laŭ la politika ekonomiscienco de la marksismo la bourgeoisie estas tiu socia klaso, kiu en la socia sistemo de kapitalismo realigas sian disponpotencon pri la sociaj produktadrimedoj.

La vortoj burĝo resp. burĝaro kiel nomo por popola grupo devenas de la latina burgus, kiu estis murprotektata kolonio de komercistoj kaj metiistoj havanta apartajn privilegiojn kiel ekzemple la forirrajton. Tiu ĉi socia grupo tamen dumpase de la historio plurfoje ŝanĝiĝis, do fakte la nomo „burĝaro“ tute ne estas samsenca en ĉiuj historiaj epokoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti